Festivalejo
La feria vilaĝo Donna Canfora estos la sidejo de nia Festivalo! La vilaĝo situas inter Palmi kaj Gioia Tauro kaj enhavas ĉion, kion oni bezonas por pasigi feriojn en trankvila medio: krom la personaj loĝĉambroj, la vilaĝo havas parkon kaj diskejon.
La ejo proponas plurajn tipojn de ĉambroj (1, 2, 4-litaj) kaj enhavas ĉiuspecan servon necesan por nia festivalo.
Palmi estas facile atingebla pere de aŭtobuso aŭ trajno kaj estas kunligita pere de ili al la flughaveno de Lamezia Terme, kun vojaĝo de ĉirkaŭ unu horo kaj duono. ATENTU! La plej bona stacidomo por atingi la festivalejon estas tiu de Gioia Tauro.
Pliaj informoj
La gastejo pretigos ankaŭ menuojn veganajn kaj vegetarajn.
- Nomo: Villaggio Donna Canfora
- Adreso: Contrada Scinà 89015 PALMI (RC)
- Koordinatoj: 38°24’08.3”N - 15°52’05.4”E
- Telefonumero: 333 8486812 - 0966 420390
- Retadreso info@donnacanfora.it