La ĉefa italia junulara Esperanto-renkontiĝo, kies celgrupo aĝas malpli ol 35 jaroj (sed ja rajtas aliĝi ankaŭ centjaruloj!), estas Internacia Junulara Festivalo (IJF), sestaga aranĝo kiu okazas ĉiujare dum la Paskaj lernejaj ferioj en malsama italia urbo.

IJF estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en tuta Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo de amikemo, ĝuado, malsameco-respekto.

Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun italianoj kaj eksterlandanoj. Eblas partopreni kiel plenpaganto aŭ memzorganto.

  • Ĉiujare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas, laborgrupas.
  • La distra programo pritrakteblas en programeroj dumtagaj kaj dumnoktaj.
  • Dumtage eblas elekti kursojn pri dancado, pentrado, memdefendo, kaj tiel plu.
  • Ĉiam okazas kursoj pri la itala, Esperanto kaj aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresintoj.
  • Dum la vespera programo okazas koncertoj, teatraĵoj, internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, kaj tiel plu.
  • Krome funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo.
  • Fine, helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vizitigi la plej allogajn turismajn belaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime oni eskursas unufoje duontage kaj unufoje tuttage.

Kiel konate, nenio estas farenda dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon!

La 45-a Internacia Junulara Festivalo okazos en Piani di Luzza (Udine) de la 13-a ĝis la 19-a de Aprilo 2022-a. Ni nuntempe laboras por trovi taŭgan ejon. Tuj kiam eblos, ni anoncos ĝin. Sekvu la novaĵojn en nia retejo aŭ en niaj socimediaj kanaloj por resti ĝisdatigita pri tio!