ALIĜU AL IEJ!
Ĉiam eblas aliĝi al Itala Esperantista Junularo!
Aliĝo al FEI (kiu aŭtomate implikas aliĝon al IEJ, se vi aĝas malpli ol tridek jarojn je la dato de aliĝo) ebligas:
- Ricevi hejme la ĉiudumonatan revuon de Itala Esperanto-Federacio L’Esperanto, kun la porjunula paĝaro Nova Sento;
- Aliĝi junularajn renkontiĝojn (en Italio kaj eksterlande) je rabatita kotizo;
- Profiti partan repagon de vojaĝkostoj, kaze de partoprenado al Esperanto-renkontiĝoj en specifaj landoj (vizitu la paĝon pri junularaj interŝanĝoj por informiĝi pri la nuntempa listo de landoj);
- Voĉdoni la Estraron kaj la Prezidanton de IEJ.
KOTIZOJ
Aliĝo al FEI kostas 30 eŭrojn, kaj daŭras unu sunjaron.
Sed atentu! Se vi aĝas malpli ol 25 kaj ne 25-jariĝos antaŭ la fino de la jaro, vi rajtas profiti rabatitan kotizon: 15 eŭrojn. Same, se via familiano jam aliĝis FEI, vi rajtas pagi 15 eŭrojn.
Memoru: ĉiam klarigu ĉu temas pri nova aliĝo aŭ pri realiĝo, kaj aldonu vian naskiĝdaton (devigan por ke vi estu konsiderata ano de IEJ) kaj vian hejman adreson (por ricevi la asocian revuon). Laŭplaĉe, aldonu vian retpoŝtadreson.
Obeante la italan leĝan dekreton 196/2003, Kodo pri la pritraktado de personaj datumoj”, kaj de la Eŭropa regularo 2016/679, la datumojn de la asocianoj pritraktos nur la sekreteriejo, por sendi komunikojn kaj informojn pri la agadoj de FEI kaj IEJ.
PAGMANIEROJ
- Bankokonto FEI, IBAN-kodo: IT76 Q030 6909 4451 0000 0007 981.
- Poŝtĉekkonto de FEI, numero 37312204, IBAN-kodo: IT94 O076 0101 6000 0003 7312 204.
Ambaŭokaze, bonvolu kontakti la sekreteriejon (fei@esperanto.it) por sendi viajn personajn datumojn kaj klarigi la elektitan pagmanieron.