| | Reta bulteno "Nova Sento en Reto" |
Nova Sento en Reto estas nuntempe la plej rapida kaj disvastiĝinta informilo de la italia Esperanto-movado.
Temas pri retpoŝta bulteno tute senpaga, kiu ĉefe celas kunligi kaj kunordigi italiajn movadanojn, sed ja ankaŭ utilas al eksterlandaj scivolemuloj kiuj volas plilerni pri Esperanto-agadoj en Italio aŭ al tiuj, kiuj volas efike informi la italan E-komunumon pri siaj iniciatoj.
La bulteno estas parte itallingva, parte esperantlingva, laŭ la plaĉo de la sendinto de la unuopaj artikoloj. Ĝi eldoniĝas plimalpli ĉiusemajne.
NSIR estas servo de Itala Esperanto-Federacio kaj Itala Esperantista Junularo, komencita en 1997 kun duflanka celo: kunordigi esperantistojn per rapida kaj fleksebla informilo, kaj provizi utilajn informojn al tiuj kiuj ĵus ekkonis la movadon.
Ĉiu rajtas peti publikigon de siaj anoncoj, artikoloj aŭ aliaj kontribuaĵoj, kondiĉe ke ili rilatu la Esperanto-movadon. Oni aparte bonvenigas kunordigajn anoncojn ("Mi vizitos Italion kaj ŝatus prelegi ĉe Esperanto-grupo", "mi ĵus moviĝis al itala urbo por studi/labori kaj ŝatus ekestigi Esperanto-grupon tie"...) kaj anoncojn pri Esperanto-aranĝoj aŭ renkontiĝoj. Eblas kontribui kaj en la itala, kaj en Esperanto.
La senditaĵoj estu nepre mallongaj.
Mi deziras aliĝi la senpagan bultenon "Nova Sento en Reto". Miajn personajn datumojn prizorgos Itala Esperantista Junularo, kiu rajtos ilin uzi por dissendi informojn pri siaj agadoj, sed neniel rajtigos ilian uzadon ekster la asocio.
Eblas trafoliumi perrete laŭjaran indekson de la pasintaj elsendoj de "Nova Sento en Reto", aŭ esplori la arĥivon per serĉilo. La serĉilo estas utilega kaj facile uzebla ilo por ĉiuj tiuj, kiuj interesiĝas pri la historio de la Esperanto-movado en Italio dum la lastaj 15 jaroj.
La arĥivo entenas ĉiujn elsendojn ĝis la numero 682 de 2010-04-18.
|
|
|