La Itala Esperanto Federacio, kies junulara sekcio estas Itala Esperantista Junularo, estas senprofita morala institucio kiu okupiĝas pri la diskonigo de esperanto en Italujo.
Ĝi estas fremda, laŭ statuto, al ĉia politika ideologio aŭ religiono kaj naskiĝas kiel federacio inter la lokaj grupoj kaj la fakaj asocioj.

Itala Esperantista Federacio membras en la Universala Esperantista Asocio (UEA), kiu kunordigas la naciajn federaciojn je tutmonda nivelo.

Organo de Itala Esperantista Federacio estas la dumonata revuo L’Esperanto, ricevata senpage de ĉiuj anoj.

La agadoj estas kunordigitaj fare de la Nacia Konsilantaro (kiu konsistas el 21 membroj elektitaj de la asembleo de la anoj) kaj de la Estraro (kiu konsistas el 7 membroj).

IEF estis kreita la 22an de marto 1910 kaj estas rekonata kiel senprofita morala institucio ekde 1956.

Pliaj informoj: oficiala retejo