"Nova Sento in Rete" n. 28 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 28     1999-01-02
-> Straordinario!! Nasce www.esperanto.it
-> www.esperanto.it : unu plia landa ejo dedicxita al Esperanto! - Federico Gobbo
-> Novjara mesagxo de la Prezidanto de UEA por 1999 - Kep Enderby
-> Monato havas denove cxefredaktoron
-> Jen li!! - Norberto Saletti


  Contenuto
STRAORDINARIO!!! NASCE www.esperanto.it

Grazie all'impegno della Gioventù Esperantista Italiana, ed in particolare di Federico Gobbo e Davide Rossi, il movimento esperantista italiano inizia il nuovo anno con un nuovo strumento di divulgazione: un DOMINIO su Internet.

È dunque ora di procedere davvero ad un coordinamento di tutte le pagine italiane, per consentirne l'accesso dal dominio esperanto.it, dove verrà creata una hejm-pagxo comune a tutti coloro i quali vorranno essere inseriti in questo ambito.

Il coordinatore dell'iniziativa è Federico Gobbo. È però evidente che è necessario che si crei un gruppo che contribuisca alla redazione e all'aggiornamento del sito.

Chiunque fosse interessato contatti Federico Gobbo.

Buon anno nuovo a tutti!

Francesco



UNU PLIA LANDA EJO DEDICxITA AL ESPERANTO!

Itala Esperantista Junularo (IEJ) fieras prezenti al vi renovigitan pagxaron pri siaj agadoj, kaj ne nur.

Grandan parton oni pretigis por geitaloj scivolaj pri Esperanto, sed ni ne forgesis nian internacian publikon. Inter alie, ni volas atentigi al vi:

- la aligxilon de la venonta festivalo en Rimini, apud la maro. Speciale sesios Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS): http://www.esperanto.it/iej/ijf/1999

- la memprezentojn de la novbakitoj, kiuj eklernis Esperanton rekte de interreto: http://www.esperanto.it/iej/kirek

- la adresoj de la lokaj grupoj, pere de kiuj vi povos travojagxi nian belan landon: http://www.esperanto.it/loke

...kaj fine ne forgesu subskribi nian gastolibron!

Federico Gobbo

estrarano de IEJ pri interreto

iej@esperanto.it



GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 24 (1998-12-22)

Novjara mesagxo de la Prezidanto de UEA por 1999

KUNLABORE TRANS MOVADAJ LIMOJ

En la bilanco pri la agado en 1998 elstaras la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero, la plej granda esperantista renkontigxo de post la Jubilea Jaro 1987. Tiu UK, kiun salutis i.a. la gxenerala sekretario de UN, imponis ankaux per la abundo de sia programo. Felicxaj tiuj por kiuj gxi estis la unua UK, cxar al ili tiu sperto certe estis aparte emocimova!

En 1998 mi precipe gxojis pro la dauxre kreskanta tendenco al kunlaboro kaj al flankenigo de malnovaj diferencoj kaj kontrauxecoj. En Montpeliero tio konkretigxis en la unua Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo.

Tiu libera formo de kunlaboro denove kolektigxos en Berlino. Gxi celas plifortigi la senton de kunaparteno de la partoprenantoj kaj en tiu spirito disponigi sxancon por intersxangxo de ideoj. Ni ne revas trovi en gxi la Sxtonon de la Sagxuloj. Mi tamen fidas ke cxiu ricevos novajn impulsojn por sia agado kaj ke precipe profitos la kunlaboro trans la limoj kiuj gxis nun dividis nin.

Rimarkinda ekzemplo pri la nova evoluo estas la proksimigxo inter Universala Esperanto-Asocio kaj Sennacieca Asocio Tutmonda. Estante membro de ambaux, mi estas aparte felicxa pri gxi. Efektive cxiuj aplauxdis tiun evoluon, kiu estas des pli signifa, cxar UEA kaj SAT estas la cxefaj fadenoj cxirkaux kiuj teksigxis la historio de nia movado. Ambaux konstatis ke ili fakte ne estas rivaloj kaj ke el ilia kunlaboro profitos ne nur ili mem sed la tuta afero de Esperanto. Laux ideo de SAT ili jam ekpreparis informkampanjon cxe pac-organizajxoj kiel sian unuan komunan projekton.

En sia 90-a datreveno UEA okazigis kune kun la oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj seminarion pri la lingva dimensio de la homaj rajtoj, tiel omagxante ankaux la 50-jarigxon de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Estis grave ke sine de la homrajta organismo de UN ni povis atentigi pri la lingvaj rajtoj, kiujn oni dauxre ignoras kaj bagateligas. Kun la sama celo -- konsciigi pri ne-konsciata problemo kaj gxia ecx malpli konsciata solvo -- UEA organizos en Berlino la duan Nitobe-simpozion pri "Tutmondigxo kaj lingva diverseco".

Mia altestimata antauxulo, prof. Lee Chong-Yeong, iniciatis Kampanjon 2000.

La pozitivaj evoluoj, kiujn ni nun notas, estas gxia frukto. Kun rekorde vigla partopreno la elektado de komitatanoj B de UEA en 1998 fakte farigxis referendumo, en kiu la membroj de UEA plene apogis tiun iniciaton. Tamen, Kampanjo 2000 ne estas kampanjo de UEA sola. Gxi estas celita por nia tuta komunumo, kaj mi tre gxojas ke tiu invito al agado vere estis akceptita.

La nova elano inter ni estas la plej granda atingo de Kampanjo 2000.

Felicxan novan jaron al cxiu Esperanto-aganto!

Kep Enderby



Monato havas denove cxefredaktoron

Ekde la januara numero de 1999 la internacia magazino Monato, kiu nun eniras sian 20an jarkolekton, havos cxefredaktoron, nome Stefan Maul (58jara), profesia jxurnalisto kaj redaktoro pri politikaj informoj de la germana tagjxurnalo Augsburger Allgemeine. La tasko ne estas nova por Stefan Maul. Maul estis la fondinto de Monato kaj ties cxefredaktoro en la unuaj 12 jaroj. Poste tamen li demisiis pro profesia okupiteco kaj sanproblemoj; transprenis lian laboron skipo da fakaj redaktoroj, kiuj zorgis pri la unuopaj rubrikoj Politiko, Scienco, Arto, Turismo, ktp. La avantagxojn de ambaux sistemoj Flandra Esperanto-Ligo, la eldonejo de Monato, nun kombinis. Restos la fakaj redaktoroj, kiuj garantios pri la enhavo de la kontribuoj, kaj la cxefredaktoro zorgos pri la gxenerala unueca linio de la revuo.

Por pliaj informoj pri Monato vi skribu al Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Retposxto: monato@fel.agoranet.be Informpagxoj: http://esperanto.agoranet.be/monato



Jen li!

La 26an de decembro, je la 11,12 (lokahoro), naskigxis EUGENIO, fileto de Norberto kaj Sandra Saletti.

La novnaskito bone fartas, samkiel panjo. Pacxjo iom ebrias, sed same bonfartas.

Havu agrablegajn festotagojn, kaj estu 19 plej prospera jaro por cxiuj.

Mi jxus rimarkis ke restis iom da vodko, do iras finfesteni. Euxgxenjo devos, por tio, iom atendi.

Amike

Sandra & Norberto Saletti

pab4905@iperbole.bologna.it
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia