Festivalejo
La feria vilaĝo Bella Italia Dolomiti en Piani di Luzza estas grandioza loĝeja komplekso en Dolomitoj, proksime de Sappada, germanlingva lingva insulo.
La vilaĝo estas aparte taŭga por naturamantoj kaj por sportemuloj, en valo ĉirkaŭata de belegaj montoj.
Ĝi proponas plurajn tipojn de ĉambro (1, 2, 3/4, 5+-litaj) kaj enhavas ĉiuspecan servon necesan por festivalo: kunvenejojn, restoracion, diskotekon, komunajn salonojn, trinkejon! En ĉiuj komunaj lokoj estas sendrata retaliro.
Kiel skribite, la strukturo estas precipe taŭga por tiuj, kiuj amas sportojn, estante ekipita por ĉiuj ĉefaj endomaj kaj subĉielaj agadoj, havante sportejojn kaj naĝejo. Por tiuj, kiuj preferas bonstaton, estas bonstata centro kun saŭno, turka bano, akvomasaĝa kuvo.
Jen kelkaj el la sportinstalaĵoj:
Ekstere:
- korbopilk-, flugpilk-, tenis-, 5-homa, 8-homa kaj 11-homa futbal-kampoj
- 1 lageto kun kanuoj
- Minigolfo
- pavilono de arkpafado
- grimpmuro
Ene:
- 25-metra duonolimpika naĝejo
- flugpilk-, korbopilk- kaj 5-homa futbal-kampoj
- 300 tatamoj por luktosportoj
La eksteraj sportejoj kaj la naĝejo estos je libera dispono de la partoprenantoj!
Pliaj informoj
La gastejo pretigos bonkvalitajn menuojn, ankaŭ veganajn kaj vegetarajn.
- Adreso. Forni Avoltri - Loc. Piani Di Luzza 33020 (Udine), Italujo
- Koordinatoj. 46.58081, 12.757041
- Telefonnumero. +39 0433/72041
- Retpaĝo. http://www.bellaitaliadolomiti.com/