• Itala Kongreso de Esperanto |
| | Semajno de Kulturo Internacia (SKI) |
Semajno de Kulturo Internacia (Semajno de Kulturo Internacia) estas nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj, unuafoje okazinta dum aŭtuno 2008 (ekde ĵaŭdo la 18-a ĝis merkredo la 24-a de septembro) en la ĉirkaŭaĵoj de la toskania urbo Pizo (jes, tiu de la klinanta turo!).
Sinteze, urbestroj de ses urbetoj de la tiel nomata Piza Monto (San Giuliano Terme, Cascina, Vecchiano, Calci, Buti, Vicopisano) invitis 25 junajn esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno en siaj urboj por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj studentoj kaj al la loka junularo ĝenerale. Ili pagis ĉion surloke (de alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, moviĝoj), interŝanĝe de tiu "kultura laboro".
Disponeblas:
• La oficiala afiŝo de SKI 2008 (en la itala);
• La faldfolio disdonata de la lokaj komunumoj (en la itala);
• La raporto de IEJ post la fermo de la iniciato (en Esperanto).
Momente, ankoraŭ ne eblas antaŭvidi kiam kaj kie okazos la venonta SKI. Se vi deziras partopreni, nepre revizitu nian paĝaron post iom da tempo, aŭ kontaktu nin per retpoŝto!
|
|
|