EKSTERITALAJ ESPERANTAJ RENKONTIĜOJ
Esperanto mojosas ĝuste ĉar ĝi ebligas kontakton al homoj, kiujn vi neniam povintus renkonti sen ĝia helpo.
Tial esperantistoj en la tuta mondo kutimas organizi Ĉiajn renkontiĝojn, ĉu neformalaj, ĉu solenaj, sed ja ĉiam celantaj al reciproka konatiĝo.
- UNIVERSALA KONGRESO (UK)
La plej ampleksa Esperanto-renkontiĝo tutmonde estas Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas ĉiujare en malsama lando, fine de julio, kaj kiun partoprenas plurmiloj da homoj. Ĝia programo enhavas universitatnivelajn prelegojn, kunsidojn de fakaj asocioj, sed ankaŭ amuziĝon, muzikon, teatrumadon kaj (ekde la komenco de la 2000-jaroj) ampleksan porjunulan programon.
Informoj: https://uea.org/kongresoj
- INTERNACIA JUNULARA KONGRESO (IJK)
Internacia Junulara Kongreso estas la porjunula ekvivalento de Universala Kongreso: ĝi okazas ĉiusomere en malsama lando, kutime unu semajnon antaŭ aŭ post UK, kaj ĝin partoprenas plurcent junuloj. Temas pri la plej internacia porjunula Esperanto-renkontiĝ krom amuziĝo, kulturaj eventoj kaj amikumado, ĝian programon konsistigas anka$ kunsidoj kaj diskutoj pri la strategioj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
Informoj: https://www.tejo.org/cause/internacia-junulara-kongreso/
- INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO (IJS)
IJS estas la renkontiĝo organizita ĉiujare fare de la Hungara Esperantista Junularo (HEJ), somore, ĉiam en malsama loko, kutime julie aŭ aŭguste. Ne maltrafindas por ĉiuj someremuoj: krom la gustumadoj je apartaj hungaraj vinoj, la plej interesa kaj tradicia parto de tiu ĉiu evento estas la akvobatalo, urbocentra batalo per akvopistoloj!
Informoj: http://ijs.hu
- FRANCA ESPERANTO SEMAJNO TERURE ORGANIZITA (FESTO)
Unu el la ĉefaj someraj aranĝoj kaj muzikaj eventoj, FESTO estas festivalo por tendejemuloj kiuj amas e-muzikon. Organizita ĉiujare en malsama loko de Francujo aŭ Belgujo, prezentas la plej ampleksan koncertan programon de koncertoj de internaciaj grupoj, kaj esperantistaj kaj neesperantistaj.
Informoj: oficiala retejo nune ne disponeblas
- JUNULARA ESPERANTO SEMAJNO (JES)
JES estas la plej grava jarfina aranĝo, naskiĝita el la unuiĝo de du antaŭaj renkontiĝoj nomitaj IS (Internacia Semajno) kaj AS (Ago Semajno) respektive organizitaj fare de Germana Esperantista Junularo (GEJ) kaj Pola Esperantista Junularo (PEJ).
Nuntempe ĝi okazas je alternaj jaroj en Germanujo kaj Polujo, de la lastaj decembraj tagoj ĝis la unuaj januaraj tagoj, allogas ĉiam centojn da junaj (kaj kompreneble ankaŭ malpli junaj) esperantistoj el la tuta mondo por pasigi kune amuzplenan semajnon kaj kunfesti la novan jaron. Por la unua fojo, la 2015-edicio okazos en Hungarujo!
Informoj: http://jes.pej.pl/eo/
ITALAJ ESPERANTAJ RENKONTIĜOJ
Kiel jam dirite, la ĉefa junulara itala aranĝo estas la Itala Junulara Festivalo, organizita ĉiujare de nia asocio.
Sed la itala scenejo multe plej eventoriĉas, kun pluraj eventoj kiuj okazas en diversaj periodoj.
En tiu ĉi paĝo ni prezentas al vi kelkajn:
- ITALA KONGRESO
La Itala Kongreso de Esperanto estas la plej grava itala e-aranĝo por plenkreskuloj. Tre konata, estas unu el la ĉefaj esperantaj someraj kongresoj kaj ĉiujare ĝi okazas en malsama loko. Tre ofte la lokaj administrejoj, kaj aldone ankaŭ famaj politikistoj kaj kleruloj, partoprenas kaj aldonas siajn kontribuojn laŭ la jara temo.
Por la italaj gejunuloj estas pluraj stipendioj kiuj faciligas la senpagan aŭ rabatitan partoprenon.
Informoj: oficiala retejo
- MONTARA JUNULARA SEMAJNFINO (MJS)
Montara Junulara Semajnfino estas montara aranĝo okazigita unuafoje de Itala Esperantista Junularo dum majo 2009, en la montaroj inter la norditalia regiono Piemonto kaj Svisio, kaj ekde tiam ĉiujara.
La aranĝo estis komence elpensita post la nuligo de la tiujara Internacia Junulara Festivalo pro la tertremo en Abruco, sed daŭrigas la longan tradicion de esperantistaj montgrimpaj eventoj jam multfoje organizitaj en la Alpoj (kaj ne nur).
Malkiel la kutimaj aranĝoj, MJS ne havas programon: ĝi simple estas okazo por renkontiĝi inter geamikoj, en sendependa, internacia esperanta medio, kaj pasigi kune semajnfino tra la montoj, promenante kaj malstreĉiĝante.
Informoj: sekvu nian fejsbukan paĝon por ekscii kiam okazos la venonta edicio!