"Nova Sento in Rete" n. 755 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 755     2011-10-29
> Esperanto: istruzioni per l'uso - Caratteristiche dell'esperanto
> UEA kaj TEJO aktivas che UNESKO
> Torino - Il Centro esperanto cambia giorno degli incontri
> 25 Novembre - L'Esperanto alla radio
> Decembro 2011 - Xanten - Germanio - Jarfine al IF
> Decembro 2011 - Gresillon (F) - Jarfine festi en kastelo Greziljono
> La settimana enigmistica


  Contenuto
Esperanto: istruzioni per l'uso - Caratteristiche dell'esperanto

L'Esperanto è una lingua sia scritta che orale. Il suo lessico deriva
preminentemente dalle lingue neolatine (70%) e germaniche (20%),
mentre la sua morfologia e la sua sintassi appaiono influenzate dalle
lingue germaniche e slave.
Il fatto che i morfemi siano invariabili e quasi illimitatamente combinabili
in parole diverse dà alla lingua tratti che l'accomunano a lingue isolanti
come il cinese, mentre la struttura interna delle parole mostra alcune
affinità con le lingue agglutinanti come il Turco, lo Swahili e il
Giapponese.

*************************************************************************
*************************************************************************

UEA KAJ TEJO AKTIVAS CHE UNESKO

La 36-a sesio de la Ghenerala Konferenco de Unesko estis inaugurita en
Parizo la 25-an de oktobro kaj dauros ghis la 5-a de novembro. Universala
Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954,
partoprenas ghin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj
reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo
Jacomo.

Kiel prezidanto de la Ghenerala Konferenco estis elektita la hungara
Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura
dialogo kaj antauenigo de kultura diplomatio. En sia inaugura parolado la
ghenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: "La defioj de paco kaj
dauripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj
kundivido de scioj. Chio chi postulas pli fortan rolon de Unesko."

La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de
Gvidantoj", kun partopreno de pluraj shtatestroj, pri la temo "Kiel Unesko
kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al dauripova evoluigo?"
Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dedichita
al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri
Kultura Diverseco.

De la 17-a ghis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo
estis "Kiel junularo kondukas shanghon" kaj kiu celis prepari rekomendojn al
la Ghenerala Konferenco. UEA ricevis inviton cheesti ankau ghin kiel
observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara
sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambau partoprenis aktive en la
diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan
diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj
aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan
raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ghi estis preparita antau la
Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroshtatoj de Unesko kreskigi
la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj
nepalpeblan kulturan heredajhon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn,
kiujn UEA kaj TEJO dividas.

----

Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco:
http://www.esperanto-un.org/**dokumentoj/unesko-kultura-**diverseco.html<http://www.esperanto-un.org/dokumentoj/unesko-kultura-diverseco.html>

*************************************************************************
*************************************************************************

Torino - Il Centro esperanto cambia giorno degli incontri

A partire dalla prossima settimana il Centro Esperanto di Torino cambia
giorno degli incontri, dal lunedì al MERCOLEDÌ.

Contestualmente cominceranno anche i corsi di primo, secondo e terzo grado.
Pertanto, a partire da mercoledì 26 ottobre gli orari saranno i seguenti:
- dalle 18:00 alle 19:30 Corsi
- dalle 19:30 alle 20:30 Cena
- dalle 21:00 alle 23:00 Serata sociale

Diego Fiumarella

*************************************************************************
*************************************************************************

25 Novembre - L'Esperanto alla radio

Venerdì 25 novembre 2011 su Radio1 alle 23:10 circa andrà in onda la
trasmissione "10 minuti di…" dedicata all'esperanto, la lingua
pianificata nel 1887 da Ludwik Lejzer Zamenhof. Nata per agevolare la
comunicazione tra i popoli, questa lingua si è arricchita di una propria
cultura - letteraria, musicale, ecc.. - e si propone come strumento
accessibile a tutti e ricco di incredibili potenzialità espressive.
L'interesse verso questa lingua è tutt'altro che spento: il Guinness dei
Primati stima il numero dei parlanti la lingua internazionale, prima
lingua pianificata al mondo, a circa sei milioni. "10' di..." è un
programma radiofonico riservato alle associazioni senza fini di lucro, a
sindacati, partiti e movimenti politici, alle confessioni religiose,ai
gruppi etnici e linguistici e ad altri gruppi di rilevante interesse
sociale.

Massimo Ripani
http://disvastigo.esperanto.it

*************************************************************************
*************************************************************************

Decembro 2011 - Xanten - Germanio - Jarfine al IF

28-a Internacia Festivalo en Xanten
... internacia etoso - renoma arangho - alloga programo

>> Septembra limdato plilongigita ghis 31 oktobro - utiligu la favoran
alighon!

Karaj geamikoj,

Ni plilongigis la limdaton de favora aligho ghis 31 oktobro 2011.
Bonvenon al vi, festu novjare kun ni, ghuu la etoson en la 28a IF !

IF estas tradicia arangho por familioj kaj plenkreskuloj kaj okazos en
Xanten, urbo proksima al la nederlanda limo. Ni celas personojn kiuj uzas la
lingvon, por partneroj ni antauvidas paroligan kurson.

La klerigejo estas renovigita porfamilia hotelo, pligrandigita en 2010. Niaj
kotizoj inkludas tri manghojn tage, la loghigon en chambroj kun dusho kaj
necesejo - kaj la tradiciajn silvestrajn bufedon, balon kaj novjaran
brunchon!

Ni preparos interesan programon: partoprenu dumtage en prelegoj pri kadra
kaj aliaj temoj au paralele en kursoj kaj promenoj. Ni antauvidas variajn
distrajhn ofertojn por la vesperoj. En nia nunjara kadra temo ni prezentas
al vi Benelukson - kun informoj pri la najbaraj statoj Belgio, Nederlando
kaj Luksemburgio.

En nia tuttaga ekskurso (fakultative, 30 dec 2011) ni vizitos autobuse la
najbaran Nijmegen, la plej malnovan urbon en Nederlando - jam en 2005 ghi
festis sian dumil-jarighon. Konatighu kun la urbo kaj partoprenu duhoran
krozadon sur rivero Waal, inkluziva estas krespa tagmangho sursipe.

Nia IF-gastejo ‘Knajpo’ atendos vian ciutagan (kaj noktan) viziton, ghuu la
‘faman trinkejon en Esperantujo’, niajn diversajn bierojn, vinojn kaj
koktelojn, kapuchinon, kafon kaj kukon ... plus nian konatan IF-etoson.

Alveno Xanten: Plej proksima (kaj rekomendinda flughaveno estas Düsseldorf.
Trajnveturantoj: veturu per rapidtrajnoj al proksima Duisburg (same el
Düsseldorf) kaj daurigu per regiona trajno al Xanten. El regiono Nijmegen
veturu perbuse tra germana Kleve. Alveno per auto: ni preparis superrigardon
en nia interreta subpagho "rekomendoj" (atingebla el la startpagho). Elektu
konvenan autososeon kaj alvenu senstrece ...

Partoprenu en internacia rondo de 120 - 160 personoj el 20 landoj.

Alighintoj: Tria Informilo sekvos en novembro, kun informoj pri enurba
veturo kaj restado.

Vizitu niajn interretajn paghojn kaj legu aktualajn informojn:
www.internacia-festivalo.de

HDP / Hans-Dieter Platz (organizanto)

Se vi ne deziras ricevi niajn informojn, bv. skribi al ni.

--
jarfine al IF 28-a IF en Xanten

Alighstato 82 personoj el 13 landoj
Retposto HDP at internacia-festivalo.de
Interreto www.internacia-festivalo.de

IF-anoj varbas geamikojn:
vi kaj la novaj gastoj ricevos rabatokuponon

*************************************************************************
*************************************************************************

Decembro 2011 - Gresillon (F) - Jarfine festi en kastelo Greziljono

Pasigu memorindajn tagojn post Kristnasko ghis la franca lernejokomenco en
gaja etoso, kun novaj amikoj, en belega loko, kun interesa programo.
Venu kun bonaj geamikoj au via tuta familio, ech se ne chiu parolas Esp-on.

Gustumu francajn frandajhojn, francan kulturon, kastelajn fantomojn.
Post la silvestra festeno, dum maskobalo, dancu kun tiaj fantomoj:
http://gresillon.org/spip.php?**rubrique26#sal<http://gresillon.org/spip.php?rubrique26#sal>

Jarfina FESTEego kun Silvestra FESTeno,
de mardo 27-a de decembro ghis lundo 2-a de januaro 2012
Eblas cheesti nur la silvestran semajnfinon.

La oktobra limdato plilongighis ghis fino de oktobro, utiligu favoran prezon
por 5-6-taga restado!

nia ret-adreso: kastelo at gresillon.org
nia ret-paÄ aro: www.gresillon.org

La fama Esperanto-kastelo esperas pri via vizito.
Bonvenon en Greziljono!

*************************************************************************
*************************************************************************

La settimana enigmistica

La "Settimana enigmistica" in edicola in questi giorni pubblica il
contributo di una lettrice che - proponendo il suo quesito e la relativa
risposta - ha guadagnato 15 euro.
La rubrica si chiama "Perché...?" e la domanda proposta dalla lettrice
Silvia Cetti è stata: "Perché l'esperanto si chiama così?".

Carlo Sarandrea
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia