"Nova Sento in Rete" n. 344 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 344     2003-11-01
> Esperanto: istruzioni per l'uso - Letteratura
> Premio Zamenhof - le voci della pace - Ancona, 6 Dicembre
> Esperantisto Pagano ne plu fastas. La ministrino akceptis rendevuon
> Kandidatigxoj por la posteno de Gxenerala Direktoro de UEA
> Rezultoj de la Esperanta fabelkonkurso
> Libera Universitato de AIS en Komarno, Slovakujo
> Contributo
> Articolo su "Elle"
> Padova: corso gratuito dal 6 Novembre


  Contenuto
Esperanto - istruzioni per l'uso: Letteratura

Già durante il lungo periodo (9 anni) di gestazione della nuova lingua, il suo autore (L. L. Zamenhof) volle cimentarsi nella traduzione di testi letterari e nella creazione poetica originale. Sue sono le traduzioni del Vecchio Testamento (dall'ebraico) e di numerosi capolavori di Gogol, Goethe, Schiller, Molière, Andersen, ecc.

L'esempio fu seguito dai molti letterati che, negli anni successivi, aderirono all'ideale esperantista.
Grazie a ciò, oggigiorno i più grandi capolavori della letteratura mondiale sono letti anche in paesi nella cui lingua non è mai stata intrapresa la traduzione.
La fiorente tradizione letteraria in Esperanto è stata riconosciuta dal PEN international, che ha accettato l'Esperanto come affiliato nel 60° congresso del settembre 1993. Tra gli scrittori contemporanei in Esperanto si contano i narratori Trevor Steele (Australia) e Spomenka Stimec (Croazia), i poeti William Auld (Scozia) e Abel Montagut (Catalogna), e i saggisti e i traduttori Probal Dasgupta (India) e Fernando de Diego (Venezuela). Tra le numerose traduzioni pubblicate di recente, alcuni titoli sono: Il Vecchio e il Mare di Hemingway, Il Signore degli Anelli di Tolkien, Cent'anni di Solitudine di Garcia Màrquez, Rubayai di Umar Khaiyam, Il Maestro e Margherita di Bulgakov, Delitto e Castigo di Dostoyevsky, e la grande saga familiare Il Sogno della Casa Rossa di Cao Xueqine. Negli ultimi anni le traduzioni sono state compiute dal francese (La Fontaine, Racine, de Sade, Fournier, Queneau), dal cinese (Guo Moruo, Lao She), dal latino (Seneca, Erasmus), dal giapponese (Xawabata, K. Miyazawa), dall'olandese (Mulisch), dal serbo e dal croato (Krlez^a, Andric'), dall'ungherese (I. Nemere), dal russo (Chekhov, Strugackij), dallo sloveno (Pahor), dallo spagnolo (Lorca, Miguel Hernàndez), dal greco classico (Luciano), dall'estone (Vaarandi, Under) e dal norvegese (Ibsen), insieme a molte altre traduzioni di autori anglofoni come Nevil Shute (Australia), Oscar Wilde, Rudyard Kipling (Inghilterra), Katherine Mansfield (Nuova Zelanda) e James Thurber (USA). Pochi anni fa sono state pubblicate antologie di letteratura ungherese, tedesca, cinese, coreana, inglese, francese, slovena, serba bulgara, olandese, australiano, italiano, ebreo, giapponese e maltese. Asterix, Winnie-the-Pooh e Tin-Tin sono stati affiancati da molti altri libri per ragazzi, incluso, di recente, Il Diario di Anna Frank, i Moomintrolls, Pippi Calzelunghe, e altri titoli dalla Cina, Giappone, Islanda, Israele, Svezia e Lituania.


Premio Zamenhof - le voci della pace

Sabato 6 dicembre, alle ore 21, ad Ancona, nei locali della Mole Vanvitelliana, seconda edizione del "Premio Zamenhof - le voci della pace".
Quest'anno il Premio, che gli esperantisti italiani assegneranno alle tre importanti personalità italiane che meglio hanno interpretato i valori di pace, di solidarietà, di amicizia tra i popoli e di tutela di tutte le culture, sarà abbinato ad un concerto lirico.
Nel luogo dove la Federazione Esperantista Italiana consegnerà il premio intitolato a Zamenhof sarà in allestimento la prestigiosa mostra dello scultore Francesco Messina.

Marco Menghini



Esperantisto Pagano ne plu fastas. La ministrino akceptis rendevuon

Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, interrompis sian malsatstrikon. Dum 18 tagoj, Pagano fastis proteste al la promesrompoj. La ministrino pri instruado Letizia Moratti akceptos delegacion de Radika Partio je la 23a de oktobro. Dum la lastaj kvar monatoj, Radikala Partio petadis rendevuon kun la itala ministrino pri instruado, Letizia Moratti, por ke sxi klarigu kial la iniciatoj koncernantaj lingvan demokration ene de Euxropa Unio - kaj interkonsentitaj kun sxia ministerio - ne realigxis. La unua euxropa konferenco pri lingvoj, kiun la ministerio mem estis antauxvidinta en la itala sesmonata EU-prezidenteco, titolita 'Komunikado kaj lingvoj en 25-ana Euxropo', ne okazis. Intertempe, rilate al la afero, la deputito Alessandro Maran starigis oficialan skriban demandon al la ministrino pri instruado Letizia Moratti (Dokumento: 4-07652. Aux petu al la Komunikadcentro). Maran estis indignita de la agado de la ministrino. La kampanjo por la okazigo de euxropa konferenco pri lingvoj pludauxras per faksoj, leteroj kaj interretaj subskriboj.
Legu pli kaj partoprenu cxe: http://lingvo.org/bulteno


Je la 1-a de aprilo 2004 ekvakos la ofico de GxENERALA DIREKTORO DE UEA

La Gxenerala Direktoro estas la cxefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaux la Estraro pri la gxenerala funkciado de la Asocio kaj ties profesia stabo. Kiel cxefa funkciulo en la prismo de servoj, kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Gxenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de:
- gxeneralaj operacioj
- eksteraj rilatoj
- gvidado kaj evoluigo de la financoj
- gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj
- gvidado de la eldona agado
- realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj.

La Gxenerala Direktoro regule kontaktigxas kun la Estraro, tenante gxin informita, plenumante gxiajn decidojn, kaj kunlaborante kun unuopaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, strecxa sed ankaux tre kontentiga.

LA ASOCIO.

Universala Esperanto-Asocio estas plurmilmembra neregistara organizajxo kun preskaux centjara historio sed ankaux kun konstanta bezono transformi sin laux sxangxigxantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-asocian laboron libervole en libera tempo.
Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Oficejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (gxia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj cxambroj kaj logxocxambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.

KVALIFIKOJ.

Inter la preferataj kvalifikoj de la Gxenerala Direktoro estas:
- kapablo komuniki kun homoj, EFIKE plenumi decidojn de la organoj de la Asocio, kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri, kaj organizi stabanojn kaj respondeci pri ili
- eduko laux universitata nivelo
- plurjara profesia sperto pri administrado
- kono de la Esperanto-movado
- flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj cxefaj lingvoj, prefere i.a. la angla aux la franca
- bona skriba kaj parola esprimkapablo
- iniciatema, matura, reprezenta kaj diplomatia personeco
- energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizajxo.

RENOVIGO DE LA ASOCIO.

En tiu cxi periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpasxoj tauxgaj por nova jarcento. Oni sercxas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaux de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron.
Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti kaj gvidi ankaux eventuale aliajn laborajn kaj organizajn skemojn de la Asocia administrado.

DAUxRO KAJ ENPOSTENIGxO.

La dungo okazos plej versxajne laux 3 aux 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la agx-limo por pensiigxo estas 65-jara. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la versxajna kontrakta periodo. Dungigxo estas kondicxa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.

KANDIDATIGxOJ.

Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatigxojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la
Estraro cxe: s-ino A.J.Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, 1082 EG Amsterdam, Nederlando, retposxta adreso:
La Estraro prefere ricevu la leterojn antaux la 30 de novembro 2003.
(Kaze de retposxta kandidatigxo antaux tiu dato originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaux kun iom da prokrasto.)


Rezultoj de la Esperanta fabelkonkurso

La literatura kaj kultura centro Päätalo-instituto kaj Vilagxa Asocio de Metsäkylä en Taivalkoski, Finnlando, organizis cxi-jare por la kvara fojo fabelkonkurson en Esperanto por infanoj 6-13-jaraj. Gxiaj rezultoj estis anoncitaj la 18-an de oktobro samtempe kun tiuj de la fabelkonkurso por finnaj lernejanoj, kiun Päätalo-instituto organizas cxiujare ekde 1993. La rezultojn anoncis s-ino Aini Vääräniemi, prezidantino de la Vilagxa Asocio.
Etaj Esperanto-lernantoj de Metsäkylä kantis en la festa arangxo kaj kantigis ankaux la publikon en Esperanto.

La Esperanto-konkurso allogis 14 fabelojn el ok landoj, t.e. same multe kiel en 2002. Ili estis prijugxitaj de jxurio, en kiu membris s-inoj Sylvia Hämäläinen, Anja Karkiainen kaj Raita Pyhälä (Saliko). La cxefan premion, "Fabelo Internacia", gajnis Jaroslav Vorobjov el Ruslando, lauxreato de la 1-a premio en la agxgrupo de 12-13-jaruloj, pro sia fabelo "Ljapiklando kaj ties logxantoj ljapikoj".

