Jam ekde la fino de la dekoka jarcento ekpublikiĝis en Esperantujo ĉiaj beletraj verkoj: ĉu literaturaj tradukoj (la Dia Komedio, la Biblio, la Kalevala…), ĉu romanoj, ĉu eseoj, ĉu originala poezio.
Itala Esperantista Junularo mem donas al Esperanto-literaturo, jaron post jaro, novajn majstroverkojn. Ni jam esperantigis kaj publikigis kelkajn el la plej elstaraj verkoj de la tuta itala literaturo: temas pri italaj komiksoj, kiujn IEJ (danke al la aktivemo de Daniele Binaghi kaj de la teamo de Projekto RoMEo) strebas esperantigi kaj konatigi tutmonde!
La komiksoj ĝis nun eldonitaj de Projekto RoMEo, kunlabore je IEJ kaj eldonejo Edistudio, jenas:
- Rat-Man (2007), kunlabore kun JEFO, la dua eksteritala traduko (post la hispanlingva) de la komikso. Noto: la kopioj de tiu ĉi komikso elĉerpiĝis.
- Diabolik - La Reĝo de la Teroro (2009), kun Itala Esperanto-Federacio.
- Lupo Alberto (2010), kun Itala Esperanto-Federacio kaj la Esperanto-Centro de Torino.
Krome, Projekto RoMEo publikigis la esperantlingvan komikson Lasta lekcio en Gotingeno, kun tekstoj kaj akvodezegnoj de Davide Osenda. La verko senpage elŝuteblas kiel PDF-dosiero el la retpaĝo de Projekto RoMEo.