"Nova Sento in Rete" n. 760 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 760     2011-12-02
> Esperanto: istruzioni per l'uso - Esperantisti, guerra fredda e
informative segrete
> 2 dicembre 2011 - Ancona - Premio "Zamenhof - Le Voci della Pace"
> Kio postrestas … Pri la pasinta Universala Kongreso
> Il Congresso Nazionale di Torino e il Festival Giovanile del 1992 sul TGR
della Valle d'Aosta
> La esperanta gazetejo


  Contenuto
Esperanto: istruzioni per l'uso - Esperantisti, guerra fredda e informative
segrete

Gli esperantisti sotto Stalin furono decimati, di quelli croati dopo la
guerra e l'occupazione tedesca rimasero vivi solo due su tre (vd. Eseoj
memore al Ivo Lapenna, il contributo di Zlata Flego), in Giappone si diceva
"e-istoj estas kiel akvomelonoj: ekstere verdaj, sed interne rughaj"; al
confronto a noi italiani è andata di lusso.

Non è strano che all'epoca della guerra fredda chi mostrava interesse per
i paesi dell'altro accampamento fosse oggetto di informative segrete e
venisse convocato per dare informazioni sulla propria affidabilità
politica. Si può discutere se debbano esistere i servizi segreti, ma se
esistono devono fare il loro mestiere, e come disse non ricordo quale
politico, "In Italia opera uno dei migliori servizi segreti del mondo" (i
maligni interpretarono poi letteralmente tali parole, dicendo che non
alludevano al SISMI italiano, ma ... al Mossad).

Ancora nei primi anni Sessanta ci si preoccupava che il vertice
dell'estraro della TEJO fosse di un presidente, due vicepresidenti e un
segretario, e che di questi quattro due fossero di un accampamento e due
dell'altro in modo da poter firmare e controfirmare lettere di contatto con
le varie organizzazioni giovanili, che allora erano divise a seconda delle
ideologie, tramite due firme di "estraranoj" che appartenessero allo stesso
campo dell'organizzazione contattata.

Carlo Minnaja

*************************************************************************
*************************************************************************

2 dicembre 2011 - Ancona - Premio "Zamenhof - Le Voci della Pace"

Ancona, Teatro Sperimentale
Venerdì 2 dicembre ore 21
Ingresso libero

La Federazione Esperantista Italiana propone:

PREMIO "ZAMENHOF - LE VOCI DELLA PACE"
e
PREMIO "UMBERTO STOPPOLONI - LE INTEGRAZIONI IMPOSSIBILI"
DECIMA EDIZIONE

per il 2011 riceveranno il Premio "Zamenhof" (una scultura di Walter
Valentini):

l'attrice e regista SIMONA MARCHINI per il suo impegno quale Ambasciatrice
dell'UNICEF;

NELLO FERRIERI ed ELISABETTA ANTOGNONI, promotori della Fondazione
CINEMOVEL che porta il cinema nei più sperduti villaggi dell'Africa;

VIOLETTA DE FILIPPO, esperantista non vedente, che da alcuni anni insegna
gratuitamente ai ciechi in Etiopia.

Il Premio "Stoppoloni" è assegnato a PEZZI DI RICAMBIO, un'associazione che
attraverso la pratica della musicoterapia in un'orchestra, aiuta a
risolvere situazioni di disagio per persone in difficoltà.

La serata sarà conclusa dalla presentazione de "La Diritta Via" con
Giuliano Turone, il noto ex magistrato (anch'egli esperantista) che
proporrà in forma teatrale una lezione-spettacolo sulla Costituzione
Italiana.

In occasione della Decima Edizione della manifestazione verrà distribuito
gratuitamente agli intervenuti un libro che riassume i dieci anni della
prestigiosa manifestazione.

La Provincia di Ancona, la Regione Marche, il Comune di Ancona,
l'Università della Pace delle Marche, Il Museo Tattile Statale Omero hanno
dato il loro Patrocinio.
Sponsor: Immobiliare Elle e Mariotti Costruzioni.

Al termine è prevista, per chi lo desidera, una cena in un elegante
ristorante di Ancona. Costo E. 22. A causa dei posti limitati è necessario
prenotare telefonando a Daniela Bottegoni, tel. 339/8007222
Per chi intende pernottare suggeriamo due alberghi con i quali si sono
concordati prezzi speciali:
Hotel City, via Matteotti 112 (nei paraggi del Teatro Sperimentale e del
ristorante): camera doppia con prima colazione E. 84; camera singola E. 52.
Hotel della Rosa, in piazza Rosselli (la piazza della stazione
ferroviaria): camera doppia con prima colazione E. 70, camera singola E.
45.
Anche per gli alberghi è opportuno prenotare tramite Daniela Bottegoni.

Si prevede, come sempre, una larga affluenza di pubblico. Si raccomanda
pertanto di presentarsi puntuali in teatro.

*************************************************************************
*************************************************************************

Kio postrestas … Pri la pasinta Universala Kongreso
(Kopenhago, la 23an ­ la 30an de julio 2011).

Malfacilege estas kompreni ghisfunde kio estighas kaj postrestas ene de
partopreninto en UK ­ tio validas aparte, se temas pri unufoja kongresano.
Eblas enfokusigi tion nur post longa kaj profunda pripensado, kvankam ofte
ne tute konscia.
Okazis plurfoje al mi paroladi pri la Kopenhaga UK, en diversaj kuntekstoj,
pli kaj malpli oficialaj kaj formalaj ; chiufoje, la rakonto estis iom
alispeca ol la antaua, diversmaniere akcentita lau la auskultanto au la
auskultantaro. Mi proponas chi tie nur unu ekzemplon pri tio.
La pasintan septembron, enkonduke al mia prelego pri Esperanto, okazinta
che unu el la Torinaj Rotariaj Kluboj, mi alprenis apartan ruzajhon por
klarigi kion oni spertas dum grava E-arangho (kiam mi ne scias kiel
enkonduki formalan kaj oficialan paroladon, mi ofte finfine decidas
lastmomente uzi efikan kaj mirigan elementon): mi farigis al la
cheestantaro “videbligan eksperimenton”. Unue, mi petis imagi grandegan
salonon, gastigantan proksimume 1400 homojn devenajn el 66 landoj; poste,
mi petis imagi la Prezidanton de UEA ­ Baratanon ­ parolantan en lingvo
senpere komprenebla de chiuj cheestantoj; laste, mi petis imagi la
kompletan necheeston, en tiu salono, de interpretistaj kaj tradukistaj
sistemoj kaj aparatoj, tute superfluaj en kunteksto de senpera internacia
interkomunikado kaj interkomprenigho. Tio, kion mi estis jhus priskribinta
­ mi tiam konludis ­ ne estis io sciencfikcia au porchiame forapartigita en
neatingebla estinteco: tutsimple, temis pri la solena inauguro de la
Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Kopenhago dum la pasinta
julio. Mi skizis bildon iomete “pentekostan”, mi agnoskas, sed tio
chiuokaze estigis tra la auskultantaro, tute sen ech baza Esperanta kaj
E-movada kono, subitan kaj mirigitan silenton; repripensante tiun gravan
momenton, tamen, mi ekkonsciis kiom profunde kaj kortuse la etoso koncerna
la solenan inauguron frapis min.
Kiuj bone konas min scias kiom mi ploretadis dum la solena kongresa
malfermo ­ kaj, verdire, ne nur tiam …
chiu el ni kutime enprenas kaj memoras, post iu ajn arangho au travivajho,
la plej signifajn aspektojn, kompreneble lau sia vivsperto: tio validas
aparte por UK, dum kiu oni ricevas multege da instigoj kaj sugestoj, iel
selektendaj, chefe por efike memori kaj poste rakonti tiun nekredeblan
E-sperton.
Evidentis al mi, devena el universitato kaj definebla kiel “kandidata”
universitata esploristino, la aparta taugeco de Esperanto kiel lingvo por
scienca komunikado, per kiu konkrete eblas efikan disvastigon de esploradaj
rezultoj kaj intersangon inter diversnaciaj kaj diverslingvaj akademiuloj
kaj esploristoj. Tio estas autenta banalajho, eble komentus, indulge
ridetante, pli sperta esperantisto. Tamen, por mi temis pri kompleta
novajho.
Antau la UK, ekzemple, mi tute ne konis la agadon de Internacia Kongresa
Universitato (IKU), kiu kolektas diverslingvajn, diversnaciajn kaj
diversfakajn esploristojn kaj akademiulojn, kiuj, dum la Universalaj
Kongresoj, elmontras al la esperantista scienca komunumo la rezultojn de
siaj gravaj esploradoj; same, mi finfine konis pli profunde kaj klare la
agadon de Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino (AIS),
alpreninta jam de longe la lingvon internacian apud lingvoj tradicie uzataj
por scienca komunikado (franca, angla, germana, itala) kaj konsistanta el
esploristoj kaj akademiuloj el la tuta mondo.
La graveco de senpera kaj efika scienca komunikado chiam estis ­ kaj ech
nun estas ­ tikla problemo por mi, char mi ighis pli kaj pli sentema kaj
atentema pri tiu chi temoj dum mia ghisnuna mallonga sperto kiel
universitata esploristino; fakte, mi bone memoras kaj chiam memoros la
kutimajn interkomunikadajn kaj interkomprenajn malfacilajhojn dum
universitataj kongresoj, ne nur naciaj sed ankau kaj chefe internaciaj.
Estas superflue aldoni kaj substreki ankoraufoje kiel Esperanto povus solvi
tiajn problemojn. Revenante al mia sperto dum UK, la prelegoj okazigitaj
fare de AIS kaj IKU tute entuziasmigis kaj absorbis min, tiom ke mi fojfoje
preskau forgesis mangheti ion … Kiam io allogas min, estas malfacilege
malproksimigi min de tio.
Krom pri scienca komunikado, mi aparte interesighas pri instruado; mi iom
spertighis kiel instruistino en universitato, sed mi chiam deziris
ekinstrui kaj instruadi Esperanton, tiom ke dum tiu chi jaroj mi trejnighis
­ kaj trejnighas ­ por plene realigi tiun chi deziron.
La daura cheesto kaj agado de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
(ILEI) estis fruktodona okazo por pliprofundigi miajn konojn pri pluraj
temoj kaj koni utilegajn ilojn, koncernajn kaj la instruadon, kaj la
porinstruistan trejnadon. La Tago della Lernejo, unutaga renkontigho
dedichita al instruadaj temoj, malfermis
al mi konendajn kaj konindajn horizontojn, pensigaj kaj instigaj al
plibonigo kaj perfektigo de chiu ajn estonta ­ au estanta ­ instruisto.
Krome, mi partoprenis en la publika kunsido de Akademio Literatura de
Esperanto, en la 34-a Esperantologia Konferenco, en la Terminologia Forumo
(tre utila por kompreni la parolkreadajn reagojn de Esperanto fronte de la
interreta lingvo, tute angledevena), kaj samtempe mi ne maltrafis la
prezentadon de la Libroj de la Tago kaj la renkontighon de la redaktoro de
la oficiala organo de UEA Esperanto kun la kutimaj legantoj ­ kunsidon
elpensitan por plibonigi la revuon mem per eventualaj sugestoj kaj konsiloj
flanke de la legantoj mem.
Tamen, mia UK-sperto inkluzivis ankau pli malpezajn sed same gravajn kaj
richigajn momentojn.
Fakte, vespere okazis pluraj koncertoj, kaj en la kongresejo (mirinda estis
la koncerto de la itala muzikgrupo Rêverie/Revado), kaj aliloke en la urbo
(kiel okazis en la charma etoso de Island Brygge, kie alternis la plej
famaj E-artistoj; la teatrajho “Dek tagoj de Kapitano Postnikov”, eltirita
el la romano de Mikaelo Bronstejn kaj majstre enscenigita de la rusa aktoro
Sasa Pilipovich, chefrolulo de tiu chi kortusa kaj emocia historio pri
E-aktivismo; mi spektis la mallongan filmeton “La universala lingvo”, kiu
reiras la historion de la E-movado kaj substrekas la gravan rolon de
Esperanto kiel lingvo de paco kaj unuigho inter la popoloj; laste, la
Internacia Arta Vespero, dum kiu elmontrighis la artaj talentoj de pluraj
kuraghaj amatoraj voluntuloj, chiam laudindaj ­ kvankam ne chiam tiom
virtuozaj …
Aparte menciindas la Kongresa Aukcio, sprite direktita de la fama kaj
altestimata profesoro Humphrey Tonkin. Miaopinie, la plej amuziga momento
estis la propono de naztuko kiel “konversaciigilo”: efektive, diris la
profesoro ­ metinte tiun naztukon sur sian kapon ­, imagu kiom da
potencialaj konversacioj povus estighi el la demandoj de scivolemuloj, kiuj
nepre demandos al vi kion vi faras kun naztuko sur via kapo!
Mi opinias ke en UK oni ne simple partoprenas: oni mergighas en ghin, en
ghian nekutiman etoson, kie la normala tempa disvolvigho kaj la spaco mem
iel suspendighas.
Oni renkontighas kun malnovaj kaj novaj geamikoj ­ ofte konataj ghis tiam
nur interrete ­, kaj kune kun ili oni plene vivas tiun chi gravegan
E-aranghon. Eble, kaj preskau sendube, la plej grava.
La UK estas definebla kiel mondo kiu sin turnas kaj komunikas
diversmaniere, lau la agho kaj la interesoj de la partoprenantoj: ekzemple,
mi rilatas al la Junulara Universala Kongreso (JUK), junulara kongreso
paralela sed daure integrighanta kun la UK mem, kaj al la Internacia Infana
Kongreseto, kiu kolektas gefilojn de esperantistoj, kaj permesas al ili
pasigi lernigan kaj amuzigan kongreseton, tajloritan laumezure por ili.
Malfacile estas forlasi la UK-kongresejon ­ eble, temas pri la plej granda
malfacilajho renkontebla, kiam oni partoprenas en tiu chi evento. Post la
solena fermo de la kongreso ­ multe pli kortusa ol la inauguro, se eblas
imagi tion ­ kaj post la multnombraj salutoj, mi longe restadis en la
kongresejo, tute nekapabla foriri kaj reveni hejmen.
Multe helpis min, dum la malghoja forira momento, la saghaj kaj trafaj
paroloj de Nepala amiko, kiu diris al mi: “Inter esperantistoj oni neniam
diras: Adiau. Oni simple diras: ghis revido”.

Maria Rosaria Spanò, Torino

*************************************************************************
*************************************************************************

Il Congresso Nazionale di Torino e il Festival Giovanile del 1992 sul TGR
della Valle d'Aosta

In occasione del congresso nazionale di Torino, il TGRegionale della Valle
d'Aosta ha mandato in onda l'interessante servizio disponibile presso
<http://www.youtube.com/watch?**v=FARp5i_UE2c<http://www.youtube.com/watch?v=FARp5i_UE2c>
>http://www.**youtube.com/watch?v=FARp5i_**UE2c<http://www.youtube.com/watch?v=FARp5i_UE2c>

Segue anche un servizio realizzato dal medesimo TGR in occasione del
Festival Giovanile del 1992.

Fonte: Giulio Cappa

*************************************************************************
*************************************************************************

LA ESPERANTA GAZETEJO

Gazetejo.org kunigas informojn pri esperantaj gazetoj. Ghi ebligas uzantojn
ghui plej diversajn esperantajn gazetojn kaj estas ankau ilo por
gazet-redaktistoj kaj verkistoj reklami pri siaj gazetoj kaj profitigi sian
gravan kaj laudendan laboron al la tuta esperantistaro.

Esploru ghin: http://gazetejo.org
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia