"Nova Sento in Rete" n. 334 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 334     2003-08-28
> Esperanto: istruzioni per l'uso - Cos'e' Nova Sento in Rete?
> UE Komisiono agnoskas diskriminacian agon
> Amerika oficejo de UEA
> Novaj kluboj en Demokratia Kongolando
> Informoj pri la 89-a Universala Kongreso en Pekino
> Internacia lingva festivalo en Rusio


  Contenuto
Esperanto - istruzioni per l'uso: Cos'è Nova Sento in Rete?

Nova Sento in Rete è un servizio della Federazione Esperantista Italiana e della Gioventù Esperantista Italiana. Lo scopo è duplice:
a) raccordare gli esperantisti italiani con un bollettino rapido e flessibile
b) fornire delle informazioni a chi si avvicina al movimento.

NSiR è nato nel settembre del 1997. Esso è completamente gratuito.

Chiunque può chiedere la pubblicazione di annunci, articoli o altri contributi a condizione che essi siano relativi al movimento.

In particolare sono graditi annunci volti al coordinamento degli esperantisti ("gli esperantisti della Val Supata mi contattino per formare un gruppo...") e quelli relativi ad iniziative ed incontri esperantisti. Essi possono essere in italiano o esperanto.

In ogni caso si consigliano testi brevi.

Buona lettura
Framerio


UE Komisiono agnoskas diskriminacian agon de Euxropa Centro por la Evoluigo de Profesia Trejnado

Dum la pasintaj monatoj UEA konstante atentigis la Europan Komisionon pri laborpostenoj kiuj diskriminacias pro postulo de denaska lingvoscio de la angla. Gxi aparte atentigis pri kazo cxe CEDEFOP, la Euxropa Centro por la Evoluigo de Profesia Trejnado (Cedefop) provis dungi "gepatran anglan sekretarion".

Samtempe la germana europparlamentano Jo Leinen starigis tiucele demandon cxe la Komisiono. La demando legeblas en la EU-lingvoj cxe: http://tinyurl.com/km18 (tie supre elekteblas aliaj lingvoj) La provizora respondo de la Komsiono ankaux legeblas cxe la retpagxo alklakante sube 'provizora respondò.

Marko Naoki LINS
----------------------------------------
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Europa Esperanto-Unio
e-posto: marko.lins@lingvo.org
Tel. +32-498-133.177
Fax +32-2-640.5384
www.lingvo.org / www.esperanto.net
Por subteni: UEA-konto 'eece-p'. Dankon.


AMERIKA OFICEJO DE UEA

Ekde la 2003.Auxg.01, Amerika Oficejo de UEA funkcias en San-Pauxlo, Brazilo en la jena adreso:
AMERIKA OFICEJO de UEA
Rua Faustolo, 124
Lapa
São Paulo (SP)
Brazilo - CEP 05041-000
tel./fakso: (011)-3862-1183
retadreso: oficejo@ameriko.org

Oficiala publika listo por diskonigoj: ameriko@yahoogroups.com

subskriboj al la listo: ameriko-subscribe@yahoogroups.com

(cxiuj esperantistoj, amerikanaj aux ne, estas bonvenaj al tiu listo).

Dejxorhoroj: 14-18h cxiutage (volontuloj dejxoras dum tiuj horoj por informi pri Esperanto).
La oficejo funkcias sub la sama antauxa sistemo de Esperanto Asocio de San-Pauxlo (EASP) kiu oficiale gastigas la oficejon kaj ankaux respondecas jure, laux la brazilaj legxoj, pri la oficejo. En tiu oficejo, kiu delonge funkcias unu el la plej aktiva Esperanta sidejo en Brazilo, cxiam vigle oni laboras por Esperanto, ekde 1937. Nun la laboro de EASP pligrandigxas, cxar la homoj strebos por etendi sian laboron plivaste helpe al la movado de cxiuj amerikaj landoj, sub rajtigo de la Amerika Komisiono de UEA kaj kunlabore al Centra Oficejo en Roterdamo.

La cxefaj komencaj agoj por Amerika Oficejo estas:
- Reprezentado de Amerika Komisiono kaj de UEA en oficialaj publikaj reprezentigxoj.
- Zorgado pri la projektoj de Amerika Komisiono (NESTO, KORE, LITERATURO, ktp) [jam aktive farata de la komisionestro].
- Organizado de interretaj dumkonektaj kursoj. [baldauxa agado].
- Centra organizado por kongresaj kaj gxeneralaj eventoj kaj turismo en Amerika Kontinento [kunlabore al SURVOJE - Brazila Esperantista vojagxagentejo].
- Servoj diversaj kunlabore al Centra Oficejo de UEA.

Dauxraj laboroj de EASP:
- Loka, sxtata kaj regiona agado de Esperanta movado.
- Kursoj kaj Diplomigoj.
- Libroservo.

Amike via
Prof. Dr. Adonis Saliba
Komisionestro
_______________________
Amerika Komisiono de UEA
http://www.ameriko.org
Amerika Oficejo: San-Pauxlo, Brazilo


AFRIKA KOMISIONO DE UEA - PRIORITATO AFRIKO - ESPERANTO, MOVADO AFRIKA:
Novaj kluboj en Demokratia Kongolando

KIEL FAJRERO KIU OKAZIGAS BRULEGON
Mi konscias ke cxiuj jam auxdis pri brulego. Kiam okazas tia natura katastrofo ie en la mondo, homoj ploradas pro la konsekvencoj de tiu malbona okazajxo. Brulego detruas cxion kio trovigxas sur gxia vojo, sed la homo estas la plej granda viktimo, cxar - gxi pensas ke-gxi estas la estro de la naturo!
Mi ne intencas paroli en tiu cxi artikolo pri fajrero aux brulego kiu detruas, sed mi volas diri al miaj gefratoj, afrikanoj kaj precipe al miaj samlandanoj, ke anstataux pensi pri homaj dividoj aux pri militoj kiuj detruas la tutan landon, ili strebu por ke cxiu frato de tiu cxi juna kontinento farigxu la fajrero kiu diskonigos la Internacian Lingvon Esperanto; varbante novajn samideanojn, instruante al aliaj, parolante pri tiu Internacia Komunikilo en niaj lernejoj, laborejoj, uzante cxiujn specojn de varbiloj en niaj cxiu-tagaj vivoj.
Estas klare ke ni havas seriozajn malhelpojn en niaj afrikaj landoj : etnaj militoj, virinaj profanoj, malsatoj, cxiuj specoj de malsanoj. La malhelpoj multnombras, karaj gesamideanoj, tiamaniere ke ne eblas citi ilin cxiujn . Mi pensas, ke se hodiaux niaj afrikaj landoj malrapide evoluas, estas pro tiuj cxi-supre cititaj problemoj!
Karaj geamikoj, mi ne intencas paroli politike cxi tie, sed videblas ke mizero en niaj afrikaj landoj fontas en la manko de politika matureco de niaj gvidantoj aux politikistoj: anstataux zorgi pri la bonstato de siaj kunlogantoj, ili celas siajn proprajn interesojn; cxiu volas farigxi prezidento aux ministro! Cxu tio eblas?
Se Esperanto malrapide disvastigas en niaj landoj, estas pro tiuj malbonaj situacioj kiujn ni vivas.
Al miaj gefratoj el aliaj kontinentoj, mi diras al ili ke en cxio estas malhelo en Afriko.Eklumetas en tiu kontinento, sed necesas viaj kontribuoj por ke la tuta afriko estu sen nubajxoj kaj por ke Esperanto diskonigxu dank'al viaj bonkorajxoj.
Parolante pri la disvastigo de Esperanto en Afriko, mi fieras paroli ci tie pri tiuj du kluboj kiujn mi sukcesis krei dank'al la bonkoreco de kelkaj bonvoluloj kiuj diversmaniere subtenis kaj subtenas min en mia peza tasko diskonigi Esperanton en la orienta parto de mia lando Demokrata Respubliko Kongolo, malgraux la milito, kiu sxiras de multaj jaroj tiun landegon meze de Afriko.Tiu laboro mia efektivigxas dank'al Hans Bakker el Nederlando, Pierre Grollemund el Francujo kaj la Afrika Oficejo de UEA en Togolando, kiuj helpas pri kursoj kaj lernolibroj kiujn ili sendas al la Goma Esperanto Klubo

La unua kreita klubo nomigxas:
VIRUNGA ESPERANTO KLUBO ( V.E.K.)
Post Office Box 219
KISORO UGANDIO
Gxia prezidento estas sinjoro USENI KALUMBI

- La dua klubo estas:
GOMA ESPERANTO KLUBO
se vi volas skribi aux korespondi kun gxiaj klubanoj, bonvolu skibi al la klubestro:
Alexis ASUMANI BENGANTUNDU
B.P. 79 GISENYI RUANDIO
Retadreso : esperoab@yahoo.fr
- Miaflanke, se vi volas kuntakti min , jen mia adreso:
Sinjoro Hubert N'TAWU
Post Office Box 219
KISORO UGANDIO

Karaj gesamideanoj, tiu fajrero estas VI, LI kaj MI! Unuigxu ni per Esperanto, ni uzu la universalan lingvon por forigi homajn miskomprenojn kaj diskriminaciojn.
Hubert N'TAWU
en GOMA


Informoj pri la 89-a Universala Kongreso en Pekino

Kiel vi scias, la 89-a UK okazos inter la 24-a kaj la 31-a de julio 2004 en Pekino, Cxinio. Por tio ni malfermis en nia reta EPCx novan pagxaron ¡ 89-a Universala Kongreso de Esperanto:

<http://www.espero.com.cn/uk2004/e02-2.htm>,

en kiu trovigxas pli ol 10 rubrikoj, kiaj Aligxilo, Informoj, Bultenoj, Notoj pri UK 2004, Dokumentoj, Cxina Movado, Koncize pri Cxinio, Pekino Hodiaux, Vojagxo tra Cxinio, Enciklopedieto de Cxinio ktp.
Ni esperas, ke vi legos rilatajn enhavojn kaj skribos al ni, kion alian vi volas scii pri Pekino aux Cxinio. Estas bonvenaj viaj sugestoj kaj proponoj por sukcesigi la kongreson. Antauxdankon pro via respondo.
Kun koraj salutoj,

Redakcio de El Popola Cxinio
elpc@china.com>


INTERNACIA LINGVA FESTIVALO EN RUSIO

La 17-19an de oktobro en urbo Cheboksari okazos la 8a internacia lingva festivalon. Se vi povas interese prezenti viajn naciajn lingvon kaj kulturon Junulara Esperanto Asocio de Cxuvasxa Respubliko invitas vin partopreni en gxi. Informoj: <http://www.jeachr.by.ru/agado/8a_lf_2003.htm>.
Respondeculo: Fedotova Aleksandra, .

El Tejo-Aktuale
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia