Internacia Junulara Festivalo 2022
Post du jaroj da neevitebla paŭzo, finfine revenas unu el la plej gravaj kaj mojosaj junularaj esperantistaj kunvenoj en Eŭropo, la Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de la Itala Esperantista Junularo (IEJ).
Ĉi-jare la Festivalo vin portos al malkovro de itala regiono, kiu de 15 jaroj ne plu gastigis IJF-n, rande je landa kaj lingva limo: Friulo-Venecio Julia. Regiono tre alloga por sportaj kaj promenemaj personoj, por bongustuloj kaj kulturŝatantoj, tutcerte proponos al vi nekredeblan restadon.
Dum la pasksemajno, de la 13-a ĝis la 19-a de Aprilo 2022-a, ni kuntravivos sep tagojn en mojosa, komforta, varma, sportema kaj gastema konstruaĵo: Bella Italia Dolomiti.
Facile atingebla buse aŭ aŭte, kunligota al la internaciaj flughavenoj de Venecio, Triesto kaj Trevizo, interalie, de nia busa servo, Bella Italia Dolomiti estas konstruaĵo perfekta por gastigi la IJF-programerojn: prelegojn, lecionojn, ludojn, kunvenojn, koncertojn, diskutrondojn kaj tiel plu. Krome, ĝi havas plurajn sportokampojn kaj 25-metran naĝejon disponeblajn de la partoprenantoj! Kiel ĉiujare, la Internacia Junulara Festivalo elstaras pro la varieco de sia programo, kutime distingebla en tri malsamaj kategorioj:
- Tema programo. Kreita ĉirkaŭ la temo elektita de IEJ por ĉiu festivalo, riĉa je prelegoj, laborgrupoj kaj seminarioj;
- Turisma programo. Forta je la ekskursoj duontaga kaj tuttaga kiuj celas montri al la partoprenantoj la plejbonon de norda Italujo;
- Distra programo. Malhomogena kaj plurfaceta, konsistas je ĉiu nerilata al la oficiala programo, kiel ekzemple ludoj, dancoj, internaciaj vesperoj, koncertoj kaj diskejo subtenataj de la trinkejo (por diboĉemaj mojosuloj) kaj de la gufujo, ejo je paco kaj malstreĉo por ŝatantoj de babilado kaj varmaj trinkaĵoj.