"Nova Sento in Rete" n. 49 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 49     1999-04-01
> MILITO!!!

  Contenuto
Persona mesagxo de Spomenka Sxtimec

Date: Mon, 29 Mar 1999 08:13:12 +0300

From: "Radojica Petrovic'" < radp@emi.yu >

To: landa-agado@egroups.com

References: < 199903261503.QAA24455@as411.tel.hr >

Subject: [landa-agado] Re: Milito!

> Kara Radojica,

> akceptu mian personan kunsenton kaj la deziron ke viaj vivoj kiel eble plej baldaux normaligxu. Se enlande

Kara Spomenka, Mi komprenas ke vi bone komprenas la dauxrigon de nia komuna tragedio, dauxranta jam preskaux dekon da jaroj.

Nun ecx pli evidentigxas kiu cxefe arangxis gxin.

> funkcias telefonoj kaj se vi havas okazon bv. transdoni miajn kuragxigojn al miaj familianoj ^Zegarac Sanja kaj Da^ska cxe 011/ 145 624 aux 011/ 690627 nome de cxiuj parencoj el Zagreb.

Mi certe faros, la telefonoj funkcias. Vian mesagxon mitralegis nur cxi-matene car intertempe mi forestis - mi veturigis la gefilojn kaj edzinon en la vilagxon cxe miajn gepatrojn. Mi petis ankaux al Renato Petrovic en Beograd ke li provu telefoni al viaj parencinoj.

Radojica - Jugoslavio



From: "Renato Petrovic'" < serbejo@ptt.yu >

To: < f.amerio@agora.stm.it >

Subject: volontula reto?

Date: Mon, 29 Mar 1999 11:07:15 +0200

Saluton Francesco,

Vi versxajne jam scias kio okazas en mia cxirkauxajxo... nekredeble... sed tiel estas...mi rememoras pri volontula reto... cxu gxi ankoraux ekzistas/funkcias... tiu cxi bombardado finigxos, morgaux aux post dek tagoj sed gxi finigxos... tiam estos bezonata helpo cxar multaj civilaj objektoj estas damagxitaj...multaj civilaj viktimoj... en la tuta lando... tio estos ebleco por esperantistoj ion konkretan fari... pruvi ke Esperanto povas esti krom amuza ankaux utila...

hodiaux denove je la tagmezo komencigxos granda rok-koncerto en la centro de Beogrado... spite al signalo kiu anooncas aeratakon, spite al bomboj, spite al pluvo... hieraux cxeestis koncerton pli ol 10 mil da homoj... hodiaux espereble iom pli... je la 10:21 oni anoncis aeratakon... cxiuj devus iri al kasxejoj... mi iros al koncerto...

Amike, Renato Petrovic' - Jugoslavio

__________

Kara Renato,

Kion diri??

Unue, ke mi kaj multaj aliaj cxirkauxbrakas vin kaj deziras tujan cxesadon de frenaza milito.

Due: pri la volontula reto mi nenion scias. Mi tamen supozas, ke oni povus arangxi ion, cxefe kun la aktiva helpo de Serbejo.

Mi kredas, ke gxi somere (Dio volu, ke la politikaj kondicxoj tion ebligu) se vi arangxos laborkampon multaj homoj pretos veni al Beogrado.

Mi sendas tiun cxi mesagxon al la Estraro de TEJO kaj de IEJ, por informi ilin pri nia komuna deziro ion fari.

Francesco Amerio



To: "ret-info" < ret-info@esperanto.org >

From: RET-INFO < eventoj@hungary.net >

Subject: ret-info: La kvara vespero...

Date: Mon, 29 Mar 1999 01:36:57 PST

Nisx, la 27an de marto, 1999, 21:50.

Ekstere estas suficxe agrabla vespero. Pluvetas, sed varmetas. Sed se oni deziras promeni nun tra la urbo oni devas kunporti ankaux la lampeton. Estas vera nokto, preskaux sen ajna lumo. La publikaj (strataj) lumoj estas malsxaltitaj. La 'privatajn' oni povas vidi je kelkaj fenestroj. La cxielo estas nuba... La stratoj estas malplenaj.

Nur de tempo al tempo aperas iu trapasanto.

Ja la sireno jam je la 18:12 horo anoncigis la dangxeron de eblaj aer-atakoj. Sxajnas ke cxi foje Nisx ne estas la celo. Nenia bruxo ankoraux estas auxdebla.

Sed certe ie io okazadas. Nome oni praktikas ke per sireno oni anoncigxas cxian enflugon de NATO-aviadiloj super Jugoslavio. Cxi sistemo ne tauxgas al mi (ja mi ne emas perdi tempon pro cxiu aviadilo) kaj mi ja havas propran sistemon. Nome, post la sireno mi atentas cxu dum la venontaj 10-15 minutoj ekbruos. Se la 'bruò ne okazas - la atako ne iras cxi-tien. Jes, malbona flanko de cxi sistemo estas ke gxi multe dependas de la unua 'bruò. Se la 'bruò unue okazus gxuste cxe mi, mi ne sukcesos forigxi gxustatempe... Sed cxi jam estos la sorto.../Samtempe kun la sirena 'informò oni ankaux per la radio elsendoj atentigas la logxantaron pri ebleco de la atako kaj invitas ilin translokigxi je la kasxejoj. Tamen ne estas agrable auxdi sirenojn. /Nek tiujn kiuj anoncas ke la dangxero pasis - cxar cxi tute ne signifas ke la dangxero ne 'revenos'/

Nur la matenoj donas ian plifaciligon cxar gxis nun la atakoj okazadis cxefe 'noktè (de la 17-18a gxis la 03-05a horo) .

He, cxi nokto dauxros unu horon malpli (je la 02a estos la 3a, pro la temposxangxo...)!

Gxis venonta vespero

el la milita zono de Euxropo

Zoran

zciric@eunet.yu

p.s.

Se vi deziras ricevadi la 'vesper-priskribojn' - anoncigxu: zciric@eunet.yu

(El Ret-Info de Eventoj- Hungario)



SAT-Amikaro

67, avenue Gambetta

FR-75020 Paris

France / Francio

Telefone : +33 (0)1 47 97 87 05

Fakse : +33 (0)1 47 97 71 90

Interrete : sat-esp@worldnet.net

Komuniko

Cxiam valida alvoko...

Komence de la unua mondmilito, Hector Hodler, filo de la fama pentristo Ferdinand Hodler, lancxis alvokon kiu plue validas en la nunaj cirkonstancoj. Gxi meritas tradukon en cxiujn lingvojn kaj lauxeble plej vastan diskonigon en amasinformiloj kaj en lernejoj. Gxi aperis sub la titolo "Super" en "La Esperantisto" de la 5a de januaro 1915 en la Internacia Lingvo kiun li lernis kiel 16-jara liceano kaj pri kiu li estis unu el la pioniroj en Svisio :

"Ni havas la devon ne forgesi... Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn kiujn al ni trudas nia esperantisteco... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aux de la humaneco... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aux stulteco... Devo konservi prudenton ecx meze de la premigaj influoj de la popolamasoj... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne dauxros gxia blekado. Kiam centmiloj da homoj kusxos en la bataltomboj kaj la ruinoj cxe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraux cxio, la internaciaj rilatoj denove ligigxos, cxar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilajxoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aux de la bedauxro."

Estas notinde ke dum la Unua Mondmilito, iniciate de Hector Hodler, Universala Esperanto-Asocio plenumis 200 000 servojn en interrilatado de militviktimoj per transsendo de leteroj, kaj foje ilia tradukado, sen kalkuli aliajn interhelpajn agadojn.

sat-esp@worldnet.net

(El Ret-Info de Eventoj- Hungario)



To: "ret-info" < ret-info@esperanto.org >

From: RET-INFO < eventoj@hungary.net >

Subject: ret-info: Komuniko de la artistoj de EUROKKA kaj VINILKOSMO pri milito en Serbio kaj KOSOVO

Date: Mon, 29 Mar 1999 01:37:53 PST

Komuniko de muzikistoj kaj artistoj de EUROKKA kaj VINILKOSMO

Sub niaj okuloj la superpotencaj sxtatoj preparas 3an tutmondan militon, sxajnas ke tio estas por ili la solvo por eliri la krizon en kiu la tuta mondo putrigxas pro ilia fikapitalismaj interesoj (politika, pova, militista kaj ekonomia superrego de la mondo hipokritece nome de homaj rajtoj kaj demokrateco). Denove popoloj suferos grandskale; ni devas pli ol neniam depostuli tujan cxesigon de la milito kaj senarmigon de la sxtatoj, ni devas ne resti senreago antaux tiuj krimoj (tiom de la serboj kiom tiuj de NATO) tio cxi ne plu tolereblas, homvivoj multe pli valoras ol tiuj senskrupulaj ekonomiaj, politikaj kaj povaj interesoj.

Gravas ke rezolucio estu adoptita de UEA, SAT, SAT-amikaro, de la gxenerala Esperanto-movado kaj simpatiantoj por kontrauxstari la agnoskitajn krimojn de la sxtatoj !

Disvastigu kiel eble plej vaste tiun komunikon

Esperantistaj artistoj, kantistoj, muzikistoj kaj personaro de EUROKKA kaj Vinilkosmo

< eurokka@club-internet.fr >

(El Ret-Info de Eventoj- Hungario)



Mon, 29 Mar 99 11:22:55 EST

Message-ID: < 006401be79c6$41ab8d80$46223ed4@renato-petrovic >

From: "Renato Petrovic'" < serbejo@ptt.yu >

Subject: rok-koncerto

Date: Mon, 29 Mar 1999 11:24:45 +0200

en beogado hieraux okazis granda rok-koncerto... en la centro de la urbo, cxe la placo de la respubliko arigxis cxirkaux dek miloj da homoj... spite al la signalo kiu jam estis anoncita aeratakon, spite al la pluvo, spite al bomboj... koncertis konataj serbaj rok-muzikistoj kaj la etoson kompletigis bruo de NATO-bomboj auxdebla de beograda periferio... cxe la cxeestantoj oni rimarkis kelkaj interesaj afisxoj-mesagxoj: "pardonu, ni ne sciis ke vi estas nevidebla"..."monika dankon, vi provis cxion eblan" ... "New American Terorist Organization"... hodiaux denove oni koncertos - la sama horo, la sama loko...

signaloj anoncis aeratakon, radio ripetas ke oni devas iri al kasxejoj... mi iros al la koncerto kiu komencigxos post kvardek minutoj...

Renato Petrovic < serbejo@ptt.yu >



NEPRE VIZITU / OBAVEZNO POSETITE

http://www.yurope.com/org/eos

http://www.zov.co.yu



Date: Fri, 26 Mar 1999 10:47:33 +0100

To: landa-agado@egroups.com

From: Mayer Herbert < mayer@onb.ac.at >

Cc: uea < uea@inter.nl.net >

Subject: [landa-agado] Re: Milito!

Karaj jugoslavaj amikoj,

Estas malfacile direkti vortojn al vi, kiuj spertas la militon. Ili tro facile povas sxajni elbusxajxo de iu, iu vidas la militon nur sur televida ekrano. Tamen kredu al mi, ke mia penso estas cxe vi.

Kiel klarvida estis Zamenhof en sia "Alvoko al la diplomatoj" mallonge antaux sia morto: "Cxu vi komencos simple refari la karton de Euxropo? Cxu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? ... memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon estas: forigi unu fojon por cxiam la cxefan kauxzon de la militoj, la barbaran restajxon el la plej antikva antauxcivilizacia tempo, la reagadon de unuj gentoj super aliaj gentoj."

Cxiu, kiu utiligas tiun barbaran restajxon por siaj politikaj celoj kaj per tio kauxzas la morton de homoj, estas krimulo.

Ke tiu murda milito finigxu kiel eble plej baldaux deziras

Herbert Mayer - Auxstrio



Subject: Re: Haltigi la militon

Date: Tue, 30 Mar 1999 21:40:12 +0200

JUGOSLAVIAJ ESPERANTISTOJ PRI LA AGRESO DE NATO

La jugoslaviaj esperantistoj, konsternitaj de la brutala atako de dek tri landoj de NATO kontraux Jugoslavio, kontraux libero kaj vivo de gxiaj homoj, pledas por sagxo kaj humanismo.

Ni esprimas nian firman konvinkon ke cxiuj homoj havas egalajn rajtojn je libero, vivo, etna kaj persona identeco kaj prospero, egale albanoj, kaj serboj, kaj montenegranoj, kaj muzulmanoj, kaj turkoj, kaj cxiuj aliaj etnoj vivantaj en Kosovo kaj Metohio, en Serbio, en Jugoslavio, en la mondo. Nur diplomatia, paca, pacienca kaj prudenta traktado povas juste solvi interetnajn konfliktojn. Cxesigi per bomboj tian traktadon en la momento, kiam ambaux flankoj sxajnis proksimaj al pacpromesa interkonsento, estas netolerebla krimo, kiu versxigis novan sangon. Neniaj pledoj pri homaj rajtoj kaj demokratio povas pravigi teroron kontraux la tuta logxantaro de unu lando, kian nun faras NATO; tia teroro per si mem, per detruitaj urboj kaj bruligitaj vilagxoj, per civilaj viktimoj, haltigita ekonomio, damagxitaj kaj ruinigitaj lernejoj, per infanaj larmoj en kelaj rifugxejoj, nepravigeble nuligas la homajn rajtojn kaj la civilizon mem. Cxio cxi okazis en lastaj kelkaj tagoj kiel kulmino de nekomprenebla sepjara punado de liberama kaj pacama jugoslavia popolo pro erararoj de diplomatio aux pro misfaroj de mondaj potenculoj.

Cxion cxi ni ne legis en ajna informilo nek propagandilo, nek auxdis de ajna sxtatisto aux militisto. Tion ni mem vidas kaj spertas kaj dolore sentas. Ni memorigas ke la sepjara izoliteco de Jugoslavio cxesigis regulajn informfluojn kreante spacon por misinformiteco, por antauxjugxoj pri niaj lando kaj popolo kaj por senkritika kredo al militmasxinara propagando. Ni insistas pri haltigo de la militaj teruroj, kiuj al la tragedio de eksjugoslaviaj popoloj aldonas novajn vundojn kaj kiuj, sojle de la 21-a jarcento, anstataux gxojo al plua prospero de la civilizacio, minacas provoki la trian mondmiliton. Ni petas niajn geamikojn en la tuta mondo kontribui al objektiva informado, ne submetigxi al antauxjugxoj kaj militcela propagando, kaj pledi cxe siaj registaroj por cxesigo de la dauxranta katastrofo en Jugoslavio kaj por prevento de similaj katastrofoj cxie en la mondo.

La Prezidantaro de Jugoslavia Esperanto-Ligo

Gvozden Sredic', delegito de Jugoslavia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj

Milicxko Miketic', delegito de Montenegra Esperanto-Ligo

Lajosx Sekeresx, delegito de Vojvodina Esperanto-Ligo

Renato Petrovic', sekretario, delegito de Serba Esperanto-Junulara Organizo

Radojica Petrovic', prezidanto, delegito de Serbia Esperanto-Ligo

Beograd, 1999.03.30



Date: 31 Mar 99 09:23:20 +0200

From: "Franko Luin" < franko@omnibus.se >

To: landa-agado@egroups.com , "Radojica Petrovic'" < radp@emi.yu >

Subject: [landa-agado] Re: Haltigu la militon

Mi ne povas preni serioze vian eldiron, kiam vi per neniu vorto kondamnas la kriman agadon de via propra armeo, de viaj filoj kaj fratoj. Mi neniel defendas tion, kion NATO faras, sed ne ili elpelas dekmilojn da homojn el Kosovo kaj bruligas iliajn vilagxojn kaj urbojn. Revenu kun eldiro, kiu kontamnas ankaux tion kaj tiam mi volonte subtenos gxin. Ne helpos poste diri "oj, tion ni ne sciis", cxar vi havas per interreto aliron al novajxoj el la tuta mondo, ne nur tiujn, kiujn viaj landaj informiloj prezentas.

Franko Luin,

Svedio



Date: Wed, 31 Mar 1999 10:13:31 +0200

To: landa-agado@egroups.com

From: Mayer Herbert < mayer@onb.ac.at >

Subject: [landa-agado] Re: Haltigu la militon

Estas en la povo de Milosevic haltigi tiun militon je iu ajn momento.

Herbert Mayer



Date: Wed, 31 Mar 1999 20:44:33 -0400

To: landa-agado@egroups.com

From: andres turrisi < andesp@ccs.internet.ve >

Subject: [landa-agado] Re: Haltigu la militon

Karakas, Venezuela.

La lastajn kelkajn tagojn mi havis la eblecon legi multajn mesagxojn apoge al la kampanjo lancxita de la italo Francesco Amerio koncerne la kondamnon de la atako de Nato al Jugoslavio.

Cxar mi bone scias kion milito signifas, mi sentis min tre malgxoja eksciante pri la komenco de cxi nova tragedio kiu semos funebron en multegajn senkulpajn familiojn.

Poste mi miris, cxar cxiuj mesagxoj celas la samon: kulpigi Nato-n pro la "brutala barbareco" kiu, laux niaj jxurnaloj, celas haltigi la serbian barbarecon.

Sxajnas ke la esperantistoj nepre devas esti simpluloj, kaj defendi la minoritatojn kaj la plej debilajn homojn! Ne decas senti simpation nur por la esperantistoj kaj amikoj kiuj logxas en Jugoslavio. Estas esperantistoj kaj amikoj kaj senkulpuloj ankaux trans la limoj de Jugoslavio, aux simple cxe la alia flanko.

Mi neniam auxdis aux legis pri plendoj de esperantistoj rilate la "etna purigado"-n kiun la serboj praktikas kun la kosovaroj! Kiu kondamnis la murdojn, la forigojn, la ekziladon kaj cxiuspecajn maljustajxojn al la kosovaroj dum tutaj jaroj?

Mi ne legis mesagxojn de aliaj mialandaj esperantistoj pri la milito en jugoslavio. Tamen mi deziras konigi mian personan opinion, kiu tute koincidas kun tiu de Franko Luin: mi dankas lin cxar li, unua kaj ununura gxis nun, kuragxis manifesti opinion malsaman al la gxenerale montrita, kvankam mi devas agnoski ke kelkaj aligintoj al la landa agado retirigxis el la grupo, kion mi interpretas kiel malkonsenton.

Eliro el neuxtraleco auxtomate implicas falon en partiecon. Do, necesas esti prudentaj, se ni ne volas riski esti taksataj dungosoldatoj. Kiel esperantistoj kaj kiel aplombaj homoj, ni devas kuragxi meti la fingron en la vundon kaj protesti unue kontraux la radikon de la problemo, kaj poste kontraux la voston.

Andrés Turrisi < andesp@internet.ve >



Date: Thu, 01 Apr 1999 04:41:53 -0800

From: Maire Mullarney < esper@indigo.ie >

To: landa-agado@egroups.com

Subject: [landa-agado] korespondado pri milito

Karaj samideanoj, mi jxus presis plurajn mesagxojn de la egrupoj. Mi nun intencas traduki la kernojn de ili an la anglan lingvon kaj sendi kaj presaxjojn ( por montri la datojn kaj elsendejxojn ) kaj la tradukojn al la plej gravaj gazetoj de mia lando ( Irlando ), kie, fakte, multaj kondamnas kaj NATO kaj la krimoj kontraux Kosovanoj.

Maire Mullarney, Irlanda Esperanto-asocio.

Oni rimarkas ke Usono ne pagas debitan subtenon al la UN. do la UN restas senpovo.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia