“Topolino” en Esperanto!“Topolino” in Esperanto!

Malmultaj homoj scias ke, en 1993, la popularega itala ĉiusemajna komikslibro “Topolino” (“Miĉjo Muso”) publikigis unupaĝan rakonton en Esperanto. La rakonto estis verkita de la tiama ĉefraportisto Piergiorgio Ruggeri kaj ilustrita de Claudio Sciarrone; ĝin akompanis itala traduko de la enhavo kaj dupaĝa artikolo kiu skize enkondukis la gramatikon de Esperanto kaj la ĉeftrajtoj de la Esperanto-movado.

En la rakonto, titolita “Archimede kaj la Kongreso de Inventistoj”, Archimede (itala nomo de Gyro Gearloose, la inventisto, kiu loĝas en Anasurbo) peraviadile ekflugas direkte al la monda kongreso de inventistoj. Dumvojaĝe, li demandas sin kiun lingvon li parolos kun siaj kolegoj el la tuta mondo; kiam li alvenas al la celita flughaveno, tamen, lin bonvenigas amaso da fakuloj per la krio “Saluton! Bonvenon!”. En la lasta ilustraĵo, Archimede deklaras: “[Esperanto] estas la plej bela inventaĵo en la mondo!”.

LA TEKSTO DE LA ARTIKOLO

Ekzistas lingvo parolata en la tuta mondo kiun eblas lerni dum malmultaj semajnoj, kiu ebligas malmultekostajn vojaĝojn kaj kiu facile kompreneblas. Temas pri Esperanto. Oni ĝin lernas dum tri semajnoj, oni ĝin parolas en ĉiu angulo de la Tero, ĝi ebligas vojaĝi al 50 landoj kun etegaj elspezoj kaj kun la certo trovi iun, kiu parolas ĝin.

 

 

Esperanto estis inventita en 1887 de Lejzer Zamenhof, polia kuracisto, kiu deziris doni al la mondo la eblecon paroli komunan lingvon. Lia ideo estis elpreni la radikon de vortoj, kompari ĝin en pluraj lingvoj kaj krei novan vorton kiun konsistigu la komunaj silaboj. La gramatiko estis pripensita, tiel ke ĝi estu simpla. La rezulto estis lingvo rekta kaj facila.

Hodiaŭ en la tuta mondo estas homoj, libroj, lernejoj kie Esperanto parolatas.

 

 

Ĉu vi scias kion eblas fari, per kono de Esperanto? Eblas partopreni la internaciajn kongresojn kiuj okazas ĉiujare en Svedio, Polio, Germanio, Italio; temas pri bonegaj okazoj por koni eksterlandajn knabojn, ĉar ĉiun kongreson partoprenas centoj da junuloj. Tiel, eblos ricevi kaj sendi leterojn al siaj amikoj… kompreneble en Esperanto! Kaj eblas vojaĝi kaj esti gastigitaj senpage: Pasporta Servo estas libreto da adresoj, ĝisdatigitaj ĉiujare, kiu listigas esperantistojn pretajn gastigi amikojn, en 50 landoj.

Ĉu vi deziras ekzemplon? Semajno eksterlande, je jarfino, kostas 170mil liroj, inkluzive de loĝado, dudeko da prelegoj, ekskurso, koncerto, teatra vespero, jarfina balo, kaj tiel plu…

 

 

Esperanto aĝas 105 kaj estas lingvo kun literaturo de miloj da libroj, poetoj, romanverkistoj, kuracistoj kaj sciencistoj.

Albert Einstein estis granda subtenanto de ĝi, kaj same la sciencfikcia verkisto Isaac Asimov, kaj la Nobel-premiita ĥemiisto Ostwald, kaj la rusa verkisto Tolstoj, kaj fine Charlie Chaplin, kiu en sia filmo “La Granda Diktatoro” volis, ke ĉiuj surskriboj de la butikoj estu en Esperanto!

Se nun vi deziras lerni pli, vi kontaktu la Esperanto-grupon viaurban (en Italio estas pli ol sepdek sidejoj), aŭ Italan Esperantistan Junularon; ili estas je via dispono!

Pochi sanno che, nel 1993, anche il mitico settimanale “Topolino” ha pubblicato una storia di una pagina in esperanto.

Nel numero 1938 del fumetto, datato 17 gennaio 1993, è stata pubblicata una tavola, sceneggiata dall’allora caposervizio Piergiorgio Ruggeri e illustrata da Claudio Sciarrone, interamente in lingua internazionale.

La breve storia era accompagnata da una traduzione italiana delle vignette e da un articolo di due pagine che presentava sommariamente la grammatica dell’esperanto e le caratteristiche del movimento esperantista.

Nel racconto, “Archimede kaj la Kongreso de Inventistoj” (“Archimede e il congresso degli inventori”), Archimede Pitagorico si reca in aereo al monda kongreso (congresso mondiale) degli inventori. Durante il viaggio, si domanda quale lingua potrà parlare con i colleghi degli altri paesi; all’arrivo, tuttavia, è accolto già in aeroporto da una folta delegazione di studiosi che lo salutano al grido di “Saluton! Bonvenon!” (“Salve, benvenuto!”). La tavola si chiude con l’esclamazione di Archimede: “[Esperanto] estas la plej bela inventaĵo en la mondo!”, ovvero: “L’esperanto è l’invenzione più bella del mondo!”.

Leggi l’articolo e la storia!

Le seguenti pagine sono tratte da “Topolino” n. 1938 del 17 gennaio 1993, e sono riprodotte a scopo informativo. I diritti d’autore appartengono alla The Walt Disney Company Italia Spa.

IL TESTO INTEGRALE DELL’ARTICOLO

C’è una lingua che viene parlata in tutto il mondo che si può imparare in poche settimane, che permette di viaggiare con poca spesa e che può essere compresa facilmente. È l’esperanto. Si impara in tre settimane, la parlano in ogni angolo della Terra, dà la possibilità di viaggiare in 50 stati con pochissima spesa e la certezza di trovare qualcuno che la parla.

 

 

L’esperanto fu inventato nel 1887 da Lejzer Zamenhof, un medico polacco che voleva dare al mondo la possibilità di parlare una lingua comune. La sua idea fu quella di prendere la radice delle parole, confrontarla nelle varie lingue e creare una parola nuova che tenesse conto delle sillabe comuni. La grammatica fu studiata affinché fosse semplice. Il risultato fu una lingua facile, immediata.

 

 

Oggi in tutto il mondo ci sono persone, libri, scuole dove si parla esperanto. Sapete che cosa si può fare, conoscendo l’esperanto? Si può partecipare ai congressi internazionali che si tengono ogni anno in Svezia, Polonia, Germania, Italia; sono ottime occasioni per conoscere ragazzi stranieri, perché a ogni congresso partecipano centinaia di giovani. Poi si possono ricevere e mandare lettere ai propri amici… ovviamente in esperanto! E c’è la possibilità di viaggiare e farsi ospitare gratis: il Pasporta Servo è un volumetto di indirizzi, aggiornato ogni anno, che indica esperantisti disposti a ospitare amici, in 50 nazioni diverse.

Un esempio? Una settimana all’estero a Capodanno costa 170.000 lire, compresa l’ospitalità in un albergo, una ventina di conferenze, una gita, un concerto, una serata a teatro, il ballo a San Silvestro, eccetera…

 

 

L’esperanto ha 105 anni ed è una lingua con una letteratura di migliaia di libri, poeti, romanzieri, medici e scienziati.

Albert Einstein era un suo grande sostenitore e come lui anche lo scrittore di fantascienza Isaac Asimov, e il premio Nobel per la chimica Ostwald, e lo scrittore russo Tolstoj, per finire con Charlie Chaplin che nel suo film “Il grande dittatore” fece scrivere tutte le insegne dei negozi in esperanto!

 

 

Se a questo punto volete saperne di più, potete rivolgervi al gruppo esperantista della vostra città (in Italia ci sono oltre settanta sedi), o alla Gioventù Esperantista Italiana; sono a vostra disposizione!

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *