"Nova Sento in Rete" n. 289 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 289     2002-10-06
> Programma cultura 2000 - Bando per il 2003
> Januaro 2003: someraj kursoj en.... Auxstralio
> Invito al Lingva Festivalo en Cxuvasxa Respubliko - Oktobro 02
> la 19-a Internacia Festivalo, jarfine en Germanio
> Esperanto en la plej nova versio de MacOS X
> Personaj retadresoj cxe UEA
> Tutmonda ret-kunveno por skoltoj
> Korespondi deziras: Angla klaso


  Contenuto
PROGRAMMA CULTURA 2000: BANDO PER IL 2003

È stato pubblicato il bando 2003 per il Programma Cultura 2000. Il Programma mira a contribuire allo sviluppo di uno spazio culturale comune ai popoli d’Europa, caratterizzato sia da un patrimonio comune che da una diversità culturale e artistica. Le scadenze di presentazione delle candidature sono il 15 ottobre 2002 per azioni di un anno e il 31 ottobre 2002 per accordi di cooperazione pluriennali. Bando, formulario e scheda di identificazione bancaria sono disponibili presso il sito Internet della Commissione europea al seguente indirizzo:
http://europa.eu.int/comm/culture/c2000condition_en.html
____________
Dante Chierico
dantechierico@inwind.it


Januaro 2003: someraj kursoj en... Auxstralio

Cxu belega varma sunbrilo ne allogas vin cxiam?
Kial ne forlasi la nordhemisferan vintron por pasigi neforgeseblan tempon en Auxstralio cxe la 19-a Auxstralia Somerkursaro de Esperanto?
Gxi okazos inter la 5-a kaj la 17-a de januaro 2003 en la mirinda urbo Melburno (cxe la Internacia Domo, internacia kolegio de la Universitato de Melburno) .

Krom cxiutaga instruprogramo en diversaj niveloj far plej kompetentaj profesiaj instruistoj, Penny VOS, Franciska TOUBALE, Grazina OPULSKIENE, Marcel LEEREVELD kaj Atilio ORELLANA ROJAS, estos ofertataj en la posttagmezo tre diversaj okupigxoj, kiel ekzemple kantado, kreema verkado, ludoj, informatiko, preparado por ekzamenoj kaj ecx tempo por privata studado. Vespere vi povos gxui interesajn prelegojn, dancadon kaj vizitojn al lokaj drinkejoj kaj dum la semajnfino ege interesan viziton al Ballarat, la bela 'orurbò de Viktorio aux al Sovereign Hill, la antikva urbo de orminejoj.
La kotizo estas proksimume EUR 100,00, logxloko po EUR 25,00 nokte (kaj tio inkluzivas 3 bonajn mangxojn!).. kaj plej grave: la studentoj malpli ol 30-jaraj rericevos la valoron de la kotizo, se ili suficxe bone plenumos la postulojn de la kurso!

Pliajn informojn kaj aligxojn vi povas fari pere de: Jennifer BISHOP (Faculty of Education, PO Box 6, Monash University, AU-Victoria 3800, Auxstralio, Tel +61 3 9818 7358 kaj +61 3 9905 2806, fakso +61 3 9905 3668, esperanto@Education.monash.edu.au )


Invito al Lingva Festivalo en Cxuvasxa Respubliko - Oktobro 02

Ni kun plezuro informas vin pri okazo post unu monato la plej cxefan arangxon de Junulara Esperanto-Asocio de Cxuvasxa Respubliko. Kiuj ne scias (mi esperas ke tiuj multas, cxar novuloj cxiam estas bonvenaj!) pri kio temas mi ekspliku pli. Tio estas festo de internacia komunikado, dum kiu cxiuj popoloj kaj lingvoj estas samrajtaj kaj bonvenaj. En Cxeboksaro gxi okazos jam sepan fojon. Nomo de tiu elstara, mirakla, gxojpleniga arangxo estas Lingva Festivalo!

Ni (hx)kore vin invitas al nia bela urbo partopreni Lingvan Festivalon. Gxi okazos 18-20-an de Oktobro 2002.

Kiel kutime ni promesas al vi trovi lokon por logxi (senpagaj aux pagendaj, sed ne pli ol 50 rub.), ne permesi al vi morti de malsato, senpagan partoprenon (sed se vi ekvolos helpi al ni permone aux permane ni estos por ), ekskurson en la plej bela urbo en Rusio en 2002-a jaro (oficiala statistikajxo), renkonton kaj adiauxon. Krome, kiel bonuso, estos bona etoso kaj multaj E-konatuloj. Nepre venu!

Kiel eksterlandaj gastoj ni esperas vidi dum LF, cxar ili intencas veni:
Tomislav Divjak kaj Vladimir Dujnicx (Kroatio), Bohumil Bouzek (Cxehxio), Ilja de Coster (Belgio), Ralf Froelich (Germanio), Wang Huai Yu (Cxinio), Irina Tuvalkina kun filineto Marta (Portugalio). Ni ankaux invitas vin, kara eksterlanda amiko kiu legas cxi mesagxon!

Cxi jare programo de la LF dauxros 3 tagojn. Dum la unua tago (vendrede) estas planitaj: solena surstrata malfermo, renkontigxoj kun honoraj gastoj, preskonferenco kun amaskomunikiloj, KGS inter studentaj grupoj laux temo Orientaj civilizoj . Dum la dua tago (sabate) estos solena malfermo de kardinala programo, lingvaj prezentoj, konkursoj, koncerto, fursxeto por instruistoj kaj gastoj. Tria tago komencigxos per malfermo de 3-a tago de LF, dauxrigos vicon de prezentoj, enhavos konkursojn kaj finigxos per Internacia Koncerto.

Ne malpermesatas kontribui al ni dum la Programo per konkursoj, lingvprezentoj, tetrajxetoj, instruist_provizoj k.s.

Amikoj! Vi cxiuj estas bonvenaj!

Por demandi kaj informigxi vi povas kontakti:
Danil Kapitonov kunordiganto danil_ko@mail.ru, +7(8352)56-01-59 (h), +79023594617 (por SMS);

Aleksandra Fedotova rilatoj kun amaskomunikiloj kaj sxtataj organizoj molod@cap.ru, +7(8352)62-10-64 (o) fakso.


la 19-a Internacia Festivalo, jarfine en Germanio

Karaj geamikoj,
la tradicia IF ofertas specifan programon por mezagxuloj ("dua generacio", 25 - 55jarojn agxaj) kaj junaj familioj kun aux sen infanoj.
IF kunvenigas cxiujare cx. 200 personojn el preskaux 20 landoj kaj farigxis unu el la plej sukcesaj arangxoj en Esperantujo, jam nun aligxis 148 personoj el 18 landoj. IF estas arangxo por lingve spertaj personoj, sed lauxdezire ni ofertas paroligajn kursojn, ekzemple por la partner(in)o.
La nunjara 19-a IF okazos en Borken-Gemen / Germanio. La klerigejo estas kastelo, en kiu ni ofertas la salonojn kaj mangxejojn, la modernaj dormejoj trovigxas proksime en la kastela parko. En la apuda historia vilagxo Gemen (urboparto de Borken) invitas belaj promenvojoj kaj butikuma ebleco.
Kadra temo: "Religioj kaj konfliktoj". Ni proponas varian programon, t.e. matene kaj posttagmeze altkvalitaj prelegoj pri kadra kaj aliaj temoj, kursoj, urbaj vizitoj kaj promenoj. En la tuttaga ekskurso, fakultativa propono je 30 dec 2002, ni vizitos la urbeton Xanten (konata pro gxia arkeologia parko en kiu oni rekonstruas domojn, murojn kaj templojn el la romia epoko) kaj la apudan Kevelaer (pilgrimejo).
Vespere okazas fokloro, koncertoj (i.a de Kajto, Nederlando kaj de Mikaelo Bronchtejn, Rusio), muziko kaj danco. Kompreneble ni silvestre impone bonvenigos la novan jaron, kun balo kaj antauxa silvestra bufedo (bankedo).
Nia etosoplena IF-trinkejo ("Knajpo") jam farigxis la plej fama en Esperantujo kaj ofertas diversajn bierojn, vinojn (kun E-etikedo), koktelojn, kafon kaj kukon.
Por infanoj estos aparta prizorgo kaj programo, en tri grupoj, por junaj (3 - 6 j.), pli agxaj infanoj (7 - 13 j.) kaj gejunuloj ekde 14 j.
Bonvolu noti, ke IF alparolas cxefe familiojn kaj personojn 25 - 55-jarojn agxaj, la junulara arangxo IS (Internacia Seminario) okazos samtempe, sed ne samloke.
Pri la lastjara IF aperis raporto de prof. Amri Wandel (Israelo) en la februara numero de revuo Esperanto, nro 1144 (2).
Pliaj informoj, informiloj, aligxiloj cxe la IF-organizanto:
Hans-Dieter Platz, Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio
Tel./Fakso int.: +49-5624-8007
Retposxto: HDP@internacia-festivalo.de
Interreto: www.internacia-festivalo.de

Kore salutas kaj bonvenigas vin,
Hans-Dieter Platz
(organizanto)

(PS: Ekde la 1-a de oktobro plialtigxos niaj IF-kotizoj, utiligu nun la favorajn kondicxojn)
____________________________________________________
INTERNACIA FESTIVALO - LA JARFINA OFERTO POR VI
Festu jarfine en kastelo - Borken-Gemen bonvenigas vin en 2002
== aktuala aligxstato: 148 personoj el 18 landoj ==
HDP@internacia-festivalo.de Interreto: www.internacia-festivalo.de


Esperanto en la plej nova versio de MacOS X

Esperanton eblas elekti kiel menulingvon en la plej nova versio de nova operaciumo de Apple-komputiloj Jaguar - (MacOS X v.10.2)!

Kaj precize tiel - oni elektas Esperanton - la vorto estas uzita kun akuzativo!

Kial tiel gramatike korekte por Esperanto, sed ne por la angla, kiu estas la baza lingvo de la operaciumo, oni indikis nian lingvon, dume estas mistero.

(Laux informo de Stanley NEIL GLASS )

"E-inf" - Faktoj kaj novajxoj por ekstera informado pri Esperanto


PERSONAJ RETADRESOJ CxE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Por cxiu individua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) - kaj do ankaux cxiu individua membro de TEJO - UEA kreis novan retadreson cxe . Se vi volas uzi tiun novan senpagan servon, legu la detalojn cxe <http://www.uea.org/esperanto/dokumentoj/komunikoj_aug2002/gaz158.html#2>.

El Tejo Aktuale
N-ro 81 (23 Septembro 2002)


TUTMONDA RETKUNVENO POR SKOLTOJ

La 19-an kaj 20-an de Oktobro 2002 okazos Reta Jxamboreo (tutmonda skolta kunveno). Por informoj pri kiel partopreni, vizitu la retpagxon de Skolta Esperanto-Ligo <http://ttt.esperanto.org/skolta>.

El Tejo Aktuale
N-ro 81 (23 Septembro 2002)


KORESPONDI DEZIRAS: ANGLA KLASO
LERNEJA KLUBO SERCxAS KONTAKTOJN

Lerneja Esperanto-klubo en Anglio sercxas alilandajn lernantojn por grupa korespondado.
Gxi ankaux esperas partopreni en "Euroscola en Esperanto" http://e.euroscola.free.fr
en 2003. Skribu al: Esperanto-Klubo (c/o Elizabeth Stanley), Sir Thomas Rich's School, Oakleaze, Longlevens, Gloucester, GL2 OLF, Anglio.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia