"Nova Sento in Rete" n. 586 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 586     2008-05-26
Speciala numero: "Literaturakonkurso Renato Pennazio"
> Literatura konkurso "Renato Pennazio"
> "Eksterordinara renkontig'o ... dum bruas silento", de Pierisa Cavallero (Torino)
> "Jaroslav, la giganta samideano", de Ermigi Rodari (Milano)
> "Mia unua U.K.", de Michela Lipari (Romo)


  Contenuto
Literatura konkurso "Renato Pennazio"

Dum jardekoj Renato Pennazio estis unu el la kolonoj de la Esperanto-movado
en Torino. Inter liaj valoraj kontribuaj'oj al la disvastigo de la lingvo
kaj de ties idealoj aparte menciindas la plurjara redaktado de Notiziario
Internazionale, itallingva gazetara informilo. Kelkaj monatoj anta la
forpaso, okazinta komence de 2006, li volis ankora kontribui finance al la
aktivado de la loka Esperanto-klubo. Por honori lian nomon kaj memoron,
Torina Esperanto-Centro arang'is literaturan konkurson pri la temo
"Esperanto: okazo por eksterordinaraj renkontig'oj".

Alvenis 12 originalaj rakontoj, el kiuj la jug'antaro, konsiderante la
lingvan nivelon, la literaturan valoron kaj la kongruon kun la fiksita
temo, elektis tri.
Tiu c'i speciala numero de Nova Sento celas plue premii la venkintojn per
diskonigo de iliaj verkoj.

Unua premio: "Eksterordinara renkontig'o ... dum bruas silento", de Pierisa
Cavallero (Torino).
Dua premio: "Jaroslav, la giganta samideano", de Ermigi Rodari (Milano)
Tria premio: "Mia unua U.K.", de Michela Lipari (Romo).

Pedro Aguilar Solà
Torina Esperanto Centro


"Eksterordinara renkontig'o
dum bruas silento"
de Pierisa Cavallero (Torino)

Marto 1975 estas praepoko por la plej parto de niaj gejunuloj, tamen unu el
miaj eksterordinaraj renkontig'oj okazis guste tiam


Mi estas fres'a edzino kaj kun mia fres'a edzo Freejohn decidas vojag'i al
Tunizio
Ni veturas al Romo, kie nia bona amiko Bornagain, akompaninte nin
al flughaveno, enmanigas al ni nomon kaj adreson de iu tuniziano log'anta
iom fore
nome en la sudokcidenta parto de la lando, g'uste meze de iu
izolita oazo en la salita dezerto Chott-el-djerid.
Ne multe oni scias pri li, nur ke lia nomo estas Abderrhaman, ke li lernis
Esperanton de iu franca strangulo, perdig'inta en la dezerta strato numero
dekses post longa biciklado
Kaj ke li, vers'ajne, estas la nura tunizia
esperantisto.

Ni enaviadilig'as kaj post nur kvarono da horo ni albatig'as al s'torma
vetero: angorigaj skuegoj kaj tremoj pensigas nin ke nia fluganta mas'ino
surfokuras tra la nuboj
Homoj panikas kaj la stevardinoj penas trankviligi
ilin
Verdire, nek mi, nek Freejohn montras ian malkvietecon: ni junas, ni
enamig'intas
ni vivas en alia mondo.

Finfine ni alterig'as en Tunizon, sub plumba c'ielo kaj pluvo torenta;
alvenas autobuso por nin konduki al Hammamet, kie hotelo El Bousten
bonvenigas nin.
C'ambristo Malek akompanas nin al blanka pavilono kun eta g'ardeno: nia
restadejo dum du semajnoj!
Malek tuj demandas al ni c'u, hazarde, ni posedas svisan tranc'ileton
multfunkcian...Freejohn montras sian rug'an, kiu tuj enmigras al ties manoj

Iun tagon la c'ambristo demandas c'u ni, hazarde, havas kelkajn milonojn da
dinaro
g'uste por ia telefonalvoko
Ni ne havas monerojn kaj
la postan
nokton ni dormas en du unuopaj litoj

Se ni havas kromajn milonojn da dinaro, tiam li arang'os por ni unu grandan
liton


Sed ni junas, ni enamig'intas
ni vivas en alia mondo.

Ni kontaktig'as kun Abderrhaman kaj invitas lin atingi Hammamet; ni
proponas al li esti nia gasto en nia sama hotelo. Li respondas ke ne eblas
al li movig'i: li estas flegisto kaj ne povas foresti dum tiu periodo, c'ar
estas tempo de vakcinado por infanoj. Male li estos tre g'oja se ni gastos
c'e li: tiel finfine li havos la eblecon paroli Esperanton! Kaj ni povos
koni specialan parton de oaza pejzag'o.

Ni decidas, post longa pripensado, alfronti tiun vojag'on aventuran: la
vilag'o en la oazo ne estas facile atingebla, sed ni junas
ni enamig'intas
kaj tute ne konscias pri la maloportunaj'oj venontaj
.
Ne multe mi rememoras pri la unua parto de la aventuro c'ar, vers'ajne, ne
tro strange g'i disvolvig'is

Pri la dua parto, nome el Sfax - Gafsa - Tozeur, mi havas sufic'e buntan
memoron

Trajneto je ets'pura trako tute meze de la salita dezerto veturigas nin dum
dektri horoj
Niaj kunveturantoj estas precipe kamparanoj de la oazo kun
grandaj kokokag'oj plenplenaj de protestantaj kortobestoj
ege grandaj
korboj kun daktiloj kaj c'iuspeca terakotaro kus'as inter niaj piedoj

De tempo al tempo, dum la trajnaj haltoj, iuj kuiras sur fornetoj tre
malhelan teon, boligas kaj boligas longe g'in kun sukero. Iu tre
afabla sinjoro proponas al ni trinki kun li glason da tiu bolanta likvaj'o.
Fine ni akceptas kaj donas al li niajn kuketojn: li benas nin kaj ni
amikig'as.
Okazas, dum la vojag'o, ke oni devas eltrajnig'i c'ar la forta vento
kovris la relojn per sabla tavolo kaj oni devas per s'oveliloj elfosigi
ilin. La akurateco de la trajneto dependas do ankau de la nombro de la
volontulaj elfosigantoj

La trian parton, nome el Tozeur al Zaouit, ni traveturas per malnova astma
autobuso
la s'oforo elveturigas nin meze de vers'ajna strato numero dekses,
tiu sama kiu kondukis tien la francan strangan biciklanton

Estas varma marta mateno, la c'ielo eksterordinare bluas, suno s'ajnigas
diamantoj la salerojn en la ora sablo
ni solas en tiu dezerto.
Tre fore vidig'as knabeto kiu krias al ni ion, eble berbere
Li kuras ien
kaj revenas kun junulo biciklanta strange
Strange en la senco ke la
biciklo strangas: fakte, temas pri unupedala biciklo!


Jen Abderrhaman! Meze de la salita dezerto Chott-el-djerid flirtas la verda
flago: kiom dolc'as nia lingvo inter senfina sablo kaj eterne blua c'ielo!
La emocio estas granda jen por ni du, junaj europanoj, jen por li, juna
oazano.
Komence li ne tro flue parolas esperanton
ni interhelpas per la franca
lingvo
li invitas nin al sia propra dometo: li log'as tute sola, g'uste
antau la autobusa haltejo.
Li posedas veran domon, kio ne oftas tie, kun korto kaj g'ardeno
c'irkauita de sufic'e alta muro; meze de la korto estas fontano. Li cedas
al ni sian liton, c'ar ni estas eksterordinaraj gastoj! Ni iom hontas pro
tio, sed tiu estas la sankta leg'o de la gastamo. Krome, ni venas el tiom
malproksime por paroli esperante kun li!
Li rakontas pri sia esperantistig'o
Unue li intencis lerni la italan
lingvon, sed tiu franca biciklanto diris al li ."Se vi lernas la italan vi
parolos nur kun italoj
se vi lernas esperanton vi parolos kun la tuta mondo"


Ni konatig'as kun lia pitoreska familio: lia sufic'e maljuna patro
bonvenigas nin nome de c'iuj.
Lia juna patrino akceptas nin kun multnombra infanaro c'irkau s'i
C'iuj
volas paroli al ni
demandas c'ion
palpas nin
Virinoj miras pri miaj haroj
helaj kaj ege mallongaj
Li tradukas por ni. Ni ne komprenas c'u ili parolas
arabe au berbere
ni sentas nin terure malkleraj
bons'ance esperanto solvas
niajn problemojn: vere ni estas vivantaj magiajn momentojn.
La domo aspektas berbere, la kostumoj ankau: la plej ag'a fratino,
Yasmina, pistas kafgrajnojn en poto, alia fratino, Samira, boligas teon kun
sukero. La varmegaj trinkaj'oj bongustas, la etoso estas c'arme familia

Dumnokte palpeblas tiom profunda silento, ke por ni malfacilas ekdormi

Dum nia tritaga restado tie, Yasmina portas al la nova domo de Abderrhaman,
ekster la vilag'o, grandan pelvon plenplenan de kuskuso, s'i atendas c'e
angulo ke ni mang'u, poste s'i forportas tion kio restas de la mang'aj'o,
por siaj familianoj.
Neniam mi forgesos s'iajn grandajn malhelajn okulojn, kontrastantajn kun la
blanka fulardo sur s'ia kapo
S'ia rideto sincera memorigas infanan naivecon.
Hazarde, nia restado tie koincidas kun ia nuptofesto vilag'a
Estas granda
evento por c'iuj kaj mi, kiel virino, rajtas eniri la tendon de la
novedzino. Nekredebla nombro da virinoj preparas s'in: iu artistino pentras
simbolajn desegnaj'ojn sur s'iaj manoj kaj piedoj per henao, aliaj lavas,
parfumas kaj kombas s'in. Surstrate vera procesio de
viroj portantaj sur la s'ultroj korbojn plenplenajn je vestaj'oj, s'uoj,
littukoj kaj kovriloj: c'iuj devas vidi kiom la venonta edzo elspezas por
sia amatino kaj la nova komuna domo.
Ni ne c'eestas la tutan ceremonion kiu, laudire, dauras tagojn

Ni nur komprenas ke tiuj momentoj estas tre gravaj por la nova familio kaj
por la loka socio: el tiu sama nuptofesto naskig'as novaj enamig'oj, ne
multas fakte la okazoj por renkontig'oj inter gejunuloj
Morgau jam estos
patroj kiuj kontraktos pri novaj geedzig'oj lau la berbera tradicio

Venas la adiaua tago: ni restis c'i-tie nur tri tagojn sed ni travivis
c'ion tiom intense ke ties memoro dauros dum jardekoj


Post kvar jaroj, en 1979, Abderrahman kurag'as lasi Zaouit, transpasas la
Mediteranean maron
c'eestas la Lucernan kongreson kaj, revene, li vizitas
nin en Torino. Li restas dum unu semajno, g'uste la mezaugusta semajno,
kiam la urbo dezertig'as kaj la klubanoj ferias

Nur unu alia esperantisto solas en Torino, kvankam la plej eminenta, kiu
gastigas lin dumnokte. Dumtage ambau promenas tra la urbo kaj mang'otempe
ili estas c'e ni. Fakte mi ne havas tempon por promenadoj au io alia. c'ar
mi devas precipe okupig'i pri miaj du beboj dum Freejohn laboras la tutan
tagon


Al li, forveturonta, mi demandas kian impreson li ricevis de tiu transmara
vojag'o, c'u li s'atis Europon
.Responde li diras: " Ion interesan mi
trovis
sed dum c'i-tiuj tagoj mi renkontis tro da trafiko, tro da bruo, tro
da homoj
frenezan vivon vi havas... preferindas mia oazo!"

Pierisa Cavallero


Jaroslav, la giganta samideano
de Ermigi Rodari (Milano)

La postan tagon la itala kongreso estos finig'inta. Neatendite giganto kun
koheraj piedegoj alproksimig'is al mi kaj g'entile kaj iom timeme demandis:
-"Oni diris al mi ke morgau vi reiros hejmen, c'u veras?"- Post mia jesa
respondo li daurigis: -"C'u vi eventuale havas liberajn sidlokojn en via
automobilo kaj tiuokaze c'u vi akceptus min kiel gaston? Ankau mi intencas
iri al via bela urbo kaj ege s'atus profiti de tiu ebleco"-
Dum li estis parolanta mi sukcesis legi lian nomon en la kongresa s'ildo,
kiu estis kvazau samnivela al mia nazo: Jaroslav el Prago. Bedaurinde en
mia tiama malgranda automobilo fakte ne plu estis loko, c'ar, krom mi kaj
mia edzino, alia persono jam antaumendis por si kaj la kvara loko estis
nepre necesa por stakigi plejparte de la bagag'oj ne enmeteblaj en la
malgrandan kofrujon. Do, mi nee respondis kun iom da embaraso, bone sciante
ke la orienteuropanoj malofte partoprenas en nia kunvenoj ne nur pro
politikaj malfacilaj'oj sed ankau pro ekonomiaj problemoj. Eble pro tio, mi
ne rimarkis lin antaue. Ne estas tiel facile j'eti la propran atenton sur
nekonatan personon kiu partoprenas nur en la oficialaj arang'oj inter
kelkaj centoj da kongresanoj, s'pareme evitante la aliajn dum la libera
tempo.
Post deko da tagoj la giganto subite aperis c'e nia kluba sidejo kaj li
estis akceptita kiel jam konata amiko. Li auskultis la programitan
prelegeton kaj poste interbabilis kun la c'eestantoj donante kelkajn
informojn pri siaj hejmaj vivo kaj familio kaj ec' pri la situacio en
patrolando, sed singardeme. Je la fino mi demandis al li: - "Kien nun vi
iros?" - kaj li respondis ke li havas rendevuon kun amiko apud la fervoja
stacidomo. C'ifoje mi lin akompanis automobile kaj neniu el ni kromdemandis
pro diskreteco.
Dum la postaj semajnaj renkontig'oj dufoje ripetig'is pli malpli la sama
situacio g'is nia samideano kaj amiko Vito malkovris la veron, c'ar tiun
vesperon Jaroslav telefonis al li por havi rendevuon, se g'i eblas. C'iam
apud la stacidomo. Vito tie renkontig'is kun li petanta helpon por trovi
iun ajn laboron klarigante siajn celojn. Ili estis, lau liaj diroj: restadi
en Italujo plurajn monatojn kaj, c'ar li konstatis ke c'i tie la laboristo
bone gajnas, trovi laboron por havi la eblecon ac'eti kelkajn modernajn
teknikaj'ojn kiuj en Prago estas malbonkvalitaj kaj ofte ne facile
troveblaj en vendejoj, kiel gramofono, magnetofono, k.t.p. La restinta mono
estus grava rezervo por la tuta familio. Sed Vito ankau malkovris ke la
amiko kun kiu Jaroslav c'iam vespere havis rendevuon estis .... kompatinda
malric'ulo same aboninto al stacidoma benko kiel dormejo kaj ke nia agema
samideno klopodis gajni kelkajn monerojn konkurencante kun la minacemaj
rajtigitaj bagag'portistoj. Krome Vito tuj komprenis ke la amiko malsatas
kiel lupo kaj, mensoge asertante ke li ankorau ne vespermang'is kaj do
estis sufic'e malsata, li proponis al Jaroslav sidig'i en picejo kie pli
trankvile pritrakti la problemon. Kompreneble nia pragano akceptis. La
postan tagon Vito rakontis c'ion al mi kaj ni ambau konsciig'is ke estas
malfacile solvi la problemon, t.e. trovi kas'itan laboron por fremdulo sen
pravigilo por g'i kaj lauleg'a kontrakto.
Mi pripensis unue solvi la pli facilan problemon: lian nunan kaj plurtagan
malsaton.
Mi rakontis c'iujn novaj'ojn al mia edzino kaj s'i respondis: -"Ni devas
tuj lin inviti vespermang'i c'e ni. Mi opinias ke la menuo devos esti certe
bonkvalita sed precipe kvante tre abunda. C'u konsentite?"-
La gasto venis. Jaroslav, tre edukita homo, kore dankis por la invito,
faris kelkajn komplimentojn sen troigi, iomete konversaciis kaj fine
sidig'is malaperigante siajn piedegojn sub la tablon. La c'efaj pladoj de
s'i kuiritaj por ni tri estis rizoto, por kiu s'i utiligis unu kilogramon
da rizo, kaj sufic'e granda kvanto da bovida viando stufita kun abundaj
legomoj. Li plenigis sian teleron per rizoto kaj g'in formang'is, sed
verdire sufic'e malrapide. -"G'i estas vere bongusta! Gratulojn al la
kuiristino!. Mi c'iam pli aprecas la italan kuirmanieron."- li aldonis dum
la posta pauzo. -"Se g'i plac'as al vi mi esperas ke vi bise ripetos!"- mi
rebatis kaj li ridetante : -"Dankon, tre volonte c'ar g'i estas vere
bongusta"- kaj mi denove plenigis lian teleron, ankau min servante iomete.
Li poste denove haltis kaj la...ceremonio ripetig'is g'is la elc'erpig'o de
la rizoto. Sama estis la disvolvig'o pri la aliaj pladoj de tiu agrabla
vespermang'o, ankau ric'igita per interesa konversacio danke al la
reciproka scivolemo. Ni farig'is amikoj kaj li estis nia gasto aliajn fojojn.
Ankau la c'efa problemo, pri la laboro, bons'ance solvig'is sufic'e rapide,
danke al iu samideano projektisto por konstruentrepreno kiu sukcesis
konvinki g'ian estron doni laboron al nia amiko en konstruejo ekster la
urbo, do en trankvila kaj kampara loko kie la kontroloj estas tre maloftaj,
kaj estas ec' sufice komforta barako por vivi.
Do, nia amiko forgesis la stacidomon kaj malaperis en la kamparo. Escepte
de la tago de nia semajna kluba vespero: ne gravis c'u en la programo oni
antauvidis filmeton au ludon, literaturan au amuzan prelegon. Tuj post
malfermo de la pordo, jen li, ridetanta, kiu eniras kaj salutas la
c'eestantojn per sia tre korekta esperanto.
-"Kio estas en la c'ivespera programo? Ha, bone! Mi sidig'as kaj
auskultos."- Fakte li c'iam preferis pli auskulti ol paroli. -"Sed kiel vi
atingis la urbon?"- oni demandis al li la unuajn fojojn. Kaj li: -"Iu mia
laborkamarado log'as c'i tie kaj mi veture kunvojag'is kun li. Krome ni
interkonsentis ke morgau matene, reirante al laborejo, li kontrolos c'u mi
eventuale c'eestos en preciza vojforko flanke de la stacidomo. Tiuokaze ni
revenos kune al laborejo. Do, nenia problemo!"- Ha, ne! Nun oni scias ke
stacidomo signifas benko, risko de ia kontrolo... -"Ne, mi mem akompanos
vin al via log'ejo en kamparo, kiam la vespera programo finig'os"-. Sed c'e
nia klubo estis kutimo malfrui kaj fermi la kunvenojn post noktomezo. Li
c'iam atendis trankvile, eventuale legante informojn en la disponebla
esperanto-gazetaro, dum la aliaj c'eestantoj, post la oficiala programo,
sin ekdedic'adis al pli personaj interesoj. Finfine, en la nokto, jen la
ekveturo post iom da formala bone edukita rezisto: -"Mi ne volas g'eni vin,
mi petas, mi povas profiti de mia laborkamarado. Mi estas tre dankema se vi
povas min akompani g'is la stacidomo ...ja tio sufic'as"-.
Kompreneble post duonhoro ni estis veturantaj ekster la urbo, laulonge
larg'a kaj preskau senhoma s'oseo, kun oftaj altaj spaliroj da arboj,
kelkfoje sub la luno kaj kelkfoje sub la pluvo. Post pluraj kilometroj, jen
dekstre malluma vojeto kaj poste en arbareto la konstruejo en senarba
esplanado, kun sufic'e da h'aoso pro la c'eesto de konstrumaterialoj, iloj,
ujoj... Je la fono, dekstre, lia barako.
Estis kutimo halti kaj stopi la motoron por rapide kompletigi la
interparoladon kiu dauris la tutan vojag'on, antau la fina inters'ang'o de
salutoj: - "G'is la revido baldau" - au -" Dankon! G'is la venonta fojo!"-
Verdire la elc'erpo de la interparolado komencita dumvojag'e farig'is
semajnon post semajno c'iam pli malrapida. Nia amiko estis tre vigla kaj
iniciatema: lia fantazio ofte kuradis antauen, transformante au
reprilaborante c'iujn kaptitajn informojn. Li ne nur diligente lernis novan
laboron sed ankau alkutimig'is al tute malsama vivmaniero.
Iun nokton li abrupte alfrontis novan problemon -"Kara amiko, mi audis ke
en Italujo la laboristoj rajtas ricevi, kune kun la salajro, la ... kiel
oni tradukas en esperanton 'assegni familiarì? C'u eble 'porfamilia
krompagò? Mi ne scias, sed estas grave ke la laboristoj ricevas ilin se
ili havas propran familion. Kaj mi hejme havas familion. Do, ankau mi
rajtus ricevi tiun monon. Lau vi, kiu kiel italo plibone konas leg'ojn kaj
procedurojn, kion mi devas fari por atingi la celon? C'u sufic'as peti ilin
al la entreprenestro?" - Ne estis facile klarigi al li ke li revas.
-"Sen pritrakti kelkajn detalojn kaj klarigi al vi kial ne c'iuj italaj
laboristoj rajtas ricevi porfamiliajn krompagojn, vi simple ne povas ilin
pretendi ankau se vi eventuale havas la lauleg'ajn postulitajn kondic'ojn.
Kial? Simple! Lauleg'e, Jaroslav, c'i tie vi ne estas laboristo, sed
turisto kun provizora enirpermeso por partopreni en Kongreso kaj viziti iom
da Italio. Estas krimo kas'e labori sen lauleg'a rajtigilo, sen asekuro,
sen pagi impostojn, vi kaj la firmao, k.t.p. Se oni malkovrus tion, vi kaj
precipe la firmao havus problemojn kaj kondamnojn. Por resumi: vi, kiel
laboristo ne ekzistas!"- La amiko ne konvikig'is kaj insistis: -"Sed la
entreprenisto scias ke mi laboristo ekzistas kaj li ec' estas tre kontenta
pri mi kaj mia laboro. G'uste antau du semajnoj li propravole iomete
plialtigis mian salajron!"- Necesis unu horo kaj kvin cigaredoj por
duonkonvinki Jaroslav'n forlasi la esperon.
Alian nokton li demandis pri alia sia intenco: -"Mi sufic'e bone gajnas
kaj, danke al mia vivmaniero c'i tie, mi ankau sufic'e bone s'paras. Mi
volus ac'eti neluksan auton. G'i faciligos al mi la transporton hejmen de
la varoj kiujn mi ac'etos, kaj nun g'i jam estus helpilo por miaj movig'oj.
Mi volas g'in ac'eti pagante poparte monate, c'ar mi ne posedas la tutan
sumon. Miaj laborkamaradoj asertas ke tio c'i estas ebla c'ar, se iu ne
havas rezid-ateston, sufic'as ke li provizore loku sian rezidejon c'e
Automobila Klubo por finpritrakti c'iujn burokrataj'ojn, k.t.p. C'u vi
povas helpi min....."-
Estis terura tasko komprenigi al li ke neniu vendisto povas, kaj ec' se li
povus ne riskas, vendi kredite auton sen garantioj al nekonata
eksterlandano kiu morgau povus malaperi. Mi revenis hejmen je la tria nokte.
Pri la someraj libertempoj la problemo solvig'is per si mem c'ar la firmao
haltigis la laboron dum deko da tagoj, tamen pagitaj, kaj li profitis la
okazon por translokig'i de la barako al pli komforta log'ejeto en apuda
vilag'o. C'iam kas'e.
Mi ne estis en Italio kiam la situacio abrupte ruinig'is c'ar iun tagon
Jaroslav montris al Vito sian pasporton sendendan al la ambasadejo en Romo
por prokrasti la c'eh'oslovakan elirpermeson kaj Vito malkovris ke nia
amiko tute ne interesig'is pri la restadpermeso en Italio, jam de pluraj
monatoj eksvalidig'inta. Tiam la situacio por la neregululoj c'e ni ne
estis tiel tolerema kiel numtempe: la neregululo, ec' pli se el komunista
lando, malkovrita okaze de kontrolo, tiam ege pli severa kaj ofta, estis
nepre sendenda al koncentrejo apud Trieste. Bons'ance Vito, danke al iu sia
grava amiko, sukcesis havi rendevuon kun la prefekto kaj konvinki lin ke
Jaroslav eraris neintence pro nescio de italaj lingvo kaj leg'o. -"Kie li
log'is dum tiuj c'i monatoj? Vidu, estimata prefekto, ni esperantistoj
estas tre gastemaj: kelkajn tagojn en Romo, aliajn en Milano, Pistoja,
Bolonjo, en .....ec' du-tri foje revenante al sama urbo. Per kiuj
monrimedoj li vivis? Ne estis vera problemo c'ar vidu, estimata prefekto,
ni esperantistoj estas ne nur tre gastemaj, sed ankau sindonemaj. Do, en
Torino, en Romo, Milano, Pistoja...c'iam...."-
Fine la prefekto kompreneme konsentis: -"Mi ne insistas, kvankam mi ne
konas lin. Sed li havas kvardekok horojn por transpasi la italan
landlimon."- Kaj tio okazis.
Kiam mi revenis hejmen Vito transdonis al mi leteron de Jaroslav kun kelkaj
petoj pri nesolvitaj problemetoj c'e sia log'ejeto, dankoj kaj salutoj kaj
.... informo pri lia granda lasta c'agreno: -" Mi ege bedauras c'ar tiu c'i
tuja deviga foriro ne permesas al mi partopreni en la baldaua konkurso
'Piedone kaj Cenerentolà en Vigevano, la fama urbo de la s'uoj, al kiu mi
alig'is. Oni premios, donante tri parojn da belaj mane faritaj s'uoj,
virinon kun la plej malgrandaj piedoj kaj viron kun la plej grandaj. Mi
estas certa ke mi estus venkinta c'ar 58 estas la numero de miaj piedoj.
Mi audis ke pasintjare la venkinto havis la numeron 55.."-

Ermigi Rodari


MIA UNUA UNIVERSALA KONGRESO
de Michela Lipari (Romo)

1978. La Universala Kongreso c'ijare okazos en Varno, Bulgario. Kiel
interese! Mi neniam vojag'is trans la "feran kurtenon" lau tiama esprimo!
Sed vojag'o kostas, junuloj ne disponas je tro da mono. Kion fari?
Komencig'as tamtama alvoko inter konatoj: c'u interesa aventuro? Vojag'o en
Orienta Europo
c'u automobile? Problemoj? Certe jes, sed ni estas junaj,
avidaj je novaj spertoj. Kial ne?
Iom post iom kunig'as grupo da gejunuloj, dek unu, ec' el tri kontinentoj,
kiel decas kiam oni parolas pri esperantista karavano.
Iom post iom decidig'as ankau la tuta programo, c'ar, jes ja, ni estas
esperantistoj, sopiras al kongresoj, al Esperantujo, sed oni devas ankau
kapti la unikan okazon esti en Orient-Europo por konatig'i kun ties
kulturaj'oj. Fine c'io decidig'as.

Do: ni kolektig'u en Trieste, la itala pordo al nekonata mondo kaj ek!
Aventuro komencig'as tra Zagrebo, Beogrado, Nis' kaj en tiama Jugoslavio ni
lanc'is la sloganon "por ke vojo estu autos'oseo ne sufic'as g'in nomi tia!"
Bons'ance ni havis 'indig'enan' gvidanton kaj povis viziti interesajn
lokojn, foje iom kas'itajn tiel ke ne bone dokumentita au malatenta turisto
certe ilin maltrafus. Rigardante tiujn preg'ejojn ni tuj eniris en alian
medion, en alian kulturon, kio pretigis nin por la posta pas'o.
Jen la bulgara limo: jes ja estis vespere c'e alveno kaj nokte c'e ekiro,
sed la prikontrolado ne estis tiom terura kiel supozita. Kaj pluen al Sofio.

Renkontig'o kun esperantistoj, vizito de la urbo, memorfotoj. C'io kiel
decas c'e c'iu turisto. Sed ni rapidis, nia venonta celo estis Veliko
Tirnovo, urbo ne tre konata de "normalaj turistoj", sed ni
ni estas aliaj,
ni estas esperantistoj! Tie estos la junulara Esperantujo. Tie okazos la
IJK! Atentu nunaj gejunuloj! Tiamaj IJK-oj estis iom pli "aventuraj" malpli
komfortaj, sed ne gravis. La studenta hejmo atendis nin. C'e kelkaj etag'oj
akvo ne fluis el la krano, c'irkaue la grundo estis kota, la mang'oj iom

dietecaj. Sed ne gravis. Ni estis tie!

Novaj vizag'oj. Novaj konatoj. Tiam nur ege selektita minoritato povis
partopreni Esperanto-kongresojn en Okcidento! Ni - mia tiama kunulo kaj
nuna edzo kaj mi - amikig'is kun bulgara j'urnalisto, kompreneble
samideano, kiu, por montri sian s'aton, invitis nin al la plej eleganta
(c'u nura?) urba kafejo. Li komplotis iom kun la kelnero, kiu portis al ni
fres'an trinkaj'on en anonima, netravidebla kruc'o kaj li sufloris al ni
orgojlmiene
"estas kokakolao!"
Ni ne kurag'is diri ke ne c'iuj okcidentanoj s'atas g'in, ke ni neniam g'in
trinkis! Li tiom fieris, kaj certe elspezis tiom da mono!!!

Kaj pluen, pluen! Ek al Varno! Al la Nigra Maro, al la Verda Tero, al la
Universala Kongreso.
Miloj da homoj. Impona inauguro. Interesaj programeroj. Ec' kvizo. Teama
kvizo! La finalo okazas en la Zamenhof-salono kaj mia teamo gajnas!
Momenton da gloro! Pluraj vizag'oj vidas min. Ekscias ke mi estas italo.
C'u mi tion substrekas pro nacieca fiero? Ne, pro tute alia kialo, kialo,
kiun mi neniam forgesos.

Kaj jen kio okazis.
Iu mezag'a viro, bulgaro, ne tro alta, alproksimig'as kaj alparolas min:
"Vi estas itala, c'u ne?" "Jes, ja" "Mi havis de jaroj korespondamikon,
italon, kiu log'is en la nordo, en Milano, sed de longa tempo mi ne plu
ricevas de li ajnan vivosignon. C'u vi hazarde
" kaj li lasas la frazon
tiel, s'vebanta en la aero

Mi tuj kortus'ig'as kaj diras ke mi ofte vizitadas la milanan grupon, ke
plurajn mi konas, do se li donas al mi kelkajn indikojn
"Li log'as en
en

strato Modena" "C'u vere? Vi estas bons'anca! Certe temas pri mia amiko kiu
log'as en strato Gustavo Modena. Li estas
. c'u ne?" Kaj diras la nomon.
"Ne, ne" replikas la viro, la nomo estas alia. Atendu. Prenas el la pos'o
la monujon kaj eltiras malgrandan paperfolion, iom flavig'intan, zorge
falditan, de tiom longe faldita ke evidentis la faldoj! Li g'in malfermas,
zorge por ke g'i ne diss'irig'u lau la jam antikvaj faldoj kaj sur g'i
estas skribita la nomo de la korespondamiko, kiu de longe ne respondas la
leterojn el Bulgario.
Mi g'in scivoleme legas: "Pinelli. Giuseppe Pinelli".
Mia sango malvarmig'as. Mi sentas internan tremon kaj restas senvorta! Kion
diri? Kiel diri?

Mi tiam estis juna, ne tro multe konis la movadon. Jes, mi audis ke
Pinelli, tiu Pinelli estis esperantisto. Sed nur en tiu momento mi havas la
konkretan pruvon ke veras la aserto. Ke li estis aktiva esperantisto,
esperantisto kiel multaj, kun bona lingvoscio, kun korespondamikoj tra la
mondo.
Kaj jen unu el ili staras antau mi, rigardas mian vizag'on kaj klopodas
kompreni kio okazas al mia ena mio!
Mi rekaptas mian konscion kaj klopodas iele rakonti al tiu viro, ke en
Italio post la '68-a, estis malfacila soci-politika vivo. La 12-an de
decembro 1969 en iu milana banko, en placo Fontana, okazis atenco, bombo
eksplodis kaj dekoj da personoj estis mortigitaj. Kaj kompreneble la polico
enketis, traserc'is, arestis kelkajn, kaj inter tiuj estis iu anarhisto, iu
Giuseppe Pinelli, kiun oni pridemandis en la oficejo de la policejo, kaj

kaj li mortis pro
falo tra iu malfermita fenestro.

Mi ne scias kiel mi finis mian interparolon kun tiu bulgaro, sed la
okazaj'o porc'iame stampig'is en mia memoro.

Michela Lipari
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia