"Nova Sento in Rete" n. 293 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 293     2002-11-02
> Grava evento cxe IULM en Milano
> Concorso internazionale per giovani " Gli altri siamo noi"
> kantoj pri PACO
> Novajxo el Vatikano
> Oportuno por havi universitatan instrumaterialon en Esperanto
> Novajxoj de Konsilio de Europo
> Junulara renkontigxo en Slovenio


  Contenuto
GRAVA EVENTO CxE IULM EN MILANO

Cxe IULM-Libera Universitato pri Lingvoj kaj Komunicado en Milano, lundon la 28-an, okazis Ronda tablo pri tre grava temo: "La lingvo en scienca komunikado". Gxin malfermis la rektora mosto, prof-ro Giovanni Puglisi, kaj kunordigis prof-ro Mario Negri, fakultatestro pri fremdaj Lingvoj kaj Literaturoj. La intervenon de prof-ro Carlo Minnaja, el la Universitato en Padovo " kiu koncize kaj plenkomplete klarigis la promesplenan ekirado de la komputada lingvistiko " sekvis la raporto fare de prof-ro Helmar Frank, el Universitatoj en Berlino kaj Paderborn, kiu, en perfekta kaj verva Esperanto, bonege tradukita de d-ro Giorgio Silfer, ilustris la diversajn rolojn, surprenitaj de lingvo kiel komunikilo. Simpleco, klareco, precizeco de la lingvo internacia Esperanto, aparte instigis la Akademion de Sciencoj de S. Marino, institucio je post-universitata nivelo, por apudigi Esperanton, kiel laborlingvo, al naciaj lingvoj.

Tre elstara la konkluda interveno de prof-ro Reinhard Selten, el Universitato en Bonn, Nobelpremiito pri ekonomiko " kune kun Harsanyi kaj Nash " en 1994 pri Ludteorio aplikita al ekonomika kampo. Li plenumis tute auxtentikan lecionon altnivele " kiun tre atente sekvis centoj da junaj studentoj plenigantaj la auxlo " pri eksperimento de kunordigita aplikado de ludteorio, kiu pruvis la ekonomian advantagxon por komunumanoj, elvenanta el la ekscio de simpla lingvo, kiel povus esti Esperanto.

Unuafoje, estas supozende, la IULM-studentoj aux is priparoli pri Esperanto kaj en Esperanto " fakte d-ro Silfer interparolis esperantlingve kun prof-ro Selten " kaj ili elmontris atentan kuriozecon pri la lingvo internacia. En epoko de tutmondigo, de Interreto kaj de cxiam pli intensaj internaciaj rilatoj, disponebleco de simpla, efica kaj precipe je kosto tre malsupera ol la angla, laux tempo kaj mono, estas nepre ne tralasebla fakto.

VIGLO
VIGLO@estranet.it


Concorso internazionale per giovani " Gli altri siamo noi"

Il concorso consiste nel realizzare un breve fumetto di 4 - 6 vignette scritte in francese, inglese, tedesco, spagnolo, italiano, sul tema della diversità e del dialogo interculturale. L'obiettivo è di contribuire alla creazione e al rafforzamento della cittadinanza europea.
Il concorso è aperto a tutti i giovani tra i 12 e i 25 anni, provenienti da tutti i paesi del mondo, ed è organizzato da alcuni dei più importanti istituti culturali europei (Goethe-Institut Inter Nationes, The British Council, Consejería de Educación, Instituto Cervantes, Bureau de Coopération Linguistique et Artistique de l'Ambassade de France).
Il fumetto dovrà essere presentato utilizzando uno dei seguenti supporti:
- foglio formato A4,
- una videocassetta, della durata massima di 2 minuti, formato VHS o betacam,
- una pagina Web,
- una sequenza di fotografie, formato minimo 10 cm x 15 cm.

Tutti i lavori dovranno essere spediti entro il 15 dicembre 2002.

Premi per lavori individuali o di gruppo: 1° premio: 1000 EURO; 2° premio: 800 EURO; 3° premio: 500 EURO, ecc.

Per ulteriori informazioni sul regolamento e gli indirizzi a cui spedire gli elaborati: http://www.europa5.org

Michele Gazzola



kantoj pri PACO

Un gruppo di studenti di scuola media superiore intende di raccogliere canti sulla PACE. ( pace con se stesso, pace fra individui, pace fra i popoli ...). Vorrebbero scambiare testi in lingua originale con la musica scritta o registrata. Sperano di utilizzare l'Esperanto sia per ottenere contatti in vari Paesi, sia come lingua-ponte per comprendere il significato dei testi originali.

La realizzazione del progetto sarebbe per loro il primo approccio all'Esperanto. Incoraggiati da un loro insegnante che appoggia attivamente l'iniziativa, chiedono il vostro aiuto per trovare contatti adeguati con esperantofoni stranieri .

Mentre ringrazio Carlo Minnaja per la tempestiva risposta ad un altro gruppo di ragazzi, metto a disposizione anche questa volta il mio indirizzo elettronico per chi vorrà aiutare : vilisics@libero.it

Saluti cordiali a tutti !
Elisabetta V. Formaggio


Novajxoj el Vatikano

Responde al letero sendita de la honora prezidanto de IKUE, pastro Duilio Magnani, la papa sxtatsekretario, kardinalo Angelo Sodano, transdonis la benon de Johano Pauxlo la 2a al la auxskultantoj de la elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana.
Jen la teksto de la letero:

El Vatikano, la 14an de oktobro 2002

Respektinda Sinjoro,

okaze de la 25a datreveno de la elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana, Vi volis esprimi al la Sankta Patro devotecajn dankojn pro la sxato plurfoje elmontrita por tiu lingvo kaj por la iniciatoj por akceli gxin.

La Papo, dankema pro la delikata penso kaj pro la sentoj kiuj gxin estigis, plezurigxas pro la signifa atingita alvenpunkto kaj, dum li petdeziras ke, pere de la elsendoj de Radio Vatikana, vastigxu cxie la valoroj de solidareco kaj de paco, por kontribui al la repacigxo inter la homoj kaj al la renovigita konkordo inter la nacioj, li elkore donas al Vi, al la kunlaborantoj, samkiel al cxiuj kiuj auxskultas la menciitajn radioelsendojn, la favorigantan Apostolan Benon.

Dankema ankaux pro la gxentilaj esprimoj al mi adresitaj, mi profitas la okazon por konfirmi min, kun sentoj de distingita saluto, de Via Tre Respektinda Sinjoro devoteca en la Sinjoro.

A. Kard. Sodano
Sxtata Sekretario
_____________

Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
tel. +39-06-9575713


Oportuno por havi universitatan instrumaterialon en Esperanto.

La fama supera instituto Massachussets Institute of Technology-MIT, Boston, Usono, ekas disponigi elektronike per la reto lian instrumaterialon.
Cxe: http://mit.edu/ aux: http://ocw.mit.edu/index.html

videblas "Open Course Ware", kiu sekvas la filozofion de liberaj programoj, liberigante la uzadon por permesi gxi esti profito de multaj kaj por gxia kreskado per aldono de materialo.
Unu el la ebleco estas, kompreneble, gxian tradukon. Se oni volas traduki gxin, ekzemple, al Esperanto, oni povas uzi gxin libere.

En tiu momento ne estas multe da materialo tie, mi perceptas, almenaux por fiziko, sed la ideo estas havi tie la tutan materialo de MIT, inkluzivante (nur kelkaj) videofilmojn.

Mi komentas flanke, la Instituto esti prezidata de longa tempo de kolego kiun mi konis antaux ol prezidi MIT. Fizikisto kiu laboris pri holografio, mia fako.

Verdstele,
Jozefo Lunazzi


NOVAJxOJ DE KONSILIO DE EUROPO (KdE)

Interesigxantoj havi informon pri trejnkursoj, studsesioj kaj aliaj arangxoj de Konsilio de Europo bonvolu regule viziti la retpagxon de KdE: <http://www.coe.int>. Tie sekvu la ligon "Youth" kaj trovu multajn informojn gravajn por viaj lokaj organizoj.

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arhxivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.


JUNULARA RENKONTIGxO EN SLOVENIO

La 22-24an de Novembro, en Chateshke Toplic, Slovenio okazos internacia juniulara renkontigxo.
Pliajn informojn cxe

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arhxivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia