Duolingo ne estas simpla retejo por lingvolernado: ĝi estas prinĉo de lingvokursoj!

Kreita en 2011, ĝi rapidege kreskiĝis (pli ol 25 milionoj da uzantoj!) kaj nun la oferto konsistas en diversaj kaj multnombraj kursoj de eŭropaj kaj ekster-eŭropaj lingvoj, pere de reta uzant-financita platformo kiu similas al ludo, kie ekz. oni devas kompletigi templimigitajn taskojn, konsideri la tagan kaj semajnan engaĝiĝo, konkuri kun aliaj uzantoj kaj oni helpas unu la alian por lerni lingvojn…kompreneble SENPAGE!

Ekde junio 2015 ankaŭ Esperanto havas sian kurson [1] al kiu jam dekoj da miloj jam aliĝis. Tre bela maniero por komenci!

Duolingo disponeblas, krom per la oficiala retejo, ankaŭ por Android, Apple kaj Windows poŝtelefonoj.

Informoj: Oficiala retejo

 


[1] En la nuna momento ĝi disponeblas nur por angloparolantoj, tamen dume ke la komunumo tradukas ĝin alilingven…kial ne refreŝigi iom da angla?