La kurso KaPe estas unu el la plej konataj retkursoj de esperanto, konsiliita fare de Itala Esperantista Junularo.

Konsistanta je 12 amuzaj kaj interaktivaj lecionoj, provizas al vi asistanton por korekti ekzercojn kaj klarigi viajn ĉiajn dubojn per retpoŝto.

La nomo de la kurso estas la mallongigo de la nomo de Karlos Pereira, fama brazila esperantisto kiu inventis ĝin. Kompreneble, la kurso estas entute senpaga.

Ĉefaj karakterizoj de la kurso:

  • Dek du simplaj kaj amuzaj lecionoj;
  • Persona korektisto je via dispono;
  • Atestilo ricevota je la fino de la kurso.

Se ni konvinkis vin, aliĝu tuj!

Vi ricevos hejme diplomon el Itala Esperantista Junularo.

La diplomo atestas vian bazan konon de Esperanto kaj ebligas vin kandidatiĝi al la kurso de Itala Instituto de Esperanto, kies premio konsistas je senpaga aŭ rabatita partopreno al la Internacia Junulara Festivalo.

Se vi estas liceano, la diplomo valoros kiel kromaj kreditoj.

Se vi celas gajni eŭrop-nivelan lingvoncertigon, KaPe komplete preparas vin al la unuagrada ekzameno de la Itala Instituto de Esperanto, kiu korespondas al A1-nivelo de KER (Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj).

 

Sekve ni kolektis liston de la plej oftaj demandoj de niaj aliĝintoj:

PLEJ OFTAJ DEMANDOJ PRI KaPe KURSO

  • Kiom da lecionoj estas, kaj kian strukturon ili havas?

La kurso havas 12 lecionoj, laŭ progresiva ordo. Ĉiu leciono enhavas plurajn partojn kun tekstoj, ekzemploj kaj interaktivaj gramatikaj klarigoj, vortareto kun la novaj vortoj prezentitaj dum la leciono kaj ekzercoj por fari kaj sendi al la korektisto.

  • Kiom longe daŭras la kurso?

La kurso organizitas por esti mallonga, tamen efika. La tempo kompreneble ne fiksitas, ĉar ĝi dependas de pluraj aferoj, ĉefe sia tempodisponeblo. Motivita studanto kapablus eĉ fini po unu leciono tage, dediĉante duonhoron al ĝi. Ni tamen konsilas ĉiam atendi ricevi la korekton de la ekzercoj antaŭ pluiri la kurson, ĉar ĝi helpas kompreni la erarojn kaj fiksi la regulojn.

  • Kiel funkcias la sendadon de la lecionoj?

Ĉiu leciono enhavas ekzercan paĝon. Se oni elektas ĝin plenumi, kaj oni petis havi korektiston per la Korektanta servo, sufiĉos klaki la butonon en la paĝo por sendi la ekzercojn al sia korektisto. La korektisto, je la fino de la korektadlaboro, informas la informadikan sistemon, kiu sendos retpoŝtmesaĝon kun la korekto (kaj eventualaj komentoj) al la provizita retadreso.

  • Kiu estas la korektisto kaj kial ri utilas?

La korektisto estas persono kiu korektas la ekzercojn de siaj kursanoj kaj helpas ilin klarigante gramatikajn dubojn. Ri ĉiam disponeblas, kaj eblas kontakti rin ankaŭ por ekkoni aliajn aspektojn de la esperanta movado.

  • Kiam mi devas sendi la ekzercojn al mia korektisto?

Ĉiu leciono havas ekzercojn (je la mezo aŭ je la fino). Ili ne estas devigaj, tamen ni konsilar fari kaj sendi ilin al sia korektisto antaŭ pluiri la kurson, por kompreni la erarojn kaj fiksi la regulojn.

  • Estas punkto en la leciono, kiun mi ne komprenas. Kion fari?

Kontaktu vian korektiston. Memoru: li estas je via dispono ne nur por korekti la ekzercojn, sed ankaŭ por helpi vin kompreni la plej bonan manieron por lerni Esperanton.