Cesco Reale, iama estrarano de IEJ kaj elstara plurlingvemulo, dum la Internacia Vespero de la IJF 2015 en Brusono (AO) prezentas la World Polyglot Gathering kiu okazis de la 1a ĝis la 4a de majo 2015 en Berlino. En tiu ĉi spektakleto, li rolludas la oficiston de ajna informbudo, kiu disdonas informojn pri la Poliglota Kunveno en 11 lingvoj
Porinforme: www.polyglotberlin.com
Oficiala prezentfilmo de la Internacia Junulara Festivalo 2015, kiu okazis en Brusson (AO) de la 1a ĝis la 7a de Aprilo 2015.

Tiu ĉi filmeto prezentiĝas kiel parodio de la brita TV-serio “Doctor Who”, kies ĉefrolulo estas alimonda vojaĝanto de tempo kaj spaco. En nia versio, La Doktoro (aŭ eble La Prezidanto?) vojaĝas ĝis la jaro 1887 por ekkoni alian junan Doktoron: Zamenhof mem, la kreinto de la lingvo internacia Esperanto.

La gigantoj, nomataj je la fino de la filmeto, estas la enormaj problemoj de la mondo, pri kiuj temis la tiama temo de IJF: la “Jarmilaj evoluigaj celoj”

Dum la IJF 2014, kiu okazis en Kastel’Sardo (SS) de la 16a ĝis la 22a de aprilo, partoprenantoj el la diversa landoj kontribuis filmi tiun ĉi videon, kie ĉiu nacio kantas sian version de “Frat’Jakobo”. Aparte rimarkindas grupon da junaj afrikaj refuĝintoj, kiuj ankaŭ ĉeestis. La jena filmeto estas dediĉita al ili.

Kiel ŝerci pri la similecoj inter la rumana lingvo kaj la napola dialekto dum IJF 2014.
Oficiala prezentfilmo de la Internacia Junulara Festivalo 2014, kiu okazis en Kastel’Sarda (SS) de la 16a ĝis la 22a de Aprilo 2014.

Tiu ĉi filmeto prezentiĝas kiel simpla maniero por prezenti la organizan teamon de la Festivalo, kaj ankaŭ por ŝerci pri la unuaj e-renkontiĝoj, kiuj tutcerte havis malsaman, pli seriozan etoson :)

Oficiala prezentfilmo de la Internacia Junulara Festivalo 2014, kiu okazis en Kastel’Sarda (SS) de la 16a ĝis la 22a de Aprilo 2014.

Pro la fakto ke ankaŭx en Esperantujo ekzistas la klasikaj stereotipoj pri italoj kaj Italujo (= “pico, mafio, mandolino”), tiu ĉi filmeto donas ekzakte tiujn al la partoprenontoj de la IJF 2014 kaj samtempe prezentas la organizan teamon de la Festivalo.

Oficiala prezentfilmo de la Internacia Junulara Festivalo 2013, kiu okazis en Ostuno (BR) de la 27a de Marto ĝis la 2a de Aprilo 2013.

Tiu ĉi filmeto montras la veturadon de du anoj de la estraro de IEJ, de ilia hejmurbo Milano ĝis la festivalejo (pli ol 1000 km for!) kune kun iliaj komentoj kaj kelkaj bildoj de la antaŭa aranĝo. Se vi pensas trovi sencon ie ajn, mi timas ke vi eraras :D

Kartuno de la Itala Esperanto Federacio por prezenti simple, klare kaj direkte Esperanton.