"Nova Sento in Rete" n. 359 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 359     2004-02-14
> Esperanto: istruzioni per l'uso: Gli incontri
> Prossimi incontri in Italia
> Listo de gajnintoj de la konkurso por Kirek-lernintoj
> Skype: revolucia ilo por la E-movado
> Kursoj en Usono - Julio 2004
> Skota Kongreso de Esperanto
> Nuovo gruppo di discussione per gli esperantisti toscani
> Korenspondi deziras: el Lome'


  Contenuto
Esperanto - istruzioni per l'uso: Gli incontri.

Centinaia di conferenze e incontri internazionali sono tenuti ogni anno in Esperanto, senza traduttori o interpreti.
Si va dal Congresso Universale (Universala Kongreso - UK), massimo incontro nel mondo esperantista, ai seminari della TEJO (Gioventù Esperantista Mondiale): piccoli incontri di approfondimento sovvenzionati dalle istituzioni internazionali.
Ogni giorno dell'anno ci sono esperantisti che nel mondo danno vita ad un congresso, un seminario o ad un altro incontro.
L'elenco completo di tutte le manifestazioni esperantiste si trova presso il sito:
http://www.eventoj.hu/kalendar.htm


PROSSIMI INCONTRI IN ITALIA

17a PRINTEMPA KUNVENO
dal 17/4 sabato mattina al 18/4 domenica pomeriggio
BRESCIA - Centro Mater Divinae Gratiae, via S. Emiliano 30

18a KONGRESO UECI (Unione Esperantisti Cattolici Italiani)
10-17/9/04 (da venerdì a venerdì pomeriggio)
CASTIGLIONE TORINESE (TO) presso l'Istituto Figlie della sapienza

PER INFORMAZIONI: Gianni CONTI
cont.giovanni@tiscali.it


Listo de gajnintoj de la konkurso por Kirek-lernintoj

La 6an de februaro, elektigxis la tri gajnantoj de la konkurso IIE-IEJ. La premioj rilatas la partoprenon en la Internacia Junulara Festivalo kiu okazos dum Pasko en Abetone (PT).

La gajnantoj estas:
1a premio (senpaga partopreno kaj redono de la vojagxelspezoj): FRANCESCO D'INGIULLO
2a premio (senpaga partopreno): ANNA GUERRI
3a premio (duonkotiza partopreno): LORENZO CASTELVETRI

Gratulojn al ili tri, kaj dankon ankaux al la aliaj pro ilia partopreno.

Zero Branco, 7/02/2004
Flavia Dal Zilio
kuniklo@tiscali.it
PRESIDENTE DELLA GIOVENTÙ ESPERANTISTA ITALIANA
http://iej.esperanto.it/


Skype: revolucia ilo por la E-movado

Eble, vi scias ke pluraj esperantistoj jam uzas novan ilon por komuniki kun amikoj tra la mondo, vocxe, efike kaj tute senpage!

La softvaro Skype [Skajp'] ebligas uzi vian PC-on kiel telefononon, kondicxe ke gxi havu mikrofonon.
La softvaro trovigxas cxe: <http://www.skype.com>
Gxi estas plurlingva. La E-versio estas nune farata kaj normale gxi estos oficiale inkluzivita en la softvaro.
Ekzistas helppagxo en Esperanto far samideano E. Cid el Brazilio:
<http://www.esperantointernacia.hpg.ig.com.br/skype.htm>
Kaj la skajp-uzantoj havas sian retliston: <http://groups.yahoo.com/groups/skajpanoj>.

Oni povas diri ke gxi funkcias mirinde bone.
Estas ne tro da malfruo en la parolo, kaj la vocxo sonas ecx pli bonkvalita kelkfoje ol normala telefono, tiel ke oni povas havi strangan impreson de proksimeco, ecx parolante kun iu sur alia kontinento.
La softvaro estas senpaga, tute lauxlegxa, funkcias ecx per modemoj (56K), tute ne gxenata de la kontrauxfajrigiloj, kaj entenas nek reklamon nek spjonvaron.
Sola malavantagxo estas ke momente, gxi funkcias nur per Vindozo (minimume 98), sed ili promesas ontan version por Macintosxo kaj Linukso.

Ekde nun, UEA kaj TEJO teorie povus komuniki vocxe kun pluraj landaj asocioj, tiel sxparante la monon de la asocio!!! Same pri cxiuj UEA-fakoj kaj E-organizoj, kiuj havas aktivulojn en diversaj punktoj de la mondo.

