Kiel alveni
Informoj pri la festivalejo
- Nomo: Villaggio Donna Canfora
- Adreso: Contrada Scinà 89015 PALMI (RC)
- Koordinatoj: 38°24’08.3”N - 15°52’05.4”E
- Telefonumero: 333 8486812 - 0966 420390
- Retadreso info@donnacanfora.it
Kiel alveni
En tiu ĉi paĝo ni prezentas kelkajn eblecojn por atingi la festivalejon. Konsultu la sekvajn ttt-ejojn por havi pliajn informojn kaj ĝisdatajn horarojn:
- Skyscanner (por la flugoj)
- Trenitalia (por la trajnoj)
La sekvaj itineroj estas la plej konsilindaj laŭ tempo, distanco, komforto kaj ŝparemo. Krom se la malo indikitas, ili validas ire kaj revene.
Aviadile
La plej proksima flughaveno estas tiu de Lamezia Terme. Tamen, aliaj eblecoj estas la flughavenoj de Napoli kaj de Roma. Atingante la flughavenojn de Milano Malpensa, Linate aŭ Orio al Serio, oni povas pluvojaĝi per trajnoj aŭ busoj irantaj al Kalabrio.
Trajne kaj buse
Rekomenditaj trajnkonektoj Por vojaĝi trajne ekzistas pluraj eblecoj por ating Palmi: pere de la trajnoj “Frecciarossa” oni povas ekvojaĝi el la ĉefaj italaj urboj (Milano, Roma, Napoli) ĝis Rosarno, urbo sufiĉe proksima al Palmi.
Elektante aliajn trajnojn, la fervoja stacidomo plej proksima al la Festivalejo estas tiu de Gioia Tauro.
Finfine, vojaĝante per aŭtobuso, ekzistas multaj Flixbus-servoj el la ĉefaj italaj urboj por atingi Gioia Tauro, urbo apuda al Palmi.
Aŭte
Nu, en 2023 vi tutcerte havas poŝtelefonon kun navigilo… Ĉu vi vere estas leganta tie ĉi? 🙂