KOMISIONOJ

 
La komisionan sistemon inventis la tiama prezidanto Pierre Caliari en la jaro 2012. Lia celoj estis plifaciligi la laboron de la estraro kaj aktivumi la asociintojn. Komisiono estas laborgrupo, kiu zorgas pri specifa takso kaj havas respondeculon en la estraro.

A NUN AKTIVAJ KOMISIONOJ::

 

  • Teknika komisiono

Ĝi zorgas pri ĉiuj la informadikaj rilatoj de IEJ, ekzemple:

  • bontenado kaj ĝisdatigo de la interreta(j) retpaĝo(j);
  • disvolvo de eventualaj softvaroj, kiuj helpos la laboron de la estraro;
  • aliaj ĝeneralaj teknikaj taskoj.

Ĝia nuna respondeculo estas Alberto Vitale.

 

  • Administra komisiono

Ĝi subtenas la laboron de la kasisto, koncernante ĝin ĉiuj la ordinaraj administraj taskoj rilataj al trezorejo, kiel la listo de asociintoj, la konta stato kaj la aliĝpeto de IEJ al plurtipaj partenaradoj kaj projektoj.

Ĝia nuna respondeculo estas Giorgio Perna.

 

  • IJF-komisiono

Ĝia celo estas krei laborgrupon kiu zorgos pri organizado kaj mastrumado de Internacia Junulara Festivalo kaj pri la redaktado de ĝia programo.

Ĝia nuna respondeculino estas Carlotta Pavese.

 

  • Grafika komisiono

Tiu ĉi komisiono kreas logoojn, bildojn, ŝildojn, afiŝojn, informaterialon kaj grafikan akcesoraĵon kaj gadĝetojn.

Ĝia nuna respondeculo estas Edoardo Nannotti.

 

  • Homrimeda kaj lokkluba komisiono

La gravaj taskoj de tiu ĉi komisiono estas:

  • teni konstantajn rilatojn kun la tuta asociintaro;
  • kontroli la situacion de lokaj kluboj en la tutlanda teritorio;
  • kontaktiĝi kun ĉiu ajn nova juna esperantisto, ĉefe se lande izolita;
  • iniciati promovojn kaj varbadojn por disvastigi Esperanton inter la junuloj.

Ĝia nuna respondeculo estas Giorgio Di Nucci.

 

  • Komunika kaj Kultura Komisiono (KKK)

La “Komunika kaj Kultura Komisiono” (ŝerce mallongigata per “KKK”), okupiĝas pri taskoj kiel tekstrevizio, patronadoj, verkado de tekstoj por afiŝoj kaj informmaterialo ĝenerale. Ĝia celo estas zorgi pri la eksteraj rilatoj de la asocio redaktante artikolojn kaj gazetarkomunikaĵoj publikotaj sur spacoj ĉu de aliaj esperantistaj organizoj (FEI, TEJO, UEA ecc.) ĉu neesperantistaj. Ĝi ankaŭ okupiĝas pri kreado kaj disvastigado de informa kaj varbada materialo, kaj pri aranĝado de kulturaj eventoj rilataj al Esperanto.

Ĝia nuna respondeculo estas Carlotta Pavese.

LA KOMISIONOJ KUNFLUITAJ EN ALIAJN:

  • Organiza komisiono

Tutsame kiel la nuna IJF-komisiono, ĝi okupiĝis pri parto de ĝia organizado kaj, okaze, pri aliaj malpli gravaj eventoj.

Nun, kompare al 2013, la taskoj de la komisionoj estas disdividitaj malsame: ekzemple, dum hodiaŭ ekzistas spefica komisiono pri organizado de IJF, antaŭe la plenumendajn taskojn (serĉado de sidejo, redaktado de programo, aministrado) dividis pluraj komisionoj. Kelkaj el ili ŝanĝis nomon, kiel “eksteraj rilatoj kaj homrimedoj”, kiu iĝis “homrimeda kaj lokkluba komisiono”, dum, kiel jam dirite, la taskojn pri eksteraj rilatoj kaj komunikado plenumas la komunika kaj kultura komisiono.