Kotizoj
Antaŭpagoj
Por ke la aliĝo validu, IEJ devos ricevi antaŭpagon.
La minimuma antaŭpago por la IJF 2023 estas 30 €.
Post la enveno de la antaŭpago, sendiĝos konfirmo pri la disponebleco de lokoj: nur je ĉi tiu konfirmo la aliĝo ekvalidos kaj oficialiĝos.
Kiam oni aliĝos ĉe la kongresejo, necesos prezenti pruvilon de sia antaŭpago kaj identigilon.
Okaze de retiro je la aliĝo, la minimuma antaŭpago ne estos redonita. Se la antaŭpagita sumo estos pli alta ol la minimumaj 30€, oni rajtos ricevi repagon de la kroma kvanto, kondiĉe ke la malĉeesto estos oficiale komunikita al IEJ antaŭ la 20/03/2023.
Oni rajtas transigi sian aliĝon al alia partoprenonto, kondiĉe ke oni prezentos skribaĵon pruvantan tion; la kotizo tamen alĝustiĝos laŭ la nova aliĝinto (periodo/aĝo/loĝlando). Ne eblas transdono de pluraj antaŭpagoj al la sama persono.
Kotizoj
La bazaj kotizoj de la festivalo varias laŭ tri parametroj, ĉi sube klarigitaj:
Loĝlando: La landoj estas disdividitaj en kvar arojn laŭ la Malneta Enlanda Produkto kaj la distanco. La respektivaj kotizoj malpligrandiĝas de la 1-a al la 4-a aro:
- Andoro, Aŭstrujo, Belgujo, Britujo, Katalunujo, Danujo, Finnujo, Francujo, Germanujo, Irlando, Italujo, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monaka Princlando, Norvegujo, Nederlando, San-Marino, Svedujo, Svisujo, Vatikanurbo.
- Ĉeĥujo, Grekujo, Hispanujo, Islando, Kipro, Malto, Portugalujo, Slovakujo, Slovenujo.
- Aŭstralio, Brunejo, Estonujo, Honkongo, Hungarujo, Israelo, Japanujo, Kanado, Kataro, Kroatujo, Kuvajto, Latvujo, Litovujo, Nov-Zelando, Polujo, Singapuro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono.
- Ĉiuj aliaj landoj.
Aliĝperiodo: Oni konsideras du aliĝperiodojn:
- Ĝis inkluzive la 01/03/2023
- Ekde la 02/03/2023 ĝis la komenco de la festivalo La respektivaj kotizoj pligrandiĝas laŭ la proksimeco al la festivalo.
Aĝo: La aĝo de la partoprenontoj dividiĝas en kvar kategoriojn, je fiksitaj tarifoj, kiuj pligrandiĝas kun la aĝo. Infanoj malpli ol 3-jaraĝaj ne pagas kotizon. La aĝon oni kalkulas je la unua tago de la festivalo, kiu ĉifoje estos 05/04/2023.
Ni memorigas krome, ke la partoprenantoj loĝantaj en Italujo, kiuj ne estas membroj de la Itala Esperanto-Federacio (IEF), devos pagi kromsumon, kiu ne estas inkluzivita en la kotizo kalkulita de la aliĝilo, kiel sube klarigite:
Nemembroj
Partoprenanto | Aĝo | Pagenda sumo |
---|---|---|
Ordinara | 25+ | 32 € |
Juna | 0 - 25 | 16 € |
Eblas membrokartiĝo rekte ĉe la festivalejo je la aliĝo, kies kosto estas sube klarite:
IEF-membriĝo
Membroj | Aĝo | Pagenda sumo |
---|---|---|
Ordinara | 25+ | 30 € |
Juna | 0-24 | 15 € |
Ĉiuj, kiuj estas membroj de IEF bezonas pruvilon, kiu atestas la pagon de la membrokotizo al la asocio.
Devenlandoj 1
Aĝo \ Aliĝperiodo | 1 | 2 |
---|---|---|
3-18 | 257 | 272 |
19-26 | 282 | 297 |
27-35 | 302 | 317 |
36+ | 352 | 367 |
Devenlandoj 2
Aĝo \ Aliĝperiodo | 1 | 2 |
---|---|---|
3-18 | 247 | 262 |
19-26 | 272 | 287 |
27-35 | 292 | 307 |
36+ | 342 | 357 |
Devenlandoj 3
Aĝo \ Aliĝperiodo | 1 | 2 |
---|---|---|
3-18 | 237 | 252 |
19-26 | 262 | 277 |
27-35 | 282 | 297 |
36+ | 332 | 347 |
Devenlandoj 4
Aĝo \ Aliĝperiodo | 1 | 2 |
---|---|---|
3-18 | 227 | 242 |
19-26 | 252 | 267 |
27-35 | 272 | 287 |
36+ | 322 | 337 |
La supraj kotizoj estas tiuj bazaj, nome la kotizoj por tuttempa restado dum 6 tagoj. Ili inkluzivas la loĝadon, la manĝojn (de la vespermanĝo de la 5-a ĝis la matenmanĝo de la 11-a de Aprilo) kaj partoprenon al la programo de la festivalo. La kotizo ne inkluzivas la bantukojn, kiuj tamen povos esti luprenataj surloke. Ne estas inkluzivita ankaŭ la turisma impoŝto de po 1.50 € tage (ĝis maksimume 6 €), kiun la regiono Kalabrio pagigas al ĉiuj aĝantaj pli ol 11 jaroj
Okaze de restado daŭranta malpli ol 6 tagojn, la tagkotizo estas po tago kvinono de la respektiva baza kotizo.
La pliaj servoj, kiujn oni ofertas, estas montrataj ĉi-sube:
Servo | Prezo |
---|---|
Kvarlita ĉambro | 5 € / tage |
Dulita ĉambro | 15 € / tage |
Unulita ĉambro | 35 € / tage |
Pliaj manĝoj | 15 € |
Invitletero (se oni aĝas malpli ol 30 jarojn) | 5 € |
Invitletero (se oni aĝas pli ol 30 jarojn) | 10 € |
ATENTU: La invitleterojn oni petu kiel eble plej rapide pro la burokrataj temponecesoj, kiu rilatas al la petoprocezo. Estas ege inde ke kiu petas invitleteron sendu antaŭpage la tutan kotizon, tiel ke estu pli verŝajna la akiro de la vizo. Okaze de neakiro, redoniĝos la diferenco inter la tuta kotizo kaj la endaj antaŭpagoj.
Rabatoj
Por la IJF 2023 estas antaŭviditaj kvar malsamaj tipoj de rabato (krom tiuj pro la stipendioj kaj ĉiuj aliaj interkonsentoj):
- Kontribuo por la programo: Koncernas la partoprenantojn, kiuj proponas kaj mastrumos aktivaĵojn por la programo, tema aŭ netema. Kutime la rabato estas po 10 e por ĉiu horo da kontribuo;
- Kunlaborado al la organizado: Koncernas la partoprenantojn, kiuj helpos la organizantojn por la agadoj por la mastrumado de la festivalo (trinkejo, gufujo, ktp). La rabato estas ĉi tiam kutime decidata laŭ la specifa kazo;
- Subteno de IEJ: Koncernas la subtenantajn membrojn de IEJ. La rabato estas 10%-a;
- Gruprabato: Rabato, kiu aplikiĝas al partoprenantoj, kiuj alvenos tra loka Esperanto-grupo aŭ en grupo pli ol 6-homa. Ĝi varias laŭ la numero da grupanoj.
Por pliaj informoj kaj interkonsentoj, kontaktu nin rekte ĉe iej@esperanto.it.