La fabelo de Jaroslav Vorobjov aperos almenaux en la revuoj "Juna amiko" kaj "La Ondo de Esperanto". Informo pri la rezultoj de la konkurso aperis en pluraj finnaj tagjxurnaloj.
Rezultoj:

Kat. A (6-9-jaraj):
1. Alina Calibe Bruegger (Germanio) pro "La floreto";
2. Larissa Bister (Finnlando) pro "La aventuro de For-Miko";
3. Francesco Bentigvoli (Italio) pro "Pupo por amiko" kaj Klara Delarasse (Francio) pro "Kuniklo kun knabino".

Kat. B (10-11-jaraj):
1. Hajnal MacGill (Hungario) pro "Surikato en Usono".

Kat. C (12-13-jaraj):
1. Jaroslav Vorobjov (Ruslando) pro "Ljapiklando kaj ties logxantoj ljapikoj";
2. Paolo Pezzi (Italio) pro "La lando de la pano" kaj Silvio Ravaioli (Italio) pro "Filipo";
3. Laura Ziegelmueller (Svislando) pro "Jxinja".

Grupoj:
1. Grupo el Ecole de la Grande Ourse (Svislando) pro "Amo sen limo";
2. Grupo "Amiketoj de Kolibridoj" (Kubo) pro "Fecxjo la kapreolo";
3. Ivan Gandolfo kaj Martin Haldemann (Svislando) pro "Marcel".

Osmo Buller



Libera Universitato de AIS en Komarno, Slovakujo

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino startis fine de septembro 2003 en la sxtata universitato Lucian Blaga Sibiu-Hermannstadt (Rumanio) fakultat-departementon, kies du instrulingvoj komprenendaj (ne nepre parolendaj) de cxiuj (jam cx. 100) studentoj) estas Esperanto kaj la Germana. Venontjare AIS startos kiel partneron (intersxangxantan docentojn kaj studentojn kun Sibiu) en la dulingva (slovaka kaj hungara) urbo Komarno nesxtatan "Liberan Euxropan Universitaton", laboranta en Esperanto kaj la Germana, sub rektora triopo (nobelpremiito R. Selten, AIS-prezidanto H.Frank, prezidantino de AIS Slovakio E. Polakova) en propra Akademidomo cxijare ekkonstruota cxe la centra "Europa Placo".

Cxi tiu enhavos 13 studiojn, kiuj estas acxeteblaj private de (unuopaj aux pluropaj) esperantistoj aux kolektive de esperantistaj organizajxoj. La posedontoj kunposedos samtempe (kiel akciuloj kaj eventuale regulaj aux gastaj docentoj) la universitaton. La unuopaj akcioj kostos cx. 250 eurojn, la plej malmultekosta apartemento cx. 18.000 Eurojn. La akcioj, komence ligitaj al studio, estos post la finkonstruo de la Akademidomo (februaro 2005) dise vendeblaj. Ekde la januaro 2004 kreskos la prezoj de studioj kaj akcioj.
Ajnkvanta (preskaux senriska) financa engagxigxo akcelos la enigon de Esperanto en universitatajn sferojn!

Detalojn sciigas lauxpete retposxte:
Prof. Helmar Frank,
kaj
Prof. Eva Polakova, ,


CONTRIBUTO

Trovo giusto sostenere senza pregiudizi l'iniziativa di Giorgio Pagano, visto che il suo obiettivo è anche il nostro.
Si è mai provato a diffondere l'Esperanto presso i "Papa boys" ?
Mi sembrerebbe un'idea eccellente, visto che si riuniscono a centinaia di migliaia provenendo da tutto il mondo, e tenendo conto che sono giovani e quindi più ricettivi in generale e più disposti ad accogliere utopie.
Un'altra buona idea mi sembra quella di cercare di suggerire al Presidente Ciampi (una petizione?) di prendersi a cuore anche la sorte della lingua italiana, dopo quello che ha fatto a favore della bandiera e dell'inno nazionale. Si tratta di salvarla! Che gli italiani si mettessero a cantare l'inno nazionale è stato un vero miracolo!
Se è stato capace di "fare trenta", chissà se non potrebbe anche "fare trentuno"?

emiliocaruso@tiscali.it


Articolo su "Elle"

Vi informo che, sul numero di novembre della rivista "Elle", da pagina 327 a pagina 329, è stata pubblicata l'inchiesta a firma di Massimiliano L. Chiavarone.

Titolo: Le parole della SPERANZA

"ESPERANTO" significa colui che spera: chi l'ha inventato si augurava che diventasse la lingua della pace. E oggi, dopo oltre un secolo, "La lingua di tutti e di nessuno ha sempre più fans...

Ecco l'inizio: È quattro volte più facile dell'inglese e dieci più del russo: Lev Tolstoj lo imparò in sole quattro ore. E ora, dopo un periodo d'ombra, l'Esperanto sembra rinato a nuova vita.

Insomma, una bella presentazione!

Marco Menghini



Corso gratuito di Esperanto a PADOVA

presso il Centro S.Francesco
via S.Francesco, 116
Si inizia Giovedì 6 Novembre ore 15.30
Per informazioni tel. 049/654687
Gxis

Elvia Belluco

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia