"Nova Sento in Rete" n. 243 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 243     2001-12-06
> Inaugurazione nuova sede a Trento
> La plej granda esperanto-katalogo en interreto
> Google en Esperanto
> Nov-Zelanda Esperanto-kongreso
> Kompleta kalendaro de esperanto renkontighoj
> Murgazetoj - cxu interesa sperto?
> Esperanto en faka verko
> BEMI en la reto kaj multlingva biciklo-vortprovizo


  Contenuto
INAUGURAZIONE NUOVA SEDE A TRENTO

Il giorno 15 dicembre 2001 alle ore 16 si terrà l'inaugurazione della
nuova sede dell'Associazione Esperantista Trentina.
In un'appartamento al 4° piano di via S.Pio X n° 67 a Trento, dopo la
presentazione delle nuove vesti della sede da parte del presidente e delle
autorità, si terrà un rinfresco per il consueto scambio di auguri natalizi.
Ci preme fin d'ora esprimere la nostra intenzione di renderlo centro
dell'attività samideana trentina e di quanti vorranno promuovere la
Lingua con attività, conferenze, incontri ...
Naturalmente, data la presenza di tre belle camere, di bagno e cucina, ci
sarà la possibilità di usufruire di alloggio e vitto (anche per i giorni
vicini all'inaugurazione) con un minimo contributo per le spese .
Per altre informazioni si può telefonare allo 0464 461237 (Mario), 0464
910475 (Ivana) o via e-mail: www.chiocciolina@tin.it


LA PLEJ GRANDA ESPERANTO-KATALOGO EN LA INTERRETO

La Internacia Esperanto-Muzeo de la Austria Nacia Biblioteko, kiu posedas la
plej grandan planlingvan bibliotekon, realigas ekde 1996 unikan projekton: la
kreon de la elektronika katalogo TROVANTO, konsultebla en interreto.

En la nuna momento trovi^gas jam pli ol 22.000 rikordoj (dokumentoj) en ^gi,
kaj tiu nombro kreskas ^ciu-monate. Jam nun ^gi estas la plej granda katalogo
pri Esperanto kaj interlingvistiko.

Kiuj dokumentoj estas indikitaj en TROVANTO?
Libroj, bro^suroj, eksterkomercaj publikiga^joj,
manuskriptoj, aud- kaj vidkasedoj, kompaktdiskoj,
sciencaj artikoloj en libroj ktp. (sed ne revuoj).

Lau kiuj kriterioj oni trovas la dokumentojn?
Lau autoroj, titoloj, titolvortoj, temoj, eldonejoj,
eldonlokoj, jaroj k.t.p.

ALVOKO
------
La Austria Nacia Biblioteko financas la kreon de TROVANTO. La daurigo de la
laboro tamen povas okazi nur, se la esperantistoj ^gin fakte bezonas. Tio
signifas: se sufi^ce da homoj utiligas TROVANTOn en la interreto. Tial ni
invitas vin regule viziti ^gin. ^Gia adreso:

http://allegro.onb.ac.at/cgi-bin/allegro/maske.pl?db=esperanto&lang=esp

Se vi volas esti regule informata pri la evoluo de TROVANTO, bonvolu skribi
al jena adreso:


Mag. Helga Farukuoye
helga.farukuoye@onb.ac.at
Internacia Esperanto-Muzeo
Hofburg, Michaeler Kuppel
AT-1010 WIEN Tel.+431-5355145

---
fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu



Google en Esperanto

La famega motor-sercxilo Google pli kaj pli esperantigxas. Vi povas konsulti
gxin en Esperanto en la pagxo: http://www.google.com/intl/eo

Eblas per tiu pagxo rapide atingi la TTT-katalogon de Google kiu entenas
ligilojn al pli ol 2000 TTT-ejoj en Esperanto. Por tio alklaku 'Listo laux
kategorioj'. Eblas ankaux per tiu pagxo atingi la novajxgrupojn, inter ili
ekz. 'soc.culture.esperantò. Por tio alklaku 'Grupoj'. Kaj fine, vi povas
elekti Esperanto en la 'preferoj' kaj poste cxiuj pagxoj de google, ecx la
cxefa eniro en kiu vi povas fari tiun elekton anglalingve:
http://www.google.com

el [NUN]
---
fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu


Nov-Zelanda Esperanto-kongreso
==============================

Inter 29. 03. - 01. 04. 2002 okazigas Nov-Zelanda Esperanto-Asocio en
Wellington Nov-Zelandan Esperanto-kongreson. Oni aran^gas diversajn amuzajn
kaj seriozajn programojn dum la aran^go. La ^cefa temo estas instruado.
Eblas renkonti kelkajn novbakitajn esperantistojn, kiuj partoprenas 5
tagan, Cseh-metodan Esperanto-kurson tuj anta~u la kongreso.
Pliaj informoj kaj ali^go ^ce:

