"Nova Sento in Rete" n. 251 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 251     2002-01-04
> Invito al Fenestrelle (TO)
> iol.it con informazioni sull'Esperanto
> En la reto la nov-jara mesagxo de la Prezidanto de Universala Esperantista Asocio
> Nova Aganta Gxenerala Direktoro de Universala Esperanto Asocio
> Himalaja renkonto
> Nova retlisto: "Programistoj respondas"
> Pli ol 1 miliono da vizitoj dum 2001
> Errata Corrige: Non Bottoni ma Ripani


  Contenuto
INVITO AL FENESTRELLE (TO)

Karaj,

Itala Esperantista Junularo invitas vin al sia tradicia jara renkontigxo, Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 27a de marto gxis la 2a de aprilo 2002 en Fenestrelle (TO), Italio.
La temo estos: Integrigxo de minoritatoj en Euxropo de EUR.
Pli da informoj (kaj la aligxilon) vi trovos en la TTT-pagxoj http://www.esperanto.it/iej/ijf/2002/index.php
Esperante renkonti vin en Fenestrelle, mi deziras al vi felicxan novan jaron.

Daniele Binaghi
____________
Consigliere Gioventù Esperantista Italiana
Estrarano Itala Esperantista Junularo
www.esperanto.it


IOL.IT CON INFORMAZIONI SULL'ESPERANTO

sur la hejmpagxo www.iol.it inter la tagaj gravajxoj, tuj sub euxro estas: Esperanto-Lingua universale kun diversaj ligiloj.

Visnja B.

ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic
Via Parini 5
IT-34 129 Trieste
tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it
http://users.iol.it/orbispictus


NOV-JARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA EN LA RETO

Je la cxi-suba adreso vi trovas la nov-jaran mesagxon de la Prezidanto de Universala Esperantista Asocio: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Mesagxoj/ueaprez02.html
Oni petas vian helpon por disvastigi gxian esperantlingvan version al esperantistoj, kiuj ne estas individuaj aux asociaj membroj de UEA.


Nova Aganta Gxenerala Direktoro de Universala Esperanto Asocio

Mi havas la plezuron informi cxiujn listanojn, ke ek de hodiaux oficas la nova Aganta Gxenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele. Li estas atingebla per la ret-adreso < uea@inter.nl.net >.

Same oficas la nova redaktoro de la revuo de UEA, Stano Marcxek. Proponojn pri artikoloj kaj aliajn materialojn li volonte akceptas cxe la adreso < marcek@esperanto.sk >.

Renato Corsetti
UEA, prezidanto
< renato.corsetti@esperanto.org >


Himalaja renkonto

La 4-a Internacia Himalaja Renkonto okazas inter 26. 02. - 08. 03. 2002. La celo de la renkonto estas kunigi esperantistojn el la tuta mondo en unika loko por kune babili, vagadi, ferii, ktp.

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:
Nepala Esperanto-Asocio
Pk. 10518, Kathmandu, Nepalo


Nova retlisto: "Programistoj respondas"

Naskigxis listo por respondi al demandoj de nespertuloj pri interreto kaj komputado, sed spertuloj ankaux uzu gxin por intersxangxi ideojn.
Tauxgaj temoj estas, ekzemple: kiel montri supersignojn en retpagxo, kiel konverti tekston al Unikodo, kie trovi aux kiel krei belajn grafikajxojn, kio estas xml, cgi, pdf, ktp.
La kreinto de la listo ne havas suficxan sperton nek tempon por respondi al cxiuj demandoj, do li petas, ke aliaj spertuloj aligxu por helpi.
Vidu: http://groups.yahoo.com/group/programistoj-respondas

fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu


Pli ol 1 miliono da vizitoj dum 2001

La retejo de Sveda Esperanto-Federacio povis registri 1 037 966 vizitojn dum la jaro 2001, la plej alta kvanto depost la eknombrado en februaro 1996.

Franko Luin
franko@omnibus.se


ERRATA CORRIGE: NON BOTTONI MA RIPANI

Nel contributo "Collaborazione tra associazioni giovanili esperantiste" apparso sullo scorso numero 250 di NSiR ho erroneamente inserito nome e indirizzo di Gianpaolo Bottoni di Milano al posto di quello di Massimo Ripani di Teramo < Xenoitaly@hotmail.com >

Mi scuso per il refuso.

Francesco Amerio
f.amerio@libero.it
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia