Eblecoj por lerni Esperanton estas senfinaj. En Interreto disponeblas bonegaj didaktikaj helpiloj kiuj povas aparte utili por memlernado; cetere, la ĉefaj eldonejoj havas en siaj katalogoj vortarojn kaj esperantajn gramatiklibrojn por italoj.
La konsilita retkurso de esperanto certe ne estas la nura maniero por lerni Esperanton: en la retejo de Itala Esperantista Federacio troveblas listo de aliaj senpagaj esperanto-retkursoj, je la ligilo (www.esperanto.it/corsi-in-rete);
Ĉu vi bezonas esperantan vortaron?
En la paĝo www.esperanto.it/libri/, de la retejo de Itala Esperantista Federacio, troveblas ĉiuj informoj por:
- Elŝuti senpage itala-esperantan vortaron en vian komputilon, tabulkomputilon aŭ poŝtelefonon;
- Peti ricevi hejme senpagan esperantan gramatiklibron;
- Aĉeti librojn, vortarojn aŭ gramatikojn pere de Itala Esperantista Federacio.