Nokta programo
JoMo
JoMo (veranome Jean-Marc Leclerq) estas muzikisto kaj poligloto el Okcitanio. Li komencis muziki en 1977-a kaj eklernis Esperanton en 1988-a, post kiam li ekkantis kaj verkas ankaŭ en la lingvo internacia. Li starigis tiam sian propran grupon La Rozmariaj Beboj, kiu konatiĝis komence de la jaroj 1990-aj en la franca alternativa rok-medio kaj turneis en diversaj landoj (ankaŭ Ĉinio), produktis du albumojn kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama Pariza salono Olympia.
Post la disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, la Liberecanoj, kun kiu li surbendigis albumon ĉe Vinilkosmo kaj etabligis sian unuan rekordon pri multlingva koncerto (22 kanzonoj en 22 lingvoj), kiu en 2000-a estis menciita en la Guiness-libro pri rekordoj. Dum la jaroj, li plurajn fojojn koncertis dum nia festivalo.
Ĉijare, lia danciga muziko denove akompanos nin, dum la vespero de la 14-a de Aprilo!
Bluzengaĝiĝo
Clarissa
Internacia vespero
Ĉu vi scipovas kanti, danci, ĵongli aŭ havas alian talenton, kiun vi volas montri al la aliaj partoprenantoj? Ĉu vi volas prezenti kanton aŭ poemon de via lando? Tiam ne hezitu kaj partoprenu en la internacia vespero! Kiel tradicie, ĝi okazos dum la lasta vespero de IJF kaj estos okazo por ĝui la buntecon de la kulturoj kaj talentoj de la partoprenantoj al la festivalo.