Temo
Etaj komunumoj kiel identecaj elementoj
Ĉi-jare finfine reokazos IJF kaj ĝia belega sidejo estos en eta vilago ĉe la nord-orienta montaro de Italio.
Dum ni pasigos intensan kaj amuzan semajnon, inter prelegoj kaj koncertoj, naĝadoj kaj ekskursoj, estus interese pridiskuti la temon de identeco.
La vorto identeco povas havi plurajn signifojn kaj baziĝi sur pluraj aspektoj de ĉies vivo: de lingvo ĝis religio, pasante tra genro kaj nacieco.
Kian pezon havas do la vilaĝo, ĉefe se temas pri eta komunumo, el kiu oni venas? Ni provu eksplori kune la rolon de etaj komunumoj por la formigo de homaj identecoj.