"Nova Sento in Rete" n. 316 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 316     2003-03-30
> Esperanto - istruzioni per l'uso: Viaggiare con il Pasporta Servo
> BONA ESPERO - Esperantistoj kontraux malsato
> Esperanto kursoj dum Internacia Junulara Kongreso en Svedio
> Projekto Espero de UEA: Bosnio
> Disegnatore cercasi
> Elektronika muzik-kompilo


  Contenuto
Esperanto - istruzioni per l'uso: Viaggiare con il Pasporta Servo

Decine di migliaia di esperantofoni visitano ogni anno i molti incontri internazionali organizzati nel Mondo. Molti di più viaggiano privatamente. L'edizione del 2003 dell'opuscolo Pasporta Servo, un servizio offerto dalla sezione giovanile dell'UEA (Universala Esperanto-Asocio), contiene gli indirizzi di oltre 1278 esperantofoni in 59 paesi disponibili ad offrire il pernottamento gratuito nelle loro case ai viaggiatori.

Il Pasporta Servo (in italiano: "Servizio Passaporto") è un'iniziativa assolutamente unica dell'Organizzazione Mondiale Giovanile Esperantista (TEJO) per viaggiare all'estero risparmiando, e avendo inoltre la possibilità di contattare direttamente la cultura locale, vedendola dalla casa di una normale famiglia e non da un albergo.

Va da se che la stessa esperienza si ripete poi visitando amici conosciuti per corrispondenza o durante gli incontri internazionali.

Per maggiori informazioni:
http://www.tejo.org/ps/

Framerio


BONA ESPERO - Esperantistoj kontraux malsato

Gxenerale Esperanto-parolantoj sin dedicxas al la solvo de internacia komunikad-problemoj aux al problemoj de lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en la homa socio. Sed individue multaj el ili subtenas humanitarajn projektojn en malricxaj landoj. En "Lerneja farmo BONA ESPERO" en la centro de Brazilo ekzistas filantropia esperantista institucio je sxtata publika utileco, kie de pli ol 45 jarojn brazilaj kaj euxropaj esperantistoj volontule sin dedicxas al grava socia laboro, kun infanoj kaj adoleskantoj el riska socia situacio.
Post kelkmonata dejxorado tie kiel volontulo, mi pretas presenti en la grupoj, kun la helpo de vidbendo pretigita kaj disendita de nacia televidkanalo en brazilo, la medio kaj la vivo en la esperantista komunumo BONA ESPERO.
- La prezentado povas okazi dum la unuan plensemajno de aprilo (7/12 an de Aprilo) aux dum la dua plensemajno de Majo (12/17an de Majo).

- La tuta programo dauxras proksimume unu horon inkluzive de 35-40 minuta prezentado.

- Por la projekciado de la vidbendo necesas televidilon kaj videoregistrilon.

Laux ebleco estas bonvena eventuala gastigado. Interesataj grupoj estas petataj kontakti min:
Riccardo Pinori
v. Conte di Carmagnola 70
00176 Roma
tel. 06 2757321,
retpostadreso: napinori@tin.it


Esperanto kursoj dum Internacia Junulara Kongreso en Svedio

La cxi-jara Internacia Junulara Kongreso, en bela natura loko en svedio, estos malfermita ne nur al jamaj Esperanto-parolantoj, sed ankaux al tiuj kiuj ankoraux ne regas la lingvon. Por ili estos aparte arangxita internacia lingvokurso en du niveloj, kun mikso de unika kongresa etoso kaj instruado far spertaj instruistoj.
Pliaj informoj kun aligxilo troveblas cxe www.tejo.org/ilk, por momente nur en Esperanto kaj en la Angla.

Helpu al ni traduki kaj disvastigi tiun pagxon inter komencantoj kaj Esperanto-interesitoj! IJK estas tre bona okazo por eklerni la lingvon, kaj tuj sperti gxian cxiutagan uzon.

Se vi sxatus havi paperan version de la informilo kun aligxilo, bv. skribi al ilk@tejo.org, kaj se vi jam tradukis la paperan version, simple aldonu la tradukon al la traduksistemo de tejo.org, cxe www.tejo.org/tradukado, dosierujo /ijk. detalaj informoj pri kiel traduki trovigxas cxe http://www.tejo.org/traduki/.
______________

"facile kaj rapide!"
www.ikso.net


HUMANITARNA ORGANIZACIJA HUMANITARA ORGANIZO E S P E R O
BOSNA I HERCEGOVINA 71000 Sarajevo M.Spahe 10/II Tel./fax+ 387 33 441 843

PROJEKTO: FAMILIO ZVIRAC LA PATRINO VASVIJA

Antaux milito en Bosnio (1992-1996) familio Zvirac en Sarajevo vivis normalan vivon. La patro Fetah (1951) esperantisto depost 1973 el studentaj jaroj, konstruteknika ingxeniero, la patrino Vasvija (1950), kemia teknikisto kaj esperantisto depost 1976, kaj la tri infanoj Denita (1980), Selma (1981) kaj Dino (1988), preskaux cxiuj denaskaj esperantistoj, vivis en 80-kvadratmetra logxejo kaj faris cxiutagan laboron en siaj oficejoj aux lernejoj. Krom cxio ili cxiuj tre aktive, precipe la patro Fetah, partoprenis la E-agadon, plenumante plurajn gravajn funkciojn en la loka kaj landa E-movado kaj partoprenis en cxiuj E-aktivecoj.

La milito kontraux Bosnio kaj kvarjara siegxo de Sarajevo kreis jenan situacion cxe la familio Zvirac. Dum kelkaj minutoj ili perdis logxejon kaj kompletan havajxon. Tankaj grenadoj unue gxin detruis kaj poste bruligis. La familio savis vivon cxar tiumomente kun aliaj kunlogxantoj trovigxis en kelo de la sama domo. Sen kompleta familia kaj persona havajxo la kvin-ana familio ses-foje dum la milito sxangxis portempe disponigitajn logxejojn ekde uzo de unu cxambro 20 m², gxis apartamento 50 m². Nun la familio vivas en portempe luita logxejo 55 m², cxar ilia privata ankoraux ne estas riparita!

La patro postenas cxe akciula kompanio "Energoinvest", la patrino estas sen laboro, la filinoj studas ce Universitato kaj la filo vizitas mezlernejon. La salajro de la patro apenaux suficxas por lu- kaj viv- kostoj.

Sed listo da zorgoj kaj problemoj ne finigxas. Male!! Nun malkovrigxis ke la patrino Vasvija grave malsanas je hepatito (Hepatitis chr. activa C). Por plibonigi sanstaton kaj lauxeble savi la vivon sxi urgxe bezonas laux konsilo de kuracistoj dum 48 semajnoj uzi kombinitan antivirusan terapion kun injektoj Pegasys a 180 ìg po unu semajne, kiujn produktas farmacia firmao Hoffmann La Roche, Basel, Svislando. Unu injekto (ampolo) kostas cca 280 euxrojn!

La situacio cxe familio Zvirac estas unu el centmiloj de bosniaj tragedioj trafintaj ilin dum la lasta jardeko. Por helpi al multegaj suferintoj Fetah Zvirac kunfondis kaj gvidis sur volontula bazo homhelpan organizajxon ESPERO. Gxi plenumis sukcese gxis nun plurajn projektojn kaj helpis al miloj da homoj tra Bosnio.

Nun FAMILIO ZVIRAC bezonegas helpon por savi vivon al la patrino VASVIJA.
Tiu cxi apelacio celas trovi kvindekon de humanaj personoj aux familioj kiuj pretas donaci po 1 injekton "Pagasys" dum kuranta jaro cxu acxeti kaj sendi gxin al la familio, cxu pagi al konto de Espero en Sarajevo, aux...

Ni esperas pri via solidareco kaj humaneco.

Azra C'olic'
Prezidantino de la Estraro
De HO "Espero" Sarajevo
_________________________
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo



Disegnatore cercasi

Cerco disegnatore per illustrare nuovo libro di favole per l'infanzia.
Sei giovane, esperantista, ti piace disegnare, ti piacciono le favole?
Invia il tuo curriculum a
esperantovenezia@libero.it
fax 041 612516
telefono 041 5341532


Elektronika muzik-kompilo

Tra multaj tendencoj de elektronika muziko, kiuj hodiaux popularigxas, aperas lauxdinda volo distanci de naciaj kaj etnaj dispartigxoj, sed kiu sxajnas ankaux senigi la artistojn de ilia lingvo kaj ilia gxojo kanti. Kaj se ekzistus universala lingvo ? Vinilkosmo estas konvikita pri tio, kaj gxojas prezenti al vi kompilajxon de diversaj stiloj de eketronika muziko ludataj kaj kantataj de 10 bandoj kaj DJx-oj el 8 landoj.

Tekno, trenco, denco, drumenbaso, kaj triphopo: DJx Rogxer (Brazilo), Dolcxamar (Finnlando), DJx Kunar (Germanio), Solotronik (Hispanio), Lunatiko, Krio de morto (Pollando), Magnus, Andreas Viklund (Svedio), Mhz (Argentinio), Asorti (Litovio).
Por auxskulti fragmenton kaj rekte mendi: http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd53&lng=e
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia