"Nova Sento in Rete" n. 542 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 542     2007-08-14
> Esperanto - istruzioni per l'uso: Il Congresso nazionale italiano
> 92a UK en Jokohamo, Japanio - Saluto de la prezidanto de UEA
> Ranieri Clerici vicepresidente dell'UEA
> Congresso di Pisa - 1/6 Settembre - Esperantisti Vs Pisani
> www.incontrosaperi.it cresce
> Le vacanze in esperanto dopo ferragosto


  Contenuto
Esperanto - istruzioni per l'uso: Il Congresso nazionale italiano di Pisa

Tra poche settimane, a Pisa, avra’ luogo il momento culminante dell'attività esperantista italiana: il Congresso Nazionale.

Organizzato dalla Federazione Esperantista Italiana, che riunisce quasi tutti i gruppi locali italiani, la Gioventù Esperantista Italiana ed alcune associazioni di categoria, il congresso si svolgera’ 1 al 6 Settembre 2007. Le iscrizioni sono tutt'ora aperte.

Alla manifestazione parteciperanno alcune centinaia di esperantisti da tutta Italia più alcune decine di ospiti stranieri.

Nella giornata di Domenica si svolgera’ normalmente l'Assemblea annuale della Federazione.

Per maggiori info:
http://www.esperanto.it/html/fei/congresso.htm

**********************

92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio
Saluto de la prezidanto de UEA

Inauxgura parolado okaze de la UK en Jokohamo

Estimataj reprezentantoj de japanaj kaj eksterlandaj shtatoj kaj instancoj, estimataj reprezentantoj de neregistaraj organizajhoj, karaj esperantistoj, la malfermaj kongresaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF havis neimiteblan stilon.

Tra la tuta jarcento pluraj provis imiti lin, sed, laux mia opinio, sensukcese.

La problemo pri tiuj imitoj estas, ke ili kaptas nur la eksteran aspekton de la paroladoj de Zamenhof, ili kaptas la retorikan shelon sed al ili mankas la kerno. La kerno estis la fakto, ke Zamenhof vere kredis tion, kion li diris, kaj la koro, mi dirus “la koreco”, la pasio, kiun li enmetis en siajn paroladojn.

En la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, li diris: “Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiauxa tago, char inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ghiaj sekvoj!”

Fakte grandaj kaj gloraj estis ghiaj sekvoj, tiom grandaj kaj tiom gloraj, ke hodiaux ni povas diri, ke inter la modernaj kaj gastamaj muroj de Jokohamo kunvenis ne japanoj kun chinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun brazilanoj, ne taghikoj kun koreoj, sed homoj el chiuj mondopartoj.

Malgraux tio, tamen homoj dauxre diras al ni: Chu Esperanto ankoraux havos funkcion en la hodiauxa mondo? Chu ghi ne restas unu el tiuj sindonaj utopioj el tiu mirinda periodo de espero, kiun la europanoj travivis dum la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento? Chu nun la mondo ne estas esence malsama ol ghi estis tiam? Kie estas la tiamaj idealoj de gefrateco, homa interhelpo, tutmonda paco, kun kiuj Esperanto kuniris? Tiam la homaro batalis por aserti tiujn novajn valorojn. Nun la batalo, bedauxrinde, estas farata de la plej forta parto de la homaro por entute forigi ilin.

Fakte, se oni rigardas chirkauxe en la normala mondo, oni vidas nur timojn. Oni vidas nur civilizojn, kiuj atakas civilizojn kaj pretigas armilojn chiam pli timindajn kontraux imagataj estontaj malamikoj. Oni vidas la ideojn de efikeco multege plipezi kompare al la ideoj pri socia solidareco. Oni vidas, ke la tuta retoriko pri helpo al disvolvo de la ekonomie malrichaj landoj montras sian veran vizaghon: retoriko kaj nenio alia.

Chu en chi tiuj kondichoj estas ankoraux loko en la mondo por Esperanto?
Mi senhezite respondas per granda jeso.

Ankaux la tempoj de Zamenhof estis malfacilaj.

Krome, okupighi pri Esperanto esence signifas okupighi pri justeco, kaj tio chiam estis malfacila.

Tamen aspiron al justeco oni ne mortigas. Chiuj televidoj de la mondo povas rediri al vi dum 24 horoj, ke la tago estas nokto, sed ili ne povas eterne kredigi al vi tion. Mensogoj restas mensogoj, ech kiam chiuj televidoj de la mondo diras la malon. Nacia lingvo restas nacia lingvo, ech kiam chiuj “inteligentuloj” de la mondo diras al vi, ke ghi estas internacia.

Bonshance la aspiro al justeco renaskighas en la animo de chiu juna homo en chiu generacio.

Kiel la juna Ludoviko, ne hazarde juna, la Esperanto-movado dauxre estis kaj ghis nun restas kontraux perforta solvo de intergentaj problemoj. Chu vi memoras la dolor-krion de Zamenhof: “Malbenita, milfoje malbenita, estu la intergenta malamo!”? Kontraux tiu malamo ni laboras, ne por pruvi la superecon de lingvo kun akuzativo.

Se ni entute produktis unu ideon, kiu estas valora ankaux por la ekstera mondo dum chi tiuj 100 jaroj kaj pli, tiu estas ghi: homoj naskighas egalaj ankaux kiam temas pri lingvoj. Chio cetera estas komentoj.

Armitaj per tiu ideo, ni laboru en la mondo kaj por la mondo.

Fakte mi kredas, ke Esperanto estas nun vokata ludi sian pontan rolon je monda skalo, ne nur en Europo, sed inter la malsamaj kultur-regionoj de la mondo, la europa/usona, la islama, la orient-azia, la sudamerika, ktp.

Se ni ne respondas al tiu voko kaj insistas okupighi chefe pri la problemoj kunmeti polojn kaj germanojn, ni estos preterpasataj de la mondo. En la mondo la grandaj problemoj nun estas ne la rivaleco inter Germanujo kaj Francujo sed la rivalecoj inter Chinujo, Hindujo, la islamaj landoj, Usono (kaj tiu Europo, kiu deklaras sin parto de ghi), Afriko, ktp. En chi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel ghi konservos sian signifon kaj ech pliigos ghin.

La politiko de Esperanto en nur unu kontinento jam ne plu estas ebla. Tio ne signifas, ke oni ne luktu en sia kontinento por Esperanto, ech male, laux la devizo: pensi tutmonde kaj agi loke. Ni, tamen, konsciu, ke Esperanto almenaux estas ighanta, ponto inter chiuj mondaj regionoj, kaj ni helpu tiun procedon.

Mi mem hontus, kiel esperantisto kaj admiranto de Zamenhof, ne okupighi pri la grandaj problemoj de chi tiu momento.

Kiam Unesko mem kaj multaj neesperantistoj mem farighas pli kaj pli sentemaj pri la danghero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion, ni ne povas lasi la neesperantistojn solaj en la defendo de la parolantoj de malgravaj kaj atakataj lingvoj.

Atentu: malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskaux chiuj lingvoj. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj de homoj en la mondo, kiuj estas chiutage, chiuhore, chiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskighis.

Pri lingvoj ne estas ankoraux nun vera la aserto ke “homoj naskighas egalaj”. En chi tiu situacio ni simple ne rajtas retirighi el la granda mondo, krom se ni volas tute perfidi la originan celon de nia movado.

Mi ghojas fini mian periodon de prezidado en Japanujo, en Azio kaj vidi de la podio chi tiun salonon. Chu chi tiu estos efektive la jarcento de Azio en la mondo kaj de aziaj esperantistoj en la tutmonda movado, estas ankoraux tro frue por klare vidi. Mi povas esperi pri tio.

Mi volas tamen ankoraux profiti vian tempon por transdoni al vi du mesaghojn.
Unue: ne auxskultu malverajn profetojn. Ne ekzistas mirakloj.

Esperanto progresis dum sia historio per la laboro de miloj kaj miloj da homoj kiel vi, mildaj, trankvilaj sed obstinaj laborantoj pro la bono de la mondo.

Chiu, kiu komercas per retorikaj babiloj, per tre belaj kaj impresaj paroladoj sen iu ajn intenco apliki mem tion, kion li aux shi predikas, perdigas al vi tempon, ech se li aux shi ne intencas trompi vin, sed nur imponi al vi. Permesu al mi, kiu dauxre verkis kongresajn rezoluciojn, ghuste taksi la valoron de belaj vortoj, kiuj restas belaj vortoj.

Chiu, kiu promesas la tujan finan venkon per teÿnikaj aux aliaj rimedoj, nur kondiche ke vi financas lian aux shian agadon trompas sin mem aux nur provas trompi vin.

Chiu, kiu invitas vin rezigni pri via laboro por Esperanto kaj nur ghui la fruktojn de tio, kion aliaj faras por krei parolantaron de Esperanto, estas ne nur malvera profeto sed ankaux malhonesta profeto.

Chiu, kiu forgesas la admonon de Zamenhof pri tio, ke sur nia flago estu skribita la vorto “konkordo”, kaj interesighas chefe pri manieroj instigi malkonkordon, estas ne nur malvera sed ankaux malshatinda profeto.

Due: shanghu chion por ke nenio shanghighu. Ni vivas en mondo en kiu okazas dauxraj teknikaj progresoj.

Estas esence adaptighi al ghi. La Esperanto-movado estas jam tute alia rilate al la momento, en kiu mi eniris ghin. Tiam oni skribis 10-kopiajn cirkulerojn per karbopapero kaj per forta premado de la klavaro de la skribmashino. Nunaj esperantistoj ech ne scias, kio estas karbo-papero. Pluadaptighi al la tehhnika mondo estas necesa kaj por UEA kaj por la landaj asocioj kaj por la lokaj grupoj. Reta informado kaj retaj kursoj estas esencaj iloj. Ne preteratentu tion. Sed ankaux ne tro atentu tion. La enhavo estas ankoraux pli grava ol la ilo, per kiu oni komunikas.

Nenio baze shanghighis en la movado: la plej grava tehhnika rimedo estas ankoraux homoj pretaj labori por konvinki aliajn homojn pri bela ideo, pri bona ideo por la mondo. Chio cetera estas nur tehhnikajhoj.

Tamen kaj niaj gejunuloj kaj niaj gemaljunuloj konkurencas inter si por adaptighi al tiuj tehhnikajhoj, kaj do ne devus esti problemoj, ech eniri la plej jhusajn virtualajn realojn, kiuj povus oferti potencialojn por Esperanto.

En sia lasta kongresa parolado en la 8-a UK en 1912-a, Zamenhof diris: “... multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos ... vi eble demandos chu en sia lasta kongresa parolo... li nenion pli havas por diri al ni?” Kaj li respondis al si mem: “Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj!

Multe, multe, tre multe mi volus hodiaux diri al vi, char mia koro estas plena...”
Same mi havas ankoraux amason da aferoj dirindaj, sed chi tiu ne estas la ghusta momento, char mi jam tro longe parolis.

Mi baldaux reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: “simpla esperantisto” kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraux danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi.

Mi sopiras je la momento, kiam mi chesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupighi finfine pri io utila al Esperanto.

Dankon al vi chiuj!
Renato CORSETTI

**********************

Ranieri Clerici vicepresidente dell'Associazione Universale Esperantista (UEA)

In occasione del 92° Congresso Universale di Jokohama - Giappone, l'italiano Ranieri Clerici e’ stato nominato Vicepresidente dell'Universala Esperanto-Asocio.

Gia’ Vicepresidente della Federazione Esperantista Italiana, Ranieri Clerici succede ai vertici del movimento esperantista mondiale a Renato Corsetti che, dopo il secondo mandato, ha cessato di essere Presidente del movimento medesimo.

Il Comitato dell'UEA ha eletto il nuovo esecutivo, che risulta cosi’ composto:

Presidente
Probal Dasgupta, Barato - Hindio

Vicepresidenti
Claude Nourmont, Luksemburgio
Ranieri Clerici, Italio

Segretario Generale
Barbara Pietrczak, Pollando

Estraranoj
Loes Demmendaal, Nederlando
Hori Yasuo, Japanio
Jose Antonio Vergara, Chilio

Per avere maggiori informazioni sul nuovo presidente dell'UEA: http://eo.wikipedia.org/wiki/Probal_Dasgupta

Francesco Amerio

**********************

Congresso di Pisa - 1 al 6 Settembre 2007 - Esperantisti Vs Pisani

Probabilmente durante il congresso di Pisa si disputera’ una partita tra una formazione di esperantisti e la squadra del sindaco. Chi sarebbe disposto a scendere in campo insieme ai ragazzi della gioventu’ esperantista (e non solo)? Sarebbe veramente un buon risultato presentarci in piu’ di undici, anche per dare la possibilita’ a chi non ce la fa, di essere sostituito.

Amike,
Massimo Ripani
mastro@esperante.it

**********************

www.incontrosaperi.it cresce

Gli accessi a "Incontrosaperi" (www.incontrosaperi.it) stanno crescendo in modo esponenziale e questo soprattutto grazie alla rubrica sull'esperanto, che e’ diventato ormai un appuntamento fisso e di grande interesse. Infatti, nel mese di luglio (periodo di vacanze) gli accessi alla rivista (in rete da aprile) sono stati ben 29.277, piu’ di un terzo appunto per la rubrica sull'esperanto. Presto avro’ bisogno di collaboratori, disposti a una continuita’ di contributi anche minimi. Il mercato dimostra che c'e’ proprio sete di esperanto: almeno in Italia non si puo’ piu’ ignorare il fenomeno.

Anna Maria Dall'Olio
adallolio59@hotmail.com

**********************

Le vacanze in esperanto dopo ferragosto

Estate: tempo di esperanto anche per i cultori abruzzesi della lingua internazionale che si sono diretti quest’anno soprattutto a Yokohama (Giappone) per il Congresso mondiale di esperanto, a Maribor (Slovenia) per quello europeo e a Kuopio (Finlandia) per il Festival esperantista delle arti con incontro a sorpresa sulla piazza di Helsinki di un gruppo di S.Vito guidato da Marco Di Martino, direttore del Centro di cultura linguistica che a Chieti ospita gli esperantisti. L’estate pero’ non e’ ancora finita e cosi’ le occasioni di viaggi e incontri, come si puo’ constatare dal calendario degli avvenimenti riguardanti l’esperanto in rete http://www.eventoj.hu/2007.htm . In primo luogo si pone il Congresso nazionale di esperanto a Pisa dal 31/8 al 7/9 su un tema di grande attualita’ “Europa: molte lingue per una terra comune”, con numerosi seminari ad alto livello di linguistica e pedagogia, che prevedono l’intervento di specialisti di vari paesi, oltre a dibattiti sui problemi di politica linguistica, esami di abilitazione all’insegnamento dell’esperanto, incontri organizzativi, gite e convivi. Di particolare interesse la parte dedicata alla letteratura esperanto con l’incontro con gli autori Mauro Nervi, Baldur Ragnarsson e Spomenka Štimec. Per vacanze meno impegnate se ne segnala una molto distensiva in una magnifica localita’ turistica della Polonia meridionale. L’occasione non e’ solo per coloro che conoscono la lingua ma anche per chi, finalmente, voglia apprenderla o solo farsene un’idea. Inoltre si tratta di un’occasione anche per la modicita’ della spesa e della facilita’ di raggiungere i luoghi con le linee di pullman polacche.

Internacia Esperanto-Feriado dal 18 al 26 agosto a Szczawno Sdroj, una delle localita’ termali piu’ famose della Polonia ai piedi del monte Chelmiec presso il confine ceco con un ricco programma culturale e di svago comprendente corsi di lingua per principianti ed esperti, escursioni nelle montagne, visita alle citta’ di Walbrych, Struga, Swidnica e Krzeszow, canti, balli e concerti.

La quota di partecipazione di € 130 comprende vitto e alloggio per 8 giorni nell’ostello Magnolia in camere per 3 o 4 persone (vi sono anche altre sistemazioni). Telefonare preferibilmente dalle 17:30 alle 20 al (48) 71-329 69 54 o scrivere a vroclavo@poczta.onet.pl

Per il viaggio vi e’ la societa’ Eurolines che parte da Lecce toccando varie citta’ tra cui Pescara e Udine e arriva a Walbrzych da cui e’ possibile raggiungere facilmente Szczawno Sdroj. Andata e ritorno dovrebbe costare circa 150 Euro. Per il ritorno o altri giorni consultare il sito www.eurolines.com

Contatto locale 0871561301

Giorgio Bronzetti

DISVASTIGO
www.disvastigo.it
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia