Tema programo
La temo de ĉijara IJF estas La revigliĝo de Esperanto inter la junularaj sekcioj.
Per ĝi ni ŝatus enkonduki niajn partoprenantojn tra la nuntempa disvastigo de Esperanto inter la junuloj de la tuta mondo.
Dum IJF estos ebleco rekte paroli kun estraranoj kaj membroj de la junularaj sekcioj de TEJO, kiuj dum la lastaj jaroj pli bone sukcesis revigligi aŭ pligrandigi la propran landan movadon, por ekscii per kiaj metodoj ili sukcesis fari tion. Samtempe, la celo estas ankaŭ inspiri aliajn junulojn efektivigi tion ĉi.
Krom TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), intervenos pri la prezentita temo la jenaj junularaj sekcioj, kiuj rakontos la propran sperton ni havos:
- LEJO (Litova Esperanta Junulara Organizo)
- ALEJ (Aotearoa Ligo de Esperantistoj Junaj)
- KEJ (Kataluna Esperanto-Asocio)