La plej demokrata ilo por internacia komunikado.

Ni ne parolas pri la angla, sed pri Esperanto: sukcesa eksperimento kiu, post cent tridek jaroj post la publikigo de sia unua gramatiko, daŭre vivas kaj funkcias kiel ilo por interkultura komunikado por centoj da miloj da personoj en la tuta mondo (du milionoj, laŭ la Encyclopædia Britannicases, laŭ la Guinness-libro de rekordoj).

MALLONGA HISTORIO

Esperanto estas internacia lingvo kreita por plejfaciligi komunikadon inter malsamkultruaj popoloj. Ĝia inventisto, Ludwig Lejzer Zamenhof (1859-1917), publikigis sian ‘lingvo internacia’ nel 1887 sub la pseŭdonimo de Doktoro Esperanto. Hodiaŭ ĝi parolatas fare de du milionoj da personoj en pli ol 100 landoj. Ekzistas miloj da libroj kaj pli ol 100 gazetoj regule publikigitaj.

Sed kio igas Esperanton pli “internacieca” ol la franca, la angla aŭ la rusa?

Erare difinita “artefarita lingvo” (la ĝusta vorto, laŭ scienca vidpunkto, estas “planlingvo”), Esperanto estas specife lingvo por internacia kaj interkultura uzado, tiel ke ties parolantoj povu egale komuniki, ĉar neniu el ili bezonas sian gepatran lingvon.

Uzante naciajn lingvojn kiel internaciaj lingvoj, fakte, ĉiam estos avantaĝita denaska parolanto, kontraŭ la egaleca principo, unu el la fundamentaj homaj rajtoj. Cetere, ne ĉiuj havas la eblecon vojaĝi eksterlanden por atingi akcepteblan nivelon en fremda lingvo. Danke al ties simpla kaj regula strukturo ĉiu ajn povas rapide atingi bonan scipov-nivelon de Esperanto, sen rektaj lecionoj aŭ la bezono vojaĝadi

VIVA LINGVO, VIGLA KULTURO

Esperanto uzeblas lingva viva, por esprimi ĉion, kio esprimeblas per alia ajna lingvo. Ties parolantoj, loĝantaj en la tuta mondo, renkontiĝas dum renkontiĝoj ĉie en la mondo – estas preskaŭ unu ĉiutage! – kie ili praktikas la lingvon kaj progresigas unikan kaj originalan kulturon, per libroj, gazetoj, teatro, muziko. Esperanto estis eĉ elektita de kleruloj: esperanta verkisto, William Auld, ricevis kandidatiĝon al Nobel-premio pri literaturo. Cetere, milo da familio en la mondo uzas Esperanton kun siaj gefiloj, kiuj kreskas dulingve aŭ trilingve.

Esperanto estas senkompare pli rapide lernebla ol nacia lingvo. Eĉ personoj kiuj ne sukcesas parkerigi unu solan vorton en la fremda lingvo dumjare studata en lernejo aŭ en la universitato bezonas nur kelkajn monatojn je studado por akiri fluecon paroli Esperanton.

Cetere, se via celo estas lerni lingvon por ekkoni personojn el diversaj landoj, Esperanto sin prezentas plej taŭga kompare al la naciaj lingvoj, ĉar ĉiuj esperanto-parolantoj lernis ĝin kun la sama celo, kaj ĉar esperanto-parolantoj ekzistas praktike en ĉiu lando.