Nov-Zelanda Esperanto-Asocio
Box 8140, Symands Street, Auckland, Nov-Zelando
Rete: esperanto-nz@geocities.com

El ret-info: Eventoj n-ro 218, retposxta versio


Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-aran^goj da~ure aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesa^gon (enhavo ne gravas) al la
a~utomato: kalendaro@esperanto.org

El ret-info: Eventoj n-ro 218, retposxta versio


Murgazetoj - cxu interesa sperto?

Saluton al cxiuj!

Dum oktobro Rusia E-Unio produktis kaj dissendis al lokaj kluboj, kiuj
konsentis partopreni, stokojn da informaj ruslingvaj 'murgazetoj' kun
artikoletoj kaj faktoj pri Esperanto.

La gazeto estis farita en formato A3 kaj estis vere gazeto enhave kaj
aspekte - kun fotoj, novajxoj, rubrikoj. Unuflanka, cxar oni devis gxin ie
alpingli. Estis lasita loko por alskribi la kontaktadreson de la loka grupo.

La gazetojn oni devis pendigi en lernejoj, altlernejoj kaj aliaj publikaj
lokoj. Entute estis produktite 480 tiaj gazetoj (inkluzive de lokaj versioj,
kiujn oni preparis el rete disponigita komputila PageMaker-dosiero).

La rezultoj? Ne tre klaraj, cxar nur ne multaj el tiuj, kiuj legis poste
telefonis al la kluboj aux venis al E-kursoj. Sed ja ne nur tio estis la
celo. Ni celis informi la socion pri tio, ke Esperanto kaj E-movado ekzistas
kaj agas. Pri tio ni, sxajne, sukcesis, sed 480 ekzempleroj (ecx se ilin
legis averagxe po 10 personoj) estas ege malmulte...

Tamen ni estas kontentaj kaj intencas dauxrigi la 'murgazetan'
informkampanjon.

Amike,
Andrej Grigorjevskij



Esperanto en faka verko

Esperanto estas plurfoje menciita en la nova 330-pa^ga faka libro de
nia membro G. C. Fighiera. En lia verko pri kongres-merkato kaj
-organizado Congressi e convegni aziendali. Manuale operativoÓ
(eldonejo Carocci, Romo) aperas ankaw tabelo kun listo de la Universalaj
Kongresoj de la lastaj 20 jaroj, montritaj kiel modelo de geografia
rotacio de internacia kongreso.

Same kiel la antawaj verkoj de la sama awtoro, la nova libro trovi^gas
en la ^cefaj publikaj bibliotekoj, estas utiligata de specialistoj kaj
adoptata en ^ciugradaj kursoj kaj seminarioj, inkluzive de
universitataj, pri turismo kaj komunikad-sciencoj.

Framerio


BEMI en la reto kaj multlingva biciklo-vortprovizo

Cxu eblus ke vi ne jam vizitis la BEMI-TTT-ejon?

B.E.M.I. : Biciklista Esperantista Movado Internacia,
faka sekcio de TEJO.

http://purl.org/net/bemi
(Bonvole uzu tiun _dauxran_ adreson por aldoni ligon ie)


Vi trovos en la TTT-ejo bazajn informojn pri BEMI kaj pri la venontaj
karavanoj organizataj de BEMI. Ekzemple, nun aperas informoj pri la
"alta karavano" kiu okazos inter Francio kaj Italio, okaze de la venonta
IJF en Italio.

En la TTT-ejo vi trovos ankaux la multlingvan Biciklo-vortprovizon:
http://purl.org/net/biciklo
(Bonvole uzu tiun _dauxran_ adreson por aldoni ligon ie)

Tiu vortprovizo estas nun en 8 lingvoj:
angla, esperanta, finna, franca, germana, itala, rusa, ukrajna

Kompreneble tiu vortareto utilas ne nur por Esperantistoj sed ankaux por
cxiuj biciklistoj kiuj sxatas bicikli internacie. Do la vortareto povas
utili por allogi biciklistojn al Esperanto kaj al BEMI.

Ne hezitu viziti la vortareton kaj aldoni vian lingvon se gxi ne jam
cxeestas, tio ne petas multe da laboro cxar estas nur 60 bazaj vortoj.

Bicikle kaj Esperante :-)

Zav'
XGodivier@esperanto.org
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia