"Nova Sento in Rete" n. 539 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 539     2007-07-21
> Esperanto - istruzioni per l'uso: Estate: le vacanze in esperanto
> 3.000 volte Nova Sento
> Auxtuno 2007 - Triesto atendas vin
> Internacia Konkurso - Kristnasko: mia bildo pri gxi
> Reveno de Gxangalo
> Septembre 2007 - 18a MontKabanaRenkontigho en Kroatio
> Auxgusto 2007 - FESTO2007 Muzik-E 20/08-27/08
> Bona Espero kvindekjaragxa
> Libroservo FEI informa


  Contenuto
Esperanto - istruzioni per l'uso: Estate: le vacanze in esperanto

Cento occasioni per conoscere il mondo e fare amicizia senza problemi di lingua.

Quante volte abbiamo sentito "Io non ho problemi all'estero-me la cavo bene in inglese" (o altra lingua, non ha importanza quale) da persone che alla fine al massimo scambiano qualche parola col portiere dell'albergo. Ma per molti se all'estero ci togli il contatto umano e’ come vedere un documentario in tv, o meglio, come dice qualcuno, ammirare dei fiori senza sentirne il profumo. Cosi’ la pensano senz'altro gli esperantisti che hanno creato addirittura un servizio di accoglienza, il Pasporta Servo http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_it.htm , con volontari in ogni parte del mondo ben disposti oltre che ad ospitarti anche a tenerti un po' di compagnia se lo desideri. Tra i 92 paesi in cui si trovano i 1320 punti di accoglienza del Pasporta Servo figurano attualmente anche le Bahamas, il Nepal, l'Uzbekistan e lo Zimbabwe.

A parte il P.S. gli incontri e vacanze in esperanto non mancano nel corso di tutto l'anno, come si puo’ constatare dal calendario degli Esperanto-arangoj in rete http://www.eventoj.hu/2007.htm , ma si intensificano in estate quando almeno cento sono le occasioni di rivedersi o fare nuove conoscenze. L'evento maggiore quest'anno, il congresso mondiale di esperanto con migliaia di partecipanti da tutto il mondo- una settimana di intensi programmi culturali e di impegno socio-politico ed organizzativo della comunita’ esperantista - si svolge a Yokohama, Giappone, dal 4 all'11 agosto e Visnja Brankovic di Trieste orbispictus@iol.it comunica di avere ancora due posti liberi per il volo da lei organizzato.

Per chi ama vacanze distensive in una splendida natura ricca di boschi tra dolci colline, e pur con citta’ come Aquisgrana, Colonia, Coblenza e Treviri ricche di imponenti antiche vestigia a breve distanza, con in programma corsi di esperanto e conferenze, passeggiate ed escursioni in compagnia di una sessantina di persone provenienti da piu’ paesi e con una spesa di circa 30 Euro al giorno pensione completa c'e’ SOMERE dal 13 al 28 luglio visitabile anche per meno giorni. Per il resto sul calendario citato c'e’ solo l'imbarazzo della scelta.

L'elenco completo degli incontri e’ disponibile sul sito: http://www.eventoj.hu/2007.htm

www.disvastigo.it
Agenzia di stampa per la diffusione di notizie, articoli e documenti sui problemi della comunicazione
Direttore editoriale: Giorgio Bronzetti

**********************

3.000 volte Nova Sento

Questo numero di NSiR e’ inviato ad oltre 3.000 indirizzi di esperantisti o simpatizzanti.

Framerio

**********************
Auxtuno 2007 - Triesto atendas vin

Triesto atendas vin, deziranta prezenti sian unikan teritorion.

La kalkostona altebenajxo, cizita de feinaj manoj, fascinos vin per siaj turitaj stonaj kasteloj, por poste vin inviti al esplorado de la mistera subtera mondo, kie sencxesaj akvogutoj modelis plej fantastajn figurojn.

Auxtuno: 1 - 4/11/2007

1a de novembro
alveno de partoprenantoj, prezentado de Karsto kaj gxiaj grotoj per diapozitivoj, vespermangxo kaj nokta promenado tra la urbo.

2-3-4 de novembro
- vizito al Kastelo de Duino, pieda promenado lauxlonge Pado Rilke
- vizito de la urbocentro kaj de la Muzeo "Speleovivarium"
- speleologia ekskurso en Karstaj kavernoj
- pieda ekskurso tra tipa karsta valo nomata Val Rosandra
- pieda promenado en mirinda karsta naturo
- gastronomia itinero inter Karsto kaj maro

4a de novembro - post tagmangxo, lasta tostado, salutoj kaj gxis revidoj

Pri kostoj: bonvolu kontakti nin: testudo@adriacom.it, noredv@tele2.it

Eblas partopreno de parta programo post interkonsento.

Eblas plilongigi la restadon, anoncu vian intencon.

Edvige Tantin Ackermann


**********************

Internacia Konkurso - Kristnasko: mia bildo pri gxi.

TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO starigas internacian konkurson en la jaro 2007 sub la temo: Kristnasko- mia bildo pri gxi.

Estas invitataj partopreni geknaboj el la tuta mondo, kun agxo de 6 gxis 14 jaroj, kiuj sendu, gxis la 15a de oktobro 2007, siajn faritajxojn al la jena adreso:
ESPERANTO TRIESTE - C.P.601 - IT-34132 TRIESTE CENTRO - ITALIA

Oni rajtas kontribui per unu aux pli da faritajxoj pri la supre indikita temo, en la kategorio:
1) desegnajo (ekz.: "kiel mi imagas tiun tradician feston", "kiel mi rilatas al gxi")
2) rakonto, maksimume unu A4-formata folio (ekz.:kiamaniere oni festas gxin en mia familio, miaj pensoj pri tiu kristana festo, pri la kristnaskaj tradicioj en mia lando, regiono, urbo., malgranda rakonto pri kripo, pri la naskigxo de Jesuo, kristnaska fabelo, .)
3) manfaritajxo (el gipso, ligno, metalo aux el papero, aux el iu ajn alia materialo).

La jxurio atribuos al Kat. 2 aldonajn 5 poentojn por favori la partoprenon en tiu cxi branco.

La "rakonto" estu en la internacia lingvo esperanto kaj en la gepatra lingvo de la auxtoro, kaj cxiuj aliaj faritajxoj estu akompanataj de frazo aux komentario en ambaux lingvoj.

Por cxiu verko estu ankaux indikitaj:
- persona kaj familia nomoj;
- malgranda foto de la auxtor/in/o;
- agxo;
- lernejo kaj klaso;
- posta adreso.

Cxiuj konkursajxoj prezentigxos al publiko dum la kristnaska periodo 2007.
La vizitontoj donos poetojn al la plej bela verko el la tri kategorioj, kaj tiuj cxi aldonigxos al la poentoj de la jxurio.
Oni anoncos la premiitojn, laux kategorio kaj ago (de 6 gxis 8 jaroj; de 9 gxis 11 j.; de 12 gxis 14 jaroj) enkadre de publika ceremonio en Trieste.

Por kromaj detaloj/informoj: noredv@tele2.it aux testudo@adriacom.it

**********************

Reveno de Gxangalo

Ni havas la plezuron informi vin, ke Gxangalo revenos la venontan monaton Auxgusto.

Intervjuon kun la nova administranto de Gxangalo, Marcos Zlóv, vi povos legi en la portalo mem ekde la 15-a de Auxgusto 2007.

Gxangalo estos oficiale relancxita en septembro kun rearangxo de kelkaj kanaloj.

La portalo, kiu gastis cxe usona servilo, gastigxos cxe propra servilo en Brazilo mem kaj restos sub flegado de teknikistoj dum la venontaj tagoj, por ke la perdo de informoj cxe la translokigxo estu kiel eble plej malmulta. Gxangalo estos estrata de oficiala NRO nun kreata.

Pliajn informojn vi legos en la intervjuo mem.

La teamo
de Portalo Gxangalo

**********************

Septembre 2007 - 18a MontKabanaRenkontigxo en Kroatio

18a MKR ne gvidas vin cxi jare al altaj Alpaj pintoj aux verdaj riveraj valoj, sed al sxtonaj karstaj montetoj kaj blua kaj varma Adriatika maro!
Gxi estos la unua organizita sur iu insulo kaj la unua de kies ejo oni povas promeni gxis plagxo!

18a MKR okazos inter 27a kaj 30a de septembro en urbeto Beli sur nordadriatika insulo Cres, Kroatio. Insulo Cres estas plej granda Adriatika insulo, sed ankaux unu el plej malmulte tusxitaj per amasa turismo. Vilagxo Beli estas la plej malnova logxata loko en la insulo kaj ankaux unu el plej malnovaj en la tuta Kroatio. Gxi estas logxata ekde Iliraj tempoj kaj dum Romiaj tempoj gxi estis grava gardista punkto. Kvankam Beli nun havas nur cxirkaux 20 tutjarajn logxantojn en siaj cx. 100 domoj, gxi estas vaste konata kiel centro de naturprotektado kaj ekoturismo. Unu el plej konataj tiuspecaj societoj, "Caput Insulae" havas sidejon nur 50 m for de cxi jara MKRejo.

La ejo
Cxi jara MKRejo estos pensiono "Tramontana" kiu gastigos nin pli lukse ol estis kutimo dum antauxaj MKRoj - partoprenantoj logxos en 2-4-litaj cxambroj, el kiuj pluraj havas proprajn necesejon kaj dusxejon. La ejo trovigxas en malnova domo kiun posedantoj renovigis, tenante samtempe la etoson de pasintaj tempoj - de malnova boato en trinkejo gxis azenoj kiuj logxas en ilia gxardeno. La domo trovigxas 300 m for de la historia kerno de Beli kaj 15 promenantajn minutojn de la loka plagxo (ne forgesu bankostumon, cxar fine de septembro nagxado versxajne estos ankoraux agrabla!).

Ekskursoj
Cxi jaraj ekskursoj ofertos al vi denove plurhorajn migradojn kaj promenojn kun sekvaj interesajxoj:
- neforgesebla veturado al Beli laux mallargxa strato 300 m super la marnivelo kun rigardoj al najbaraj insuloj
- konata vilagxo Lubenice kun unu el plej belaj Adriatikaj plagxoj kaj markaverno forlasitaj vilagxetoj de Cres
- flako Kosmashev, plej granda sur la insulo, kiu estas fonto de akvo kaj por lokaj sxafoj kaj por arbaraj bestoj (sur la tuta insulo ne troveblas fluanta akvo, sed lago Vransko jezero estas la plej granda lago en adriatikaj insuloj)
- eta kanjono kun malgranda ponto el Romiaj tempoj (nur 5 minutoj for de MKRejo!)
- skulptajxoj kaj labirintoj apud ekologi-instruaj vojetoj en cxirkauxajxo de Beli.

Pli da informoj pri 18a MKR kun pluraj bildoj de Beli, la ejo, utilaj retligoj kaj la aligxilo troveblas je http://www.keja.hr/mkr-n.html.

vanja.radovanovic@ericsson.com

**********************

FESTO2007 Muzik-E 20/08-27/08

FESTO, la renkontigxo cxiam organizita de JEFO kaj EUROKKA okazos en la urbeto Montoire-sur-le-Loir (Francio) de la 20a gxis la 27a de Auxgusto 2007.

http://festo.esperanto-jeunes.org

Festo sendube, LA Eo-Muzika festivalo de la Somero! Denove Festo-teamo kreis bonegan muzikprogramon.

Nun jen la definitiva koncerta programo:
Lunde 22a: Interkona vespero kun la surlokaj artistoj kaj partoprenantoj,
Marde 21a: Tifen (franca kanzono), Ben (Akordiono), Melono (azo),
Merkrede 22a: La Pafklik (repo en Esperanto!), Nigra Flago (punko),
Jxauxde 23a: JoMo kaj la Liberecanoj (punkfolko orienta),
Vendrede 24a: Jomo sola, Zhou-Mack kaj La Fabo (regeo),
Sabate 25a: Martin sen la Talpoj (eks-Persone), Kore (roko melodia),
Dimancxe 26a: Internacia vespero kun la surlokaj artistoj kaj partoprenantoj.

(Auxskultebla iom da sono cxe mia spaco)

Kompreneble ankaux Festo enhavos multe da programeroj, ekskursoj, prelegoj... Inter aliaj aferoj ni vizitos la interesan urbon de Troo, la muzeo de la muziko.

Montoire-sur-le-Loir facile atingeblas, gxi trovigxas 150 kilometrojn sudokcidente de Parizo.

http://festo.esperanto-jeunes.org
http://www.myspace.com/festo2007

**********************

BONA ESPERO KVINDEKJARA!

La 1an de julio la fama esperantista bieno-lernejo en Brazilo, estrata dum la lastaj tri jardekoj de la agemaj kaj tre lertaj geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, solene festis sian 50jaran jubileon. Duono da jarcento dedicxita al la edukado de centoj da lokaj infanoj, savante ilin de vivo mizera, senscia kaj ofte nelegxa.

Giancarlo Fighiera

**********************

Libroservo FEI informa

Stanno arrivando le vacanze, cosa potate sulla spiaggia da leggere?
Il nostro libroservo vi consiglia:
* Le radici culturali dell'Esperanto Comenio/red. G. Formizzi, Il Segno dei Gabrielli Editori, Verona 2006, 21 cm., 160 p., ISBN 88-6099-0076.
Il pensiero di Comenio sul problema della lingua internazionale.
Testi in latino ed esperanto.
Prezzo: 12,00 Euro + 2 Euro di spese postali.
Ordinate con un messaggio a

L'elenco complento dei libri disponibili sul sito: http://www.esperanto.it/html/fei/pubblicazioni.htm
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia