LA KOMENCOJ
La Itala Esperantista Junularo (IEJ) ne naskiĝis ĉi tiel nomata. Antaŭe ĝi estis fakte IESA, Itala Esperantista Studenta Asocio, asocio, kiu ekvidis la lumon en Bolonjo en decembro 1913, prezidante la studentino de sciencoj Stamura Linardi.
La unuaj anoj, kvazaŭ ĉiuj el norda Italio, sin dediĉis al la celo disvastigi Esperanton inter la studentoj, kaj eltrovis la idealan strukturformon en tiu de loka grupo: la unua de tiuj naskiĝis en Kapodistrio.
Problemoj financaj karakterizis la unuajn jarojn; kaj por solvi ilin estis proponita informa faldebla bulteno, kies kvara paĝo devintus esti dediĉita al reklamo.
De ĉi tiu tempo disponeblas la unua statuto kaj la strukturo de la unua estraro.
Malmultaj faktoj menciindas ekde la eko de la agado ĝis la unua mondmilito: la naskiĝo de multaj grupoj, kursoj kaj ekzamenoj (ankaŭ je la interpretado-nivelo) por skoltoj (tiam nomataj “Giovani Scolte”), kaj strukturo de sekretario kiu mem-evidente sin bazis sur poŝtaj sistemoj je ja alia efikeco (ekz. la numero de junio 1914 invitis la anojn komuniki la adreson dum la ferioj, en okazo de novaĵoj gravaj, kiuj ne povus atendi ĝis la reveno!).
Inter la du militoj
La utiligo de la revuo landa L’Esperanto kiel komunikilo inter la anoj estis ekkonsiderita nur je la fino de 1922; en 1923 aperis, en kelkaj numeroj, la Paĝo por niaj knaboj, kun tekstoj difineblaj nur kiel “De Amicis-stilaj”. Semajna revuo presita en Prato (tiam provinco de Florenco) nomita Gioventù (“Junularo”), enhavis, ekde la unua de januaro 1924, rubrikon en Esperanto, redaktata de la ĝenovano Sante Zullo.
En 1925, laŭ la aŭspicioj de la prezidantoj de IEF (Itala Esperanto-Federacio), kiuj, en la mesaĝo al la anoj, alvokis la formadon de “impona maso de entuziasmaj junuloj de Italujo parolantaj la junan idiomon”, la kotizo junulara estis diferencigita ol la ordinara, kun 16 jaroj kiel aĝlimo.
En la internacia tereno, la italo Elio Migliorini partoprenis, kiel delegito, al la deksesa Universala Kongreso, en 1924, kie estis starigitaj la bazoj por Internacia Studenta Asocio.
La tuta esperantista agado, inkluzive de la junulara, suferis ŝanĝojn kaj aberaciojn, kaj malmultaj aŭ eĉ nulaj estas la novaĵoj, kiuj alvenis al ni en la jarkolektoj de la revuo, konsultitaj por redakti ĉi tiun tekston; indas ĉiukaze memorigi, kiel nura kuriozaĵo, apelacion al la junuloj por ke ili defendu la italecon per Esperanto.
La postmilita periodo
La rekonstruo post la dua mondmilito kuntrenis ankaŭ la Esperantujon: la renaskiĝo de la asocio, kun la nomo de “Gioventù Esperantista Italiana (GIE)” (Itala Esperantista Junularo), en 1947, fare de instruisto Mario Guzzi; Nova Sento, de aparta bulteno de informo al la anoj, iĝis rubriko de la landa revuo nur en 1950. La travivaĵoj de ĉi tiu rubriko estas spegulo interesa, sed ne ĉiam fidinda, de la agado de la asocio.
Kerno de la renaskiĝinta GIE estis la junulara grupo de Torino, kiu praktikis furiozan instruad-agadon (ĝis 5 kursoj samtempe, inter kiuj unu ĉe la Eŭropa Federaciista Movado, kiuj ofertis, kiel premion por la plej bona lernanto, la partoprenadon al la UK), konkure kun Milano, kiu eĉ havis kunordigajn problemojn por organizi la centojn (tiele!) da junuloj, kiuj partoprenis la kursojn.
La asocio estis sendependa de IEF, al kiu pagis kotizon: kunveno en Torino en septembro 1950, laŭ la aŭspicioj de Giancarlo Figheira kaj Gina kaj Piero Fop inter la aliaj, starigis la bazon por asocio junulara landa, kadre de IEF sed kun strukturo, celoj kaj intencoj malsamaj.
Je landa nivelo, indas rimarkigi kunvenon, okaziginta fare de GIE en Milano en 1952, kies temo estis: kiel organizi, ankaŭ laŭ la lingva signifo, la grupojn lokajn. En 1953 GIE akiris la rajton, ke tri siaj anoj reprezentis ĝin en IEF-estraro, tiam elektita surbaze de divido laŭ teritorio de aparteno. La tri anoj, Capacchi, Codazza, Cosatti, konsistigis la GIE-estraron.
Nova sento reaperis tra la paĝoj de la revuo, por malaperi en 1954 kaj reaperi en 1957, alfrontante plurajn krizojn redakciajn, kiuj solviĝos en 1962. La agadoj landaj, diversaj laŭ la interesoj apartaj de la membroj, ŝajnas kontraŭstarantaj unu la alia en ĉi tiu periodo: flanke de kiu proponis krei reton de gastejoj por junaj esperantistoj, estis kiu organizis ekskursojn ĉe la montoj (tipa agado milanana), kiu elektis Fraŭlinon Esperanton, kiu kunlaboris kun la federaciistoj (Umberto Broccatelli), kiu organizis dancvesperojn, kiu preparis la kunvenon de grupestroj, kvazaŭ programa prelego de IEF. Tamen, ĉiuj tiuj tendencoj kunfluis en urbo La-Aglo ekde la 7-a ĝis 15-a de aŭgusto 1955, ĉe la dekunua IJK, kiun 150 homoj partoprenis. La komuniko de la kunveno estis malfrua, tiel limigante la partoprenon, kaj eĉ estis kelkaj, kiuj parolis pri bojkoto. La kongreso, ĉiukaze, havis sufiĉe da sukceso sed, strange, la revuo dediĉis al tiu malmultajn paĝojn.
La refondiĝo
1956 estis la jaro de la refondiĝo, komencita dum la Nacia Kongreso de Massa, en kiu la junuloj havis aparte favoraj kondiĉoj de aliĝo kaj de loĝado, danke al Organiza Komitato, direktita de la familio Dazzini. La revuo publikigis larĝan raporton pri la agado plenumita kaj plenumota, dum la institucioj de la asocio pli difiniĝis, per la aĝlimo fiksita je 25 jaroj (malgraŭ UEA plutenis, ankoraŭ dum multaj jaroj, sian limon je 21 jaroj) kaj, post la nova Statuto de IEF, per la neceso esti grupanoj por la junuloj .
La 22a de septembro 1957 estis aprobita en Varese la programo de agado, kiu portis ankaŭ al konsiderinda pliiĝo de la nombro de anoj (275 en 1958). Dum iom da jaroj, ĉiukaze, la novaĵoj rimarkindaj estis malmultaj: naciaj renkontiĝoj kadre de la Foiro de Milano, elekto de Nicola Minnaja kiel sekretario ĝenerala de TEJO, oratoraj konkursoj de TEJO, pluraj ludaktivadoj.
La unua oficiala kunveno kadre de Nacia Kongreso okazis la 26-an de septembro 1961, en Sanremo. En 1962 la strukturo de la estraro konsistis el serio da repondeculoj komisiitaj pri specifaj temoj; sed la tri reprezentantoj en IEF-estraro, malgraŭ havante parolrajton, restis sen voĉdonrajton ĝis 1970. La adreso de la asocio moviĝis al Sondrio, poste estis translokita, laŭ kiu estis komisiita pri tio, ĝis 1977, kiam ĝi ekestis en Pizo, kie resti ĝis 1982, jaro de translokado al abonkesto en Bolonjo.
Rimarkinda plilarĝiĝo de la agado internacia okazis en 1963, jaro dediĉita de UEA al junularo, subtene de TEJO, kiu tiam estis aktiva sed ĉe la sojlo de financa kraŝo. Je landa nivelo, rimarkigindas fortan kreskon de informo kaj interna kaj, ĉefe, alekstera, precipe rilate al tiel-nomataj NEJOj (NeEsperantistaj Junularaj Organizoj), inter kiuj menciendas almenaŭ la Internacia Unio de Studentoj kaj la Monda Federacio de Demokratia Junularo.
Nova Sento publikigis multajn kontribuaĵon tiajn, inter kiuj oni memoru la intervenojn de Mario Sola, tiam prezidanto, resumante la plenumitan agadon kaj la plenumotan, kaj tiujn de Carlo Minnaja, tiam vicprezidanto de TEJO, pri situacio kaj ebloj internaciaj. Oratoraj konkursoj dum la Naciaj Kongresoj fortigis tradicion, kiu vivas eĉ nuntempe, kiu postulas apartan zorgon pri la lingva nivelo inter la membroj de la tiama GEI.
La nova Statuto naskiĝis je la 22a de septembro 1964 dum kunveno en Sorrento, en kiu estis disdonita flugfolio produktita de TEJO kaj tradukita el la itala, kadre de informkampanjo celante studentojn universitatajn. Tiu-tempe komencis kunlaboro en revuo Koncize, kiu kolektis kontribuaĵojn de iuj sekcioj okcidenteŭropaj de TEJO: inter la pluraj redaktoroj de la italaj paĝoj ni memorigu Michela-n Lipari-n, kiu okupiĝis pri tio ekde 1968 ĝis 1975.
IEJ (Itala Esperantista Junularo – jen la nova nomo) troviĝis alfronti krizon generacian, nek la unuan, nek la lastan: kontraste al la multaj agadoj disaj kaj lokaj, estis je nacia nivelo manko da agado, da interago kaj ĉefe da kunordigo. Okazoj eĉ gravaj, kiel iuj manifestacioj subtenante peticion al ONU, aŭ kurso sur sonbendo (pristudata en Torino), aŭ paska Trilanda Renkontiĝo en Triesto en 1965, restis ĝenerale izolitaj kaj disaj, malgraŭ aktiva partoprenado al Komitatoj Interregionaj, kiuj tamen havis historion iom turmentita.
La Sesdekoka
Forta instigo al agado venis el pluraj manifestacioj junularaj kaj studentaj ĉirkaŭ la 1968, pri kiuj la Esperanto-movado ne restis indiferenta. Temoj de intereso pure socia ekokupis la paĝojn de Nova Sento, tiam redaktata de Silvio Stoppoloni (kiu poste iĝis redaktisto de la revuo), pruve kaj subtene al la penso, aŭ, por diri pli ĝuste al la ekkonsciigo tiam aperanta (kiu disvastiĝadus en la venontaj jaroj), laŭ kiu Esperanto devas esti uzata por paroli pri iu ajn temo kaj nek nur pri Esperanto mem. Etendiĝis la kunlaboro kun ne-esperantistaj asocioj havantaj celojn similajn al la esperantistaj: ĉi tiun specon de agado, naskiĝinta en 1968 subpuŝe de nederlandano Hans Bakker, sekvis aparte Mauro La Torre kaj Renato Corsetti. La temoj de la renkontiĝoj prenis nuancojn pli kulturcelaj (ekzemple, “Influoj reciprokaj de la naciaj kulturoj eŭropaj”, organizita kunlabore kun la Eŭropa Federaciista Junularo) kaj socicelaj (ekzemple, estis aktiva kunlaborado okaze de katastrofoj naturaj, kiel la inundo de Florenco kaj la tertremo en Belice). La vasta agado, kaj interna kaj ekstera, evidentigis profundan intereson pri la rolo ke la Esperanto-movado havis, kaj povus havi, ĝenerale en la socio: ĉi tiu temo disvastiĝis ege, ankaŭ sekve de la Deklaracio de Tyres (Svedio, 1969), kiu konstituis mejloŝtono de la esperantista evoluo.
La anoj plimultiĝis, sed ne la sekcioj junularaj, nek ĉe grupoj, nek en sendependaj sekcioj. Je la 40a Nacia Kongreso, en Komo, en 1969, kies slogano estis “Ĝis la 30a, ĉiuj al la 40a”, eĉ kvindek junuloj partoprenis la kunvenon. La temoj de la debato spegulis tiujn uzatajn de la tiutempa maldekstro: “Junularo kaj socio”; “La lernejo” (temo de la Internacia Kongreso de Graz); “La imperiismoj sociaj kaj lingvaj”, kaj tiel plu. Seminarioj lingvistikaj, laborkampoj kaj intensa partoprenado al la internaciaj agadoj montris IEJ-on vivan kaj viglan, kun klaraj celoj kaj manieroj, kaj kun homoj kiuj atingis altajn postenojn en TEJO: Giulio Cappa, Renato Corsetti, Michela Lipari, Silvio Stoppoloni kaj Giuliano Turone, la unua kiu portis en la movadon temon ideologian kontraŭimperiisma (la unua seminario ideologia kaj ne lingvistika okazis en Bolonjo en decembro 1969).
La 70aj jaroj
En 1970 la tri reprezentantoj de IEJ ĉe la IEF-estraro membriĝis plenrajte: la situacio estis daŭronta tiel ĝis la modifo de la Statuto de la Federacio, okazinta en 1980. Ekde tiam, malgraŭ pluraj polemikoj, almenaŭ unu reprezentanto de IEJ povas partopreni al la kunsidoj de la Nacia Konsilantaro, eĉ se sen voĉdonrajto, kaj ekde tiam la ununura maniero por porti la voĉdonon de IEJ iĝis elektigi ĝian anon aŭ simpatianton al dujaraj elektadoj de la Nacia Konsilantaro de IEF.
Revenante je la 70aj jaroj, tiujn karakterizis agadoj direktitaj eksteren, cdelante pli al plimultiĝo de la nombro de anoj ol al konsisto de la agado, malgraŭ al IEJ atribuendas preskaŭ ĉiujn lingvistikajn seminariojn okazintajn en Italio tiutempe; indas ĉiukaze memorigi la engaĝiĝon en socia kaj kontaŭimperiisma kampo, kiu, eĉ produktante gravajn kaj originalajn kontribuojn al kultura debato, kaŭzis ankaŭ fortajn malakordiĝojn kaj konfliktojn en la movado. Unu el la agadoj plej ofte rimarkigitaj sur la paĝoj de la revuo estis la disvastigo al publiko de enketo-slipojn (“Tri demandoj pri Esperanto”) kaj de tiaspecaj distribuadoj de flugfolioj. Cetere, IEJ aliĝis al regionaj programoj de TEJO, kiuj antaŭvidis ĉefe informagadon al la ekstera mondo.
Post stagno de iom da jaroj, reaperis la Servo korespondada (servo por la anoj dediĉita je faciligi la serĉadon de “amikoj de korespondado”), kaj italaj nomoj aperis en la listoj de Pasporta Servo.
La Festivalo
La informoj inter la jaroj 1974 kaj 1976 estas iom malabundaj, ĉar ĉi tiu historio baziĝas ĉefe sur la artikoloj aperintaj sur la revuo, kiuj, en tiuj jaroj, alfrontis profundan krizon redakcian. La strukturo de IEJ, malgraŭ sia ŝajna nerigideco, montriĝis neadekvata por faciligi la eniron al novaj uloj, inter kiuj indas certe memorigi Brunetto-n Casini-n. Ĉiukaze, la vigleco de la asocio restis alta, kaj Pasko de 1977 vidis la naskiĝo (aŭ pli ĝuste la renaskiĝo) de manifestacio, kiu restis poste kiel simbolo-agado de IEJ: la Internacia Junulara Festivalo. La unua okazis en Levico Terme (en provinco de Trento), kun la temo “La instruado de Esperanto kontraŭ sociaj diskriminacioj”, kaj dum ĝi okazis la eniro en la asocion de novaj membroj, kiel Dario Bessechini, Cristina De Giorgi, Roberto Tresoldi. IEJ translokigis sian adreson en Pizon; la estraro, kvazaŭ plene renovigita, provis doni al si novajn bildon kaj agmanieron, strebante ĉefe renkontigi la novan junularan Esperantujon italan kun la internacian. Oni plifortigis la kunlaboradon kun TEJO, kies estraro kunvenis dufoje (1979 kaj 1982) okaze de IJF; oni modifis la Statuton, por ke (inter alie) realigu kunvenon de IEJanoj ne plu kadre de Kongresoj de IEF, sed dum alia renkontiĝo kun karaktero internacia, nome IJF (unua ekzemplo tia estis la Festivalo de Marina di Massa en 1979); oni ekis kunlaboron kun aliaj Esperanto-asocioj italaj, inter kiuj IABE (Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj), kiu plurfoje okazigis sian kunvenon kadre de IJF.
Novan Senton redaktis, ĝis 1981, Mauro Nervi, plurfoje gajninto de premioj ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. En 1980, unu el la numeroj de la revuo estis tute dediĉita al junuloj kaj al ilia aparta movado, kiel pruvo de granda agado je pluraj niveloj; la agado interna igis IEJon, en 1982, la landa sekcio de TEJO, kiu havis la plej grandan nombron da anoj (393) en Okcidenta Eŭropo, preterpasante eĉ la kutiman superecon de Okcidenta Germanio; la agado alekstera plenumiĝis ĉefe en la kadro de TEJO, per la partoprenado de parto de la IEJ-estraro al unua seminario organizita ĉe la Junulara Eŭropa Centro, konstruaĵo en Strasburgo de la Konsilio de Eŭropo, celanta gastigi renkontiĝojn de asocioj junularaj.
Malfacilaj jaroj
Tra la jaroj, la oraganiza strukturo de IEJ estis modifita plurfoje, alprenante de tempo al tempo trajtojn administrajn kaj interagajn, aŭtoritatecajn kaj kunlaborecajn, serĉante lertan kaj efikan formulon, per kiu agadi: modelo de ĉi tiu esplorado estis ofte la strukturo de la Germana Esperanto-Junularo. Ĉi tiu serio da sukcesoj kompensis, bedaŭrinde, serion de okazaĵoj negativaj, kiu havigis al asocio tri rimarkindajn problemojn: unu homa, unu financa, unu ideologia.
La problemo homa ŝajnas kvazaŭ paradoksa. La sekcio okcidenta laŭnombre plej forta ne sukcesis trovi reŝanĝojn por sia estraro, kaj pro tio dum iom da jaroj IEJ estis sub triopa estraro, kelkfoje nomata la bando tripersona, nome Dario Besseghini, Cristina De Giorgi kaj Norberto Saletti.
Raŭmo
La problemo ideologia meritus traktadon apartan, pro sia komplekseco, starigita de la interplekto, de faktoroj homaj kaj politikaj. En 1980, dum IJK en Raŭmo, en Finnlando, la junaj esperantistoj diskutis pri si mem kaj pri sia rolo rilate al mondoj interna kaj ekstera, kaj iuj el ili formulis Manifeston, kiu asertis, ke la kulturo esperantista povis esti, kaj fakte estis, io supera al la sumo de la partoj kiuj kreas ĝin, io kapabla esprimi ion propran, ne necese kontraŭstare al la aliaj naciaj institucioj. Tiu alpreno de starpunkto – kiu konsistis ankaŭ en konsideri la fortojn de la movado, kiel ili reale estis, anstataŭ kiel oni deziris, ke ili estu; kaj kiu ŝoviĝis ĝis analizo realisma, laŭ kiu la fina venko ne baldaŭis, tial necesis trovi sencon al movado ene de sia tiama identeco – estis violente forpuŝita de iuj franĝoj de la plenkreska movado, kiuj eĉ petis plurfoje la elpelon de la subskribintoj. La malsamecoj ĝisatingis la kulminon ĉirkaŭ dum la Nacia Kongreso en Romo de 1981, sed la polemikoj daŭris longe, deprenante de la asocio tempon kaj energiojn, kiujn multe pli utile estintus uzitaj por organizi renkontiĝojn kun aliaj asocioj (kaj esperantistaj kaj ne), ol por diskuti pri la neokazinta ĉeesto de IEJ en la debatataj kaj senefikaj manifestacioj en la stratoj, dum la Kongreso de Romo, en kiuj cento da homoj trairis la urbon kriante sloganojn ĉe la rando de grotesko; aŭ ol por malŝpari altvaloran tempon dum la asembleoj de la Federacio, pridiskutante senfine la samajn temojn, la manierojn de agado, la personismojn.
Ĉi ĉio alvenigis la asocion, malgraŭ la jam menciita pliiĝo de nombro de la membroj, al periodo de krizo por la agado de IEJ, tiom ke eĉ la okazo de IJF estis pridubata. La eniro de novaj homoj sur la scenejon alportis novajn ideojn kaj novajn fortojn: Alessandro Perna kaj Carlo Sarandrea kontribuis malbloki stagnadon, malfermante la vojon kiu, danke al la volo renovigi por kreski, igis IEJ-on unu el la plej aktivaj junularaj asocioj de Eŭropo. La jaro 1984 vidis grandan renoviĝon de la “lokomotivo”, okaze de la IJF de Rimini, kiun apudis seminario subvenciita de la Konsilio de Eŭropo.
La jaroj 80aj
Novaj formoj de agado, kunlaboro kaj informado disvolviĝis: en la jaro 1985, “Monda Junulara Jaro” laŭ UNESKO, vidis la organizon de seminarioj por aktivuloj, por transdoni spertoj el unu generacio al alia; la partoprenado al manifestacioj kaj ekspozicioj; la organizado de rokaj koncertoj en Esperanto por publiko ankaŭ ne esperantista; kaj, ĉefe, la renaskiĝo de la monata bulteno ItInFo (Itala Informa Folio) kiu, reprenante laŭ bazo perioda antaŭan bultenon neperiodan, naskiĝinta je la fino de la 60aj, kaj tiam redaktita de Ranieri Clerici; iĝis tre baldaŭ bonega informilo kaj komunikilo inter la aktivuloj. Ĝin redaktis unue Francesco Pignatelli, ĝis septembro de la sama jaro, kiam la redakcio transiris al Francesco Amerio, kiu ĝin tenis ĝis aprilo 1988, kiam ĝi pasis al lia frato Alessandro. Dum la jaroj inter 1985 kaj 1987 okazis la ekesto de formoj de kunlaboro kaj interŝanĝo kun sekcioj analogaj de aliaj landoj, inter kiuj la Pola asocio kaj tiuj de landoj mediteraneaj, tamen kun la ĉi lastaj la rilatoj rapide malaperis. La rilatoj kun TEJO pliintensiĝis, ne nur laŭ la vidpunkto kvalita (Norberto Saletti, post esti ĉefredaktoro de Koncize ekde 1981 ĝis 1985, dum kvar jaroj estis en la estraro, Dario Besseghini agis longe en la Komitato por la Eksteraj Rilatoj, Alessandro Amerio partoprenis al la organizo de iuj seminarioj), sed ankaŭ laŭ la kvanta, kun grupoj pli kaj pli numeraj de italoj partoprenantaj al pluraj kongresoj kaj kunvenoj.
Dum la prezidanteco de Alessandro Perna, ekde 1984 ĝis 1986, la organizo interne estis konkretigita en la nova Statuto, aprobita en Castelfranco Veneto en 1986, dum la 10a IJF; en la sama jaro estis aprobitaj la ĝeneralaj Regularoj, sekve modifitaj en 1990. La prezidanteco de Perna estis karakterizita ankaŭ de alia mirinda sukceso: IEJ ekestis parto, en 1986, de la Interasocia Komitato de la Ministerio pri eksteraj aferoj. Ĉi tio, ekde 1987, konkrete permesis al la asocio ricevi monsumojn por la junularaj internaciaj interŝanĝoj. La jaro 1987 vidis ankaŭ la kreiĝon de la Historia Arkivo de la Itala Esperanto-Junularo, prizorgita unue de Paola Nigrelli (el Torino), poste de Elena Zerpini (el Triesto).
La prezidanteco restis, ekde 1986 ĝis 1988, en la manoj de Francesco Pignatelli (el Treviso), al kiu ni ŝuldas grandegan amason da laboro celanta kreskigi, tiom laŭ nombro kiom laŭ kvalito, la aktivulojn. Sekvis lin Francesco Amerio (1988-1990), el la multenombra kaj iniciatema grupo de Torino, kaj Luigi Fraccaroli (1990-1992).
Ekde 1988 oni spektis firmiĝon de la organizado de IJF, por kies loĝistika enloĝigo estis serĉataj kunlaboroj kun strukturoj, kiuj estis provizitaj de la institucioj komunumaj, provincaj kaj tiel plu, ankaŭ kun la celo proksimigi la partoprenantojn de la Festivalo al la lokaj neesperantistaj junuloj.
La nova simbolo de IEJ, la mevo Attilio, naskiĝis en 1987 farita de napolano Renato Delahaye. Ekde 1988 arkivoj, dosieroj kaj publikaĵoj estas preskaŭ komplete informadikigitaj: plej bona maniero por festi la kvardekjaro de la asocio, kiu, post periodo da tensio en siaj rilatoj kun IEF, komencis kun la ĉi lasta profitodona kunlaboro, bazita ĉefe sur… distingi la du sferojn de influo.
En 1990 UEA altigis de 25 al 30 jaroj la aĝlimon por esti konsiderata juna membro; estante ĉi tiu decido deviga por la naciaj asocioj aliĝintaj al UEA, la limo estis, en la sama jaro, modifita ankaŭ en la rilatoj inter IEJ kaj IEF.
La eldona agado, eĉ inter okazoj alternaj, prezentas almenaŭ tri flankojn menciindajn: la publikigo de kolekto de flugfolioj kaj informafiŝoj; la apero, dum la unuaj tagoj de 1992, de mallonga antologio de originaj poeziaj tekstoj, skribitaj de aktivuloj kaj eksaktivuloj de IEJ kaj aperintaj sur paĝoj beletraj de ItInFo; la redakcio, fare de Francesco Pignatelli, de Manlibro por la aktivulo, kiu kolektas dokumentojn, novaĵojn kaj sugestojn strebantajn senpenigi tiun transpason generacian, kiu plurfoje devigis la asocion rekomenci de nulo.
Surbaze de reorganizo, kiu ekis dum la fino de la 80aj jaroj, la agado de unuaj 90aj jaroj markitas per ekesto de virta rondo, kiu permesis pliiĝon de la aktivuloj kaj de la organizaj eblecoj kun la sekva, malrapida sed tamen daŭra, pliboniĝo de la kondiĉoj ekonomiaj.
Grava parto de le agadoj estis eĉtiam koncentrita je la organizo de la Festivaloj, per kiuj oni akiris, ankaŭ danke al la pli bona profesieco kun kiu tiuj estas organizitaj, financadojn laŭgrade pli grandajn de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj de la Lokaj Institucioj. La pligrandiĝinta ekonomia disponeblo helpis ankaŭ la organizon de festivaloj kun karakterizoj pli bonaj (kaj laŭ la loĝistiko kaj laŭ la programo) kaj kun partoprenado pli vasta.
Merito de ĉi tiu turno apartenas grandaparte al kapabloj organizaj de Marco Brezzi (el Trento), kiu ekde 1991 komencis okupiĝi pri la dosieroj de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj, precipe pri la Festivalo.
Tamen ne per la sola Festivalo vivas homo: aldone al la grava internacia manifestacio refloris flankaaj internaciaj iniciatoj, de Disseminarioj (ekde 1991 ĝis 1995), al naskiĝo de la renkontiĝoj por novuloj kaj de la agadoj volontulaj kiel la laborkampoj de Blera (proksime de Viterbo) aŭ la kampo okaze de la inundo en Piemonto de 1994, al la internaciaj kursoj.
En 1996 IEJ publikigis sian unuan retejon, redaktita de Giuseppe Castelli. La akiro de la retregiono www.esperanto.it, kiun IEJ antaŭenpuŝis kuntrenante la Federacion, igis pli stabila kaj pli efika la servon, kiu estis evoluigota dum la venontaj jaroj. Tiuj estas ĉiukaze monatoj, dum kiuj retpoŝto trudanstataŭis kvazaŭ tute iun ajn komukilon.
Kaj ĝuste en tiu periodo estis realigita, tradukante anglan version, la retpoŝta kurso KIREK. Malgraŭ la ne tro profesia starigo, tiu kurso alprenis centojn da kursanoj ĉiujare, ĝis enirigi en krizon, ĉe la fino de la dekjaro, la organizadon mem de kursoj tradiciaj. La novaj aktivuloj alvenis pli kaj pli el la mondo virtuala de interreto.
Ekde 1998 naskiĝis la bulteno interreta per retpoŝto “Nova Sento in Rete“. Tiu ilo, elpensita de Federico Gobbo (el Monza) kaj redaktita ekde septembro 1998 de Francesco Amerio, estis uzata kiel rapida komunikilo inter aktivuloj kaj novuloj, ĉefe rilate al kursanoj de la kurso interreta KIREK. Ĝi havis kreskon eksponentan, kaj iĝis el havanta malmulte da legantoj ĉe la origino ĝis havanta 800 legantojn en aprilo 2002.
Danke al nova interreta ilo, komencas finfine renaskiĝi rilatoj kun junuloj el suda Italio, tradicie izolitaj.
La rilatoj kun IEF restas akcepteblaj, eĉ se la nivelo de kunlaboro restas iom malalta. Ne estas ekzemple solvita la problemo de la malabundega partoprenado de la junuloj al la asocia vivo de IEF, ĉefe rilate al Nacia Kongreso. La manko da konfrontaj momentoj inter la du asocioj ne permesis eltrovon de sinergioj kaj formoj por daŭraj kunlaboroj.
Je internacia nivelo, la rilatoj kun TEJO estis intensigitaj ekde 1995 de la decido organizi la 53-an IJK-on en Asizo kaj de la eniro en la TEJO-Komitato de Giovanni Grossi (el Bolonjo) kaj, ekde 1997, de Federico Breda (el Mantova), eksprezidanto kaj membro de IEJ-estraro. Pluraj estas la iniciatoj kunorganizitaj fare de la du asocioj en Italio.
Momento kulmina de la agadoj de ĉi tiu periodo estis ĉiukaze la somero de la jaro 1997. En Asizo IEJ organizis post kvazaŭ 50 jaroj la IJK-on. La aranĝo montriĝis poste kiel unu inter la plej grandaj (eble la unua en Okcidenta Eŭropo) kun pli ol 500 partoprenantoj el la tuta mondo. Mirigis la partoprenantojn ankaŭ la organizo kvazaŭ perfekta kaj laprogramo riĉa da eventoj.
Kiel korolario de la 53a IJK, IEJ organizis “Varmas la Somero”-n, serio da aranĝoj antaŭ- kaj post-kongresaj (la antaŭkongreso en Venecio kaj la laborkampoj en Padovo kaj en Blera).
Kalkuleblas ke la itala esperanto-somero de 1997 konsistis en kvazaŭ 6000 tranoktoj, kun engaĝiĝo financa de ĉirkaŭ 150 milionoj da liroj kaj, precipe, kun la kuntreniĝo de dekoj da aktivuloj de malsamaj generacioj.
La jaro 1997 estas mejloŝtono en la lastatempa historio de IEJ. Dum la Kongreso de Asizo kaj la flankaj aranĝoj kun ilia sukceso donas gravan impulson al la agadoj kaj al nombro de aktivuloj italaj, en la sekvaj monatoj konkludiĝis la generacia ŝanĝo jam disvolviĝanta ekde iom da jaroj. Per la eliro de la estraro de Francesco Amerio, la generacio de la tridekjaruloj pludonis la torĉon al bone trejnita grupo de dudekjaruloj kiuj kapablis brile transveturigi IEJ-on en la novan miljaron.
La jaroj 2000aj: l’aĝo moderna de IEJ
Manuel Giorgini, elektita en 1999, kiu dum jaroj estis aktivulo en la asocio (ankaŭ kiel prezidanto, ĝis 2003), estas la farinto de la progresigo kaj ĝisdatigo de la retejo jej.esperanto.it, tute dediĉita al Itala Esperanto-Junularo kaj ne plu gastigita sur la retejo de IEF. La IEJ-retejo estis volita kaj estigita origine de la antaŭa prezidanto de la asocio, Federico Gobbo. Giorgini estis ĝia retejestro ĝis la eniro, multaj jaroj poste, de Fabio Bettani en la estraro.
La 2000 estis historia jaro ĉefe pro la IJF: la sidejo de Cavallino-Treporti, elektita por la jarmila IJF, gastigis inter la 19 kaj la 25 aprilo la plej grandan el la IJF-oj laŭ homa memoro, havante ja 325 partoprenantojn el pli ol 20 landoj. La sukceso de tiu aranĝo ŝuldas al zorgemo de la IEJ-estraro, kiu sukcesis akiri rimarkindan financadon de TEJO, kiu plifaciligis la partoprenadon de multaj homoj; aparte omaĝinda estas Manuel Giorgini, kiu plenumis tute sola la administradon, laborante senlace por la sukceso de la renkontiĝo. Ankoraŭ nun la evento de Cavallino estas la termo de komparo por la italaj junularj eventoj.
En 2000 eniris sur la scenejon de IEJ ankaŭ Michele Gazzola, jam aktivulo de la Esperanta Radikala Asocio (ERA) de Giorgio Pagano, kiu poste fondis sian propran asocion por la defendo de la lingva demokratio: Nitobe.
La “ŝtala aĝo” de IEJ
Ĝis 2003 la asocio ne registris rimarkindajn momentojn, okazis prosperoj kaj malprosperoj kiel en ĉiuj asocioj kaj ĝenerale daŭras la serĉado de novaj aktivuloj, kiuj povos porti al nova ŝanĝo generacia. Tiukadre, iuj nomoj estas tiuj de Flavia Dal Zillio kaj Francesco Maurelli.
En 2006 okazis kuntreniĝo de IEJ en la organizo de la junulara programo de la UK de Florenco.
En 2007 junulo aparte brila ekparoligis pri si mem: estas Michael Boris Mandirola, kiu iĝis konsilanto en 2006/2007 kaj kiu dum jardeko alprenis rolojn de graveco kaj en la nacia movado, kaj en la internacia movado: trezoristo, prezidanto kaj longserva membro de IEJ, konsilanto, vicprezidanto kaj prezidanto de TEJO, kaj ankaŭ vicprezidanto de la esperanto-grupo de Verĉelo (en kiu li kreskis kaj lernis la lingvon) kaj aktivulo en la esperanto-grupo de Torino, kiu laŭgrade iĝas la fortikaĵo esperantista de la tuta Italio… resume, vera diverstalenta aktivulo!
La apero de la nomo de Michael Boris Mandirola ene de la IEJ-estraro estas konsiderita kiel la komencopunto de la tiel nomata “ŝtala aĝo de IEJ”, termino forĝita de Michele Guerriero en la tempo de sia prezidanteco en la dujaro 2013-2015, por indiki kaj la ŝanĝo generacia, kaj la ligo aparte forta kiu kreiĝis inter la estraranoj de 2012-2014.
Ekde 2007 IEJ komencis ankaŭ okupiĝi pri la organizado de la junulara programo de la Itala Kongreso, ĉefa aranĝo organizita de IEF.
En 2009, kelkaj tagoj antaŭ la komenco de la jara IJF, regiono Abruco (kiu gastigintus la aranĝon) suferis la ruinigon de tertremo. La IEJ-estraro, nuliginte la aranĝon, proponis al la aliĝintoj transigi ilian kotizon por bonfarado kaj sin dediĉis al kolekto de nutraĵoj antaŭ la superbazaroj, asignotaj al la familioj trafitaj de la sismo.
La jaroj kiu sekvis karakterizis la malrapidan revigliĝo de la asocio.
La ŝtala estraro
Oni eksenti dum la jaroj bezonon de generacia ŝanĝo ne en IEJ, sed ja en IEF, kies estraranoj estas ĉiam la samaj kaj penas ĝisdatigi sin ankaŭ pro sennombraj persoanaj postenoj, certe ne helpitaj de la ekonomia situacio de Italio, kiu ekpaŝas al la tiel nomata “granda recesio” de 2008. La eniro de Mandirola ankaŭ en la IEF-estraro portas etan spiron da novaĵo, sed la kontrastoj inter la junularaj sekcioj, eĉ malgrandaj, komencas okazi kun ofteco, kiu petas renovigon ĝeneralan de tempoj, metodoj kaj homfortoj.
Michael Boris partoprenis pli ol 60 Esperanto-eventojn, tiel sin klasifikante kiel la plej aktiva IEJ-ano de dekjaroj, kaj dum lia kurso proksimiĝas al li aliaj lertaj junuloj, kiuj daŭrigas la agon de IEJ en kunteksto en kiu estas multe malpli simpla moviĝi, pro neĉeesto de ŝtataj aŭ eŭropaj financadoj, kiuj ne plu estas asignitaj de la landaj aŭ mondpartaj agentejoj. Krome, la strukturo de IEJ, kiel sia statuto kaj siaj metodoj de komunikado, restis enfiksita inter “tio kio estis” kaj “tio kio indas esti” en la nova jarmilo, en kiu la informoj vojaĝas interrete je rapidecoj neniam spertitaj antaŭe, kaj kie la konkurenco estas iom peza.
La estraro konstituita en 2011 metas surpapere la unuajn skemojn de renovigo de IEJ, kiu kapablis paŝoteni kun la estanteco, trovante en la manko de fortoj sufiĉe aktivaj la ĉefan problemon. La prezidantino Gastaldi (el Torino), surbaze de sia elstara senco de profesieco, kontribuis renovigi la bildon de IEJ kaj doni al ĝi tiun ŝajnon de kultura longasperta asocio kiun ĝi meritas.
Okazis en 2013 eko de tiu transiro, celanta modifi ĝiajn internajn procesojn kaj la ĝian bildon en kaj ekster la movado. Estis denove konsiderata la graveco de la suda Italio kaj de la insuloj, ankoraŭ bedaŭrinde malmulte esperantigitaj: la IJFoj 2013 kaj 2014 okazis fakte en lokoj, kie Esperanto estis ankoraŭ malmulte enradikiĝita, kiel Apulio kaj Sardio, kun rimarkindaj sukceso kaj nombro de partoprenantoj.
En 2015 ankaŭ la retejo estas renovigita.
Sekvas malluma epoko de dekadenco materia kaj spirita. Bonŝance nun venis ni.