Ekskursoj
Kiel kutime, dum la ĉijara IJF ni organizos du ekskursojn: la unua estos duontaga, dum la dua tuttaga.
Duontaga ekskurso al Tropea - vendredon la 7an de Aprilo Kune ni vizitos la urbon kiu estas inter la plej belaj vilaĝoj de Italio, kaj kies mirindaj plaĝoj kaj akvoj estis agnoskitaj per la blua flago de la Fondaĵo por Media Edukado!
Tuttaga ekskurso al Reggio Calabria - sabaton la 8an de Aprilo Antaŭ ol eniri en unu el la plej antikvaj kaj gravaj urboj de Suda Italio, ni haltos en Scilla por miri la Markolon de Messina, la plej proksiman lokon inter Kalabrio kaj Sicilio. Akirite Reggio Calabria, ni vizitos la Arkeologian Muzeon, kie kuŝas la Bronzoj de Riace, t.e. la famaj statuoj simbolo de la helena movado en la regiono. Post la libera tagmanĝo, ni faros promenadon inter la kulturon kaj historion de la antikva kvartalo de la urbo.
Pliaj detaloj pri la programo kaj pri la ir- kaj revenhoroj estos disdonitaj poste.