"Nova Sento in Rete" n. 267 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 267     2002-04-22
> Nord-Amerika Somera Kursaro
> La bildoj de la 26a Internacia Junulara Festivalo en reto
> Dua Benina Kongreso - Julio 2002
> Nacia kongreso en meksiko
> Esperantajxoj en Afriko
> Mont-Kabana Renkontigxo 2002: informoj kaj aligxilo!
> Nova ret-adreso de Smita Amerio


  Contenuto
Nord-Amerika Somera Kursaro

La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kaj la Esperanta Scienca Fondajxo kunauxspicias la 33an cxiujaran someran Esperantan kursaron 8-26 julio, 2002

La unuan fojon en sia longa historio la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) okazos en la usona Nordoriento. La mondfama "School for International Training" (Altlernejo por internacia trejnado) en Brattleboro, Vermonto, proponas aparte tauxgan lokon por studi Esperanton en vere internacia etoso.

Logxado en dupersona cxambro (kaj tri mangxoj tage) kostos USD640. Por garantiita logxado, mendoj estas ricevendaj antaux la 1a de junio.

BONVENON AL ESPERANTO Komencanta Esperanto (3 stud-unuoj)
Baza trejnado en norma parola kaj skriba Esperanto por gelernantoj novaj al la lingvo, kun enkonduko al la historio de la lingvo, gxia aktuala amplekso, kaj alligitaj idealoj. Pritraktado de la uzo de Esperanto por internaciaj kaj interkultura komunikado, aparte en vojagxado, edukado, kaj literaturo. Kosto: USD900.

GAJNI MEMFIDON EN ESPERANTO Progresinta Esperanto I (3 stud-unuoj)
Por tiuj kiuj jam faris komencan studadon de Esperanto. La emfazo estos sur interparola kapablo, lauxgrade progresanta kompreno pri strukturo kaj leksiko, kaj konatigxo kun bazaj scioj kaj situacioj tipaj por interkulturaj renkontigxoj en Esperanto. Elektitajn aspektojn de la historio kaj kulturo de Esperanto oni traktos pli detale. Kosto: USD900

ESPERANTO EN LA PRAKTIKO Progresinta Esperanto II (3 stud-unuoj)
Por tiuj kiuj kapablas kompreni kaj partopreni lecionojn gvidatajn tute en Esperanto. Largxa gamo de teknikoj kaj materialoj evoluigos lingvajn kapablojn laux diversaj funkcioj, kune kun la kulturaj scioj kaj perspektivoj necesaj por efike uzi Esperanton diverscele. Kosto:
USD900

LINGVO, LINGVISTIKO, KULTURO, LITERATURO Supera Esperanto (3 stud-unuoj)
La kurso respondos la bezonojn de spertaj studentoj pri diversaj fakoj, inkluzive de Esperanto-lingvistiko kaj literaturo, specialaj lingvaj kapabloj (tradukado, interpretado, verkado, oratorado), kaj sociaj, kulturaj, kaj politikaj aspektoj de la Esperanto-komunumo.
Tiu plurcentra fokuso aparte utilas por tiuj kiuj pretigas sin instrui aux trapasi altnivelajn ekzamenojn en Esperanto. Kosto: USD900

ELNA/ESF Stipendioj
Studentoj kaj instruistoj povas ricevi partan subvencion de la kostoj de kurso kaj logxado. Oni invitas klubojn kaj individuojn rekomendi kandidatojn por superaj studoj. Interesitoj sendu esperantlingvan petilon, nepre inkluzive sian Esperantan historion rilate al lernado, instruado, kaj spertoj, al Ellen Eddy.

Ricxigaj eblecoj
Diversspecaj vesperaj kaj semajnfinaj program(er)oj donos pliajn eblojn neformale esplori multajn aspektojn de Esperantaj lingvo kaj kulturo. Tiuj eventuale inkludos ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn, lumbildajn prezentajxojn, poeziajn vesperojn, oratoradon, interkulturajn diskutojn, piknikojn, kaj ekskursojn. Partoprenontoj kiuj volas proponi specialan programeron, bv. turni sin al Ellen Eddy.

Pli da informoj: http://www.esperanto.org/nask aux http://www.sit.edu/esperanto

(Supozeble la adreso uzenda por skribi al Ellen Eddy estas EDDYELLEN@aol.com)


La bildoj de la 26a Internacia Junulara Festivalo en reto

Gekaregaj!

al tiuj kiuj volas ankoraux travivi etoson de la 26 IJF en Pra Catinat, mi konsilas www.ijf2002@italicum.de (TTT pagxo!!! ne E-mail). Mendu al mi la originalojn (ca. 500 k) al njokki@italicum.de

gxiso kaj kiso,
njk



DUA BENINA ESPERANTO KONGRESO ( D B E K)
LOKOSSA: DE LA 5A GXIS LA 7A DE JULIO 2002

Programo de la DBEK

Vendredo 5.7.2002
16.00: Akcepto kaj logxigo de kongresanoj
20.00 Vespermangxo
20.30 Kvizo-nekonata amiko
21.30 Kunveno de Lkk-anoj kaj estraro de BEF

Sabato 6.7.2002
7.30 Matenmangxo
9.00 Solena inauxguro de la kongreso ( tamtamo). - Prezentado de kluboj - interkono
11.00 Enkonduko de la kongrestemo
12.30 Tagmezmangxo
14.00 Diskutado pri la kongrestemo
16.00 Promeno al la sxtofa industrio ( Sitex) kaj UNB (Institute Technologique/CPU)
19.00 Diskutado pri klubaj problemoj
20.00 Vespermangxo
21.00 Esperantista nokto( kvizo-teatro-balo)

Dimancxo 7.7 2002
7.30 Matenmangxo
8.30 Amika malkovro
9.00 Grupa fotografajxo flanke de la statuto de fondinto de Lokossa
10.00 Solena fermo
12.00 Tagmezmangxo
13.00 Adiauxo al la kongresanoj

François HOUNSOUNOU
vicprezidanto de LKK.



Nacia kongreso en Meksiko

Meksika Esperanto-Federacio, pere de gxia Esperanto-grupo en kuernavako, invitas cxiujn esperantistojn partopreni la SEPAN NACIAN KONGRESON DE ESPERANTO, kiu okazos de 1a gxis la 5a de majo, 2003, en la urbo kuernavako, honore la centan datrevenon de la alveno de la internacia lingvo en meksikon.
temo: PROMESOJ KAJ DEFIOJ DE NIA DUA JARCENTO

provizora programo:
jxauxdo 1a ekskurso al tepoztlan (gvidata vizito al tiea piramido)
vendredo 2a vizito al socxikalko, registro kaj interkona vespero
sabato 3a * inauxguro
* debato: lingvaj rajtoj en la nuntempa (kaj estonta) mondo
* prezentado de la dua numero de "flor' kaj kanto, kajeroj pri meksika kulturo" (antologio de meksika novelarto)
dimancxo 4a * debato: kiel aktivi por Esperanto en la tria mondo
* bankedo
* vizito tra la urbo
lundo 5a * ekskurso al kaverno de kakauamilpo

partoprenontoj estas invitataj prelegi. b.v. anonci temon kaj dauxron de la prelego.

venu gxuu belan klimaton, agrablan etoson kaj esperantisman kunvivadon, samtempe fortikigante nian movadon!

pluaj informoj haveblaj cxe: 7nke@esperantomex.org

jorge luis gutiérrez
prezidanto
Meksika Esperanto-Federacio


ESPERANTAJxOJ EN AFRIKO

Cxiutage afrikaj kluboj, Asocioj kaj individuoj petas de ni kelkajn esperantajxojn kiuj cxiam mankas en la Oficejo Afrika.
Temas precipe pri insignoj, glumarkoj, esperantaj saketoj, cxapeloj kaj afisxoj.
Tial hodiaux ni estas devigataj kontakti vin por ke vi helpu nin havigi tiujn esperantajxojn al la Afrika Oficejo de UEA.

Vi rajtas sendi cxiajn esperantajxojn, kiuj estas je via dispono

Atendante vian favoran respondon, ni kore salutas vin,

Koffi DOUMEGNON ,
Por la Afrika Oficejo de UEA.

Afrika Oficejo
B.P. 13169, Lome, TOGO
Tel :(228) 27 21 17
E-posxto : Afrikaoficejo@hotmail.com


MONT-KABANA RENKONTIGxO 2002
informoj kaj aligxilo!

Saluton gekaraj!

Kiel jam promesite, kun veno de printempo venas ankaux fresxaj informoj pri cxi jara 13-a MKR!

Cxi jara MKR okazos en Slovenio, en alpa valo Logarska Dolina, proksime al Auxstra limo, en Kamniske Alpe montaro (germanlingve: Steiner Alpe) kun kelkaj pintoj pli altaj ol 2300 metroj kaj du belaj akvofaloj!

La renkontigxo okazos kiel kutime, fine de septembro: 26 - 29. 09. 2002.

Cxiuj aliaj informoj (kaj kelkaj bildoj de vizitota regiono) kaj la aligxilon trovu cxe jam konata MKR-retpagxo http://www.angelfire.com/va2/Vanja/index.html

Kore salutas vin
via MKR-organiza teamo (Mea & Milivoj & Vanja)!


NOVA RET-ADRESO DE SMITA AMERIO

La nova ret-adreso de Smita Amerio estas

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia