Temo
La temo elektita por la IJF 2023 estas “La revigliĝo de Esperanto inter la junularaj asocioj”
La temo de ĉi tiu jaro estis decidita surbaze de la spertoj, kiujn kelkaj IEJ-estraranoj vivis dum la jaro ĵus pasinta; kun la pandemio iom post iom malfortiĝanta kaj la reapero de la eblo vojaĝi tra la mondo por festivaloj kaj kongresoj de Esperanto, multaj homoj kiuj havis la unuajn kontaktojn kun Esperanto pere de interreto povis finfine persone konatiĝi, trovi novajn amikojn aŭ plifortigi la rilatojn kun la jam ekzistantaj.
Tiamaniere oni povis kompreni la kvanton de junuloj vere ĉeestantaj en la movado kaj, sekve de tio, engaĝiĝi en la refondo aŭ plivastigo de la junularaj sekcioj de la propraj landoj, dank’ al la akiritaj spertoj.
Dum la festivalo, oni havos la ŝancon rekte koni la historiojn de multaj de tiuj ĉiu grupoj kaj anoj, kaj kiel ili kontribuas doni al Esperanto gravecon kiu iras trans tiun de simpla lingvo por komuniki.