Itala Esperantista Junularo plurfoje aktiviĝis, pasintece, kun bonfaraj celoj. Kunlaborado estis des pli forta, ju pli granda la kunsento de Esperantio okaze de apartaj katastrofoj kiuj frapis Italion, kiel la aluvio en Aleksandrio en 1994 kaj la tertremo en Abruco en 2009. En tiu ĉi lasta okazo, ni starigis (kun Itala Esperanto-Federacio) internacian monkolekton por subteni la rekonstruadon; estis kolektitaj pli ol du mil eŭroj, kaj multegaj solidarecaj mesaĝoj el la tuta mondo.
Torino, somero de 1994: Maŭzoleo de la “Bela Rosin”
Grupo de junaj esperantistoj purigis la parkon de la Maŭzoleo de la Bela Rosin, ekde pluraj jaroj ne plu prizorgita. Tio okazis kadre de internacia laborkampo kiu daŭris dek tagojn, kaj gajnis la oficialan subtenon de la Komunumo Torino.
Aleksandrio, aŭtuno de 1994: Aluvio
Dum la katastrofa aluvio kiu frapas la norditalan regionon Piemonto, IEJ sukcesis ekestigi grupon da volontuloj el pluraj urboj kaj landoj (Germanio, Italio, Nederlando). La agadon subtenis kaj kunordigis la italia komunumo Valenza Po, ne rekte frapita de la aluvio, tamen proksimega al la damaĝita provinca ĉefurbo Aleksandrio (Alessandria). La komunumo gastigis la junajn verdajn volontulojn kaj kunordigis ilian laboron. La agado, kiu daŭris dek tagojn, unue okazis en la ĉirkaŭurbo de Aleksandrio, kaj poste en la urbocentro, aparte en la malsanulejo Ospedale Maggiore.
Blera (norde de Romo), somero de 1995: Arĥeologia laborkampo
Junaj esperantistoj organizis arĥeologian laborkampon: dum dek tagoj la partoprenantoj purigis el tero kaj arbetoj la antikvan tombejon, fositaj en la flanko de monteto. Blera estas antikvega etruskdevena urbo. Bedaŭrinde, malgraŭ la alloga proksimeco al Romo, la milito en Kroatio malebligis la alvenon de pluraj partoprenontoj. La laboro ekestigis fortan amikecon kaj kunlaboremon inter IEJanoj kaj junaj anoj de loka asocio kiu strebis prizorgi arĥeologiajn konservindaĵojn; la aranĝo tial ripetiĝis, kun granda kvanto da aliĝoj, dum la venontaj someroj.
Padovo, somero de 1996: Parko CLAC
Grupo de volontuloj laboris ĉe CLAC (Komunumo por Liberaj Kulturaj Agadoj, “Comunità per le Libere Attività Culturali”). La sidejo de CLAC situis ĉe eksa buĉejo, tiom elstara ekzemplo de industria arĥeologio, ke ĝi iĝis oficiala monumento de UNESKO; en 1996 estis tie gastigitaj pli ol tri dek asocioj, inter kiuj la Esperanto-grupo de Padovo. Dum la laborkampo, la volontuloj (el pluraj landoj) purigas kaj refarbas unu el la konstruaĵoj, kiuj situas en la parko.
Abruco, 2009: Tertremo en La-Aglo
Okaze de la tertremo kiu frapis Abrucon en 2009, IEJ antaŭenpuŝis (kun Itala Esperanto-Federacio) internacian monkolekton por helpi rekonstruadon.
Post esploro ĉe la bankkonto de Itala Esperantista Junularo kaj Esperanto-Federacio montriĝis ke, danke al la donacemo de esperantistoj, entute kolektiĝis pli ol du mil eŭroj por subteni la rekonstruadon de Abruco.
(La sumo estas iom pli alta ol antaŭanoncite, pro alveno de anonimaj donacoj.)
Pliaj informoj disponeblas en tiu ĉi resumo pri la agado en Abruco 2009.