Memoru kia enorma progreso estis Interreto por la Esperanto-movado: antaux Interreto, plejparto el ni povis konkrete praktiki Esperanton nur dum ferioj, do nur dum kelkaj semajnoj jare. Kaj de kelkaj jaroj, dank'al Interreto, ni povas komuniki cxiutage en Esperanto.
Gxis nun, temis nur pri skriba komunikado, cxar internacia telefono tro multekostis, kaj ne vere estis agrablaj interretaj paroliloj. Interreton alportis tamen tiun grandan progreson de cxiutaga komunikebleco.
Sed nun alvenas nova epoko, ekde kiam denove dank'al Interreto, ni finfine povos uzi nian lingvon cxiutage, ankaû parole!

Skajp' funkcias, kaj facile proveblas.
Kompreneble, bezonatas mikrofono, kio gxenerale facile troveblas en komputilaj butikoj. Ankaux, plejparto de ttt-kameraoj nun havas internan mikrofonon.
Se vi ankoraux ne konas amikojn de vi, kiuj gxin uzas, vi tute rajtas provi alvokante min, ekzemple al mia profesia adreso "linguaforce" inter 9H kaj 19H GMT.

Aliteme, cxar profesie mi laboras en kampo de tradukado, mi havis ideon uzi tiun novan ilon, kiu bone funkcias, kun alian pli malnovan ilon, sed kiu ankoraux mirinde bone funkcias: Esperanton.
Mia celo estas provi starigi servon de telefona interpretado (vocxa tradukado) inter pluraj landoj. Tian servon uzas homoj en entreprenoj, kiam ili volas komuniki ekzemple kun kliento eksterlande. Intepretisto tradukas siajn parolojn al la alia homo kaj inversen. Tion teorie eblas fari kun Esperanto kiel pontolingvo, des pli ke jam ekzistas kelkaj tradukkompanioj, kiuj jam faras tion per la angla lingvo, kvankam gxi estas esence multe pli fusxa kaj malklara ol Esperanto. :-)

Se interesas vin, aux se vi konas esperantiston kiun tio povas interesi, skajpu min por havi pliajn klarigojn.
Ni sercxas interesatojn en cxiuj landoj de la mondo (kaj cxefe en Euxropa Unio, Nordameriko kaj Azio, kie estas nune la plej eventualaj konkretaj bezonoj) por fari provojn.

Philippe Bérizzi
(skajpu min cxe konton "linguaforce")


Kursoj en Usono - Julio 2004

NASK 2004 okazos denove cxe la monde konata interkultura altlernejo, The School for International Training (La Altlernejo por Internacia Trejnado) en la nordorienta "nov-anglia" regiono de Usono. La instruista skipo pretigas trinivelan studprogramon kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. Krome en 2004 estos speciala seminario por Esperanto-instruistoj pri modernaj instrumetodoj.

Datoj: 5-23 julio, 2004

Instruistoj: d-ro Duncan Charters (Usono), d-ro Katalin Kovats (Hungario) kaj Lee Miller (Usono).

Kotizoj: logxado en dulitaj cxambroj kun mangxoj 700US; unupersona cxambro 820US.
kurskotizo, 980US.

Stipendioj haveblas: kontaktu Ellen M. Eddy cxe eddyellen@aol.com aux 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 Usono 360-754-4563

Registri pere de Interreto cxe http://www.sit.edu/esperanto/index.html


Skota Kongreso de Esperanto

La cxi-jara Skota Kongreso de Esperanto okazos en la pitoreska, cxiame bela, kampara urbo Peebles, kiu situas en la valo de Tweed, kaj estis la logxurbo iama de la fama verkisto Walter Scott.

Gxi okazas dum la semajnfino 28a gxis la 31a de majo.

Cxiuj eksterskotlandaj vizitontoj estos bonvenaj!
Vi povas aligxi rete aux elpresi pagxon por alsendi piedposxte.

Iru al http://www.skotlando.org/ kaj sekvu la ligon 99a Skota Kongreso 2004 por plia informo, bildoj kaj aligxiloj.

Hju Rid (Hugh Reid) Prezidanto de la Esperanto Asocio de Skotlando



NUOVO GRUPPO DI DISCUSSIONE PER GLI ESPERANTISTI TOSCANI

Gli esperantisti toscani hanno organizzato un gruppo di discussione che avrà il compito di facilitare lo scambio di informazioni tra coloro che a Firenze e dintorni desiderano collaborare all'attività di diffusione dell'Esperanto ed eventualmente poi nell'organizzazione dei congressi che avranno luogo a Firenze.
Tutti i fiorentini ed i toscani che desiderano aderire al gruppo possono inviare un messaggio a:
esperantisti-toscani@yahoogroups.com

Riccardo Natale Pinori
v. Conte di Carmagnola 70
00176 Roma
tel. 06 2757321
napinori@tin.it


Korespondi deziras: el Lomè

En Lome la 10a de februaro
GBOGATSE Komi Raphael
Ingénieur Bio- medical
04 BP 49 Lomé 04 TOGO
Fax 00228 226 18 92

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia