"Nova Sento in Rete" n. 258 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 258     2002-02-10
> Randevuoj en Italio
> La revuo Esperanto de UEA en la reto
> I politici a Mantova con l'Esperanto
> IFEF-Kongreso en Bulgario
> Dua bulteno pri la 87-a UK - en www.uea.org
> Korespondi deziras: el Tanzanio
> Festival Giovanile: relatori e animatori cercasi


  Contenuto
RENDEVUOJ EN ITALIO

FENESTRELLE (TO) 27.03-2.04
Itala Esperantista Junularo invitas vin al sia tradicia jara renkontigxo, Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 27a de marto gxis la 2a de aprilo 2002 en Fenestrelle (TO), Italio.
La temo estos: Integrigxo de minoritatoj en Europo de EUR.
Pli da informoj (kaj la aligxilon) vi trovos en la TTT-pagxoj: http://www.esperanto.it/iej/ijf/2002/index.php

TORTONA (AL): 13-14.4.2002
Printempa Kunveno
Zorge de Milana Katolika Centro Cxe la Monahxejo de via S.Francesco d'Assisi 5, Tortona
Informoj cxe: Gianni Conti, via Filzi 51, 20032 Cormano (MI), tel.02 66301958: cont.giovanni@tiscali.it

VERONA: 23 - 28.08.2002
5a Euxropa Kongreso de Esperanto
Temo: Efektiva lingva egaleco, rajto de la euxropanoj
Kultura programo, kun partopreno de prof. Humphrey Tonkin, vizitoj, ekskursoj, ktp Informoj: esperantoverona@adriacom.it

MARINA DI PIETRASANTA (LUCCA): 13-17.9.2002
16a Kongreso de Itala-Katolika Unuigo de Esperantistoj
Informoj cxe: Gianni Conti, via Filzi 51, 20032 Cormano (MI), tel.02 66301958 cont.giovanni@tiscali.it

Edvige Tantin



LA REVUO ESPERANTO DE UEA EN LA RETO

Cxu vi scivolas pri la nova aspekto de la revuo Esperanto? Pri la nova maniero redakti, kiun enkondukis la nova redaktoro Stano Marcxek? Kaj ecx pli pri la enhavo?

Tiuokaze vi ne bezonas atendi la ankoraux presatan paperan version de la revuo! Cxar la januara numero jam estas legebla rete!

La TUTA revuo aperas en formato Adobe PDF, legebla en preskaux ajna moderna komputilo, helpe de senpage distribuata programo Adobe Acrobat Reader (www.adobe.com). Gxi prezentas fidelan elektronikan kopion de la papera revuo - kun fotoj kaj originala grafika arangxo.

La publikigo estas eksperimenta, cele al sekvajara enkoduko de abonebla elektronika versio. La dosiero estas pakita per arkivigilo ZIP kaj por malfermi gxin vi bezonos entajpi pasvorton 'revuò (sen citiloj). Vi ankaux bezonos arkivigilon, kiu povas malpaki la dosieron.

Por elsxuti la revuon bonvolu iri al la retejo www.uea.org kaj eniri parton 'revuo Esperantò.

Samloke vi trovos KELKAJN artikolojn de la revuo en la formato HTML - do, tuj legeblajn per ajna retumilo.

En la retejo vi povas trovi detalajn informojn pri tio kiel membrigxi al UEA kaj regule ricevadi la revuon.

* Vi estas petataj ne plusendi la artikolojn aux iliajn partojn al retlistoj antaux la apero de la papera versio! *

Vi trovos...en tiu cxi numero plurajn sxangxojn:
krom iom eksperimentaj aspekto kaj enhavo (la nova redaktoro provis kudri por la revuo novajn vestojn kaj invitas vin al koresponda enketo) vi povas konatigxi kun la cxi-jara kongreslando, kun du novaj vizagxoj cxe UEA, legi pri informado, instruado kaj utiligado, pri diversaj aktivecoj de esperantistoj tra la mondo kaj lastpagxe eble ecx iom amuzigxi aux provi solvi krucenigmon...
- Frap-frap! La nova redaktoro iom timeme frapas vian pordon, kore vin salutas kaj scivolas pri la akcepto...

Stano Marcxek



I politici a Mantova con l'Esperanto

La premiazione del concorso letterario organizzato a Mantova dal gruppo esperantista mantovano è stata davvero un successo. Provincia e comune non si sono limitati a dare il patrocinio all'iniziativa, ma sono stati presenti con l'assessore comunale Banali e l'assessore provinciale Pedrazzoli e la provincia ci ha ospitato in una bellissima sala del consiglio provinciale, sala che è risultata gremita di altri eminentuloj mantovani. i due assessori hanno aperto l'incontro parlando per alcuni minuti del valore culturale dell'Esperanto, dell'importanza di una lingua comune (e sono rimasti tutto il tempo, sì fino alla fine e hanno ascoltato con interesse il nostro grande oratore Formizzi , seguito da due interventi su letteratura ed Esperanto di Mario Artioli e del giornalista Scansani e si sono complimentati con i vincitori).

I miei complimenti al vincitore del concorso il dott. Egidio Gerola di Suzzara (Mantova), il cui testo è stato anche letto in Esperanto ai partecipanti, curiosi di sentire come "suona" questa lingua visto che a molti di loro totalmente sconosciuta.

Il tutto è costato tanto al gruppo di Mantova, sia finanziariamente sia in tempo, ma speriamo di avere aperto una nuova finestra e che si possa fare ancora molto in futuro

laura.brazzabeni@esperanto.it
lbrazza@libero.it


IFEF-Kongreso en Bulgario

La 54-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazas inter 01-07. 06. 2002 en Plovdiv, Bulgario. En la programo de la arangxo trovigxas la kutimaj, valoraj, fakaj programoj. Krome atendas la partoprenantojn interesaj distraj programoj, kaj ekskursoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

LKK de 54-a IFEF-Kongreso
Centrala Posxto, pk. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario
Rete: bdz-intrel@bbf.bg


Dua bulteno pri la 87-a UK - en www.uea.org

La Dua Bulteno pri la Fortaleza kongreso jam dum kelkaj tagoj estas elsxutebla de la retejo www.uea.org. Jxus al gxi aldonigxis kongresaj mendiloj (por brazilanoj kaj la cetera mondo), informoj pri la flugoj kaj hoteloj. Momente preskaux cxio estas en PDF-formato, sed dum tre proksima tempo aldonigxos html-versioj kun ebleco rete arangxi kaj sendi mendojn.

Por tiuj, kiuj ankoraux ne aligxis al la Kongreso, sed intencas tion fari, en la retejo estas informoj el la Unua bulteno kaj reta aligxformo.

Atentu, ke la plej favoraj kondicxoj por mendi flugojn validos nur gxis la 28-a de februaro!


Korespondi deziras: el Tanzanio

S-ro Bukuru Ruburaga Nabahena, 28-jara, Nyarugusu rifugxejo, p/a Makere Parish, P.O. box 72, Kasulu - Kigoma, Tanzanio

"Mi estas juna rifugxinto kongolandano vivanta nuntempe en la cxi supra rifugxejo. Mi estas la prezidanto de Zilbernik E-Klubo. Ekster Esperanto mi scipovas ankaux suxahilan, francan kaj anglan lingvojn.
Mi ege deziras amikigxi kun itala samideano/ino kiu povas volonte kaj senpage instrui la italan lingvon al mi perkoresponde".

Nicola Morandi



FESTIVAL GIOVANILE: RELATORI E ANIMATORI CERCASI

Il tema del festival giovanile di quest'anno, che si terrà a Pracatinat dal 27 marzo al 2 aprile, è "Le minoranze nell'Europa dell' Euro".
Chiunque voglia contribuire con conferenze, corsi e altro può rivolgersi a bethuel.chiesa@esperanto.it o alessandra.masini@esperanto.it.
Qualsiasi tipo di proposta sarà ben accetta!!!!!

Bethuel Chiesa